Tri mirindaĵoj en Tar-templo

Tar-templo situas en la valo de Lianhua-monto de la urbeto Lushar, 26 kilometrojn for de Xining, ĉefurbo de Qinghai-provinco, okcidenta Ĉinio. Ĝi estas la naskiĝloko de majstro Congkapa, kreinto de la Flava Sekto de la ĉina tibeta budaismo. Ĝi estas unu el la ses famaj temploj de la Flava Sekto en la tibet-nacia regiono.

Tar-templo konstruiĝis en 1379, kun areo de pli ol 40 hektaroj.Konstruaĵoj de la templo dissemiĝas sur la ambaŭflankaj deklivoj de valeto de Lianhua-monto. La templo ŝtupare staras grandioze kaj majeste. En ĝi versimilaj buter-floroj, brilaj kaj belegaj murpentraĵoj kaj mas-brodaĵoj estas laŭdataj kiel tri mirindaĵoj en Tar-templo.