1.
Potala-palaco, simbolo de Lhasa kaj la tibeta kulturo, sidas
en la centro de Lhasa. Ĝia konstruado startis en la regado
de Sunzamkampo en la 7-a jarcento. Potala signifas en la sanskrito
insulon, kie loĝas Avalokiteŝvaro. La ĉefa konstruaĵaro de
la templo konsistas el la ruĝa kaj blankaj palacoj, kun la
ruĝa en la mezo. En la ruĝa troviĝas pagodoj por relikvoj
de la forpasintaj lamaoj, haloj por budhoj kaj sutroj; kaj
en la blankaj Dalai-lamao loĝis kaj traktis politikajn aferojn.
La tuta palaco areas 120 mil kvadratajn metrojn, en ĝi konserviĝas
multaj budhaj statuoj kaj freskoj.
2.
Jokhang-templo, la unua templo en Tibeto, estis ekkonstruita
en la jaro 647. Kun areo de 25 mil kvadrataj metroj, ĝi sidas
en Barkor-strato en Lhasa. Jokhang signifas en la tibeta lingvo
budhan halon kun statuo de Ŝakjamunio. En la templo konserviĝas
la ortegita statuo de 12-jara Ŝakjamunio. Tio estis donaco
de princino Wencheng de Tang-dinastio en la 7-a jarcento.
3.
Samye-templo troviĝas en Shannan-urbo, Tibeto. Ekkonstruita
en la jaro 762, ĝi estas la unua templo kun budho, darmo kaj
lamao en la historio de la tibeta budhismo. La konata doktrina
konflikto de la hinda budhismo kaj la hana okazis ĉi tie.
4.
La templo Relha Yomzhong en la regiono Xigaze, la plej grandskala
kaj vaste influanta templo de Bon (indiĝena religio en Tibeto),
estas ekkonstruita en la 7-a jarcento. Detruite en la 8-a
jarcento, la templo estis rekonstruita en 1834 kaj listigita
kiel ŝtatnivele protektata templo en 1959.
5.
Razheng-templo, konstruita de Kadam-sekto de la tibeta budhismo
en la jaro 1051, situas en Linzhou-gubernio, 150 kilometrojn
for de Lhasa. Ĝi estas ĉefa templo de Kadam-sekto. La Historio
de Tibeto notas: "Kadam-sekto estas la origino de ĉiuj
sektoj de la tibeta budhismo." Tio pruvas la historian
gravecon de Razheng-templo. En la 15-a jarcento, majstro Tsongkhapa
kreis Gelug-sekton surbaze de perfektigo de doktrino de Kadam-sekto,
tial Razheng-templo fariĝis grava templo de la sekto.
6.
Sagya-templo en Sagya-gubernio, Tibeto, estas kerna templo
de Sagya-sekto en la tibeta budhismo. En 1073 aristokrataj
posteuloj de Tubo-regno konstruis la templon. Kun la templo
kiel centro Sagya-sekto formiĝis samjare. La muroj de la templo
estas en koloroj ruĝa, simbola koloro de Bodisatvo Manjusri,
blanka, tiu de Avalokiteŝvaro kaj verda, tiu de Bodisatvo
Vajrapani, tial Sagya-sekto nomiĝas ankaŭ kolora sekto.
7.
Chigung-templo estas centra templo de Gagyu-sekto, konstruita
en montaro oriente de Lhasa en 1179. En la mondo troviĝas
du famaj altaroj por ĉiela funebra ceremonio propra al la
tibeta nacio, unu en Hindio kaj la alia en Chigung-templo.
8.
Gahdan-templo, konstruita en 1409, situas 40 kilometrojn oriente
de Lhasa. Ĝi estas la unua templo de Gelug-sekto kreita de
Tsongkhapa, iniciatinto de la sekto. La temploj Gahdan, Drepung
kaj Sera estas rekonataj kiel tri grandaj temploj de Lhasa,
kiuj havis ĉ. 4000 lamaoj en la pinta periodo.
9.
Drepung-templo, unu el la tri grandaj temploj de Lhasa, estis
konstruita en la jaro 1416 en la loko je 3800 metroj super
la marnivelo okcidente de Lhasa. Ĝia totala areo estas 200
mil kvadrataj metroj. Ĉiujare en Shoton-festivalo, unu el
la plej gravaj festoj de Tibeto, okazas ceremonio por sunumi
budhon en la templo. Grandega pentrita portreto de budho sternita
sur montdeklivo altiras sennombrajn adeptojn, pilgrimantojn
kaj turistojn benopetantajn. La spektaklo estas grandioza
kaj majesta.
10.
Sera-templo, unu el la tri grandaj temploj de Lhasa, situas
norde de Potala-palaco. Sera-templo, konstruita en la jaro
1419, kovras 110 mil kvadratajn metrojn. La agado de disputado
pri sutroj (maniero por studi sutrojn) en tiu ĉi templo estas
vaste konata inter la tibetaj temploj.
11.
Tashihungpo-templo norde de Xigaze-urbo areas 300 mil kvadratajn
metrojn. Ĝi, kun la temploj Grepung, Sera, Gahadan, Tar en
Qinghai kaj Labrang en suda Gansu, estas ses grandaj temploj
de Gelug-sekto de la tibeta budhismo. En 1447, Gendun Zhuba,
disĉiplo de Tsongkhapa, konstruis Tashihungpo-templon. Poste
li estis titolita kiel Dalai-lamao la Unua. En Qamba-halo
de la templo kultiĝas ortegita bronza budho Qamba sidanta
sur lotusforma trono kun alteco de 26.2 metroj. Ĝi estas la
plej granda bronza budho, statuo sidanta en la mondo.
12.
Minzhoiling-templo, ĉefa templo de Nyingma-sekto de la tibeta
budhismo, situas en Zhanang-gubernio, Shannan-urbo. La templo,
ekkonstruita en la jaro 1676, areas 100 mil kvadratajn metrojn.
Tie oni atentas studon pri astronomia kalendaro kaj medicino.
Iuj prestiĝaj bonzoj de la templo instruas en la monaĥa kolegio
de Potala-palaco, kaj aliaj studas kalendaran sistemon, kompilas
kaj revizias la Tibetan Kronikon.
13.
La kvin-etaĝa Rongbo-templo, ekkonstruiĝis en 1899 sur montdeklivo.
Ĝi kun 4980 metrojn super la marnivelo proksime al Ĉomolangma
estas la plej alta templo en la mondo. La tiea pejzaĝo estas
fascina.
|