Festoj kaj festivaloj de la tibeta nacio

La tibeta nacio havas multajn festojn kaj festivalojn, kaj preskaŭ en ĉiu monato oni festas ion. Ĉar tibet-nacianoj plejparte kredas je la tibeta budhismo, multaj tradiciaj festoj kaj festivaloj rilatas al religio.

Nova Jaro laŭ la tibeta kalendaro

En Tibeto la Nova Jaro laŭ la tibeta kalendaro estas la plej solena festo. En la komenco de la 12-a monato laŭ la tibeta kalendaro, tibetanoj komencas purigi ĉambrojn kaj prepari ofertaĵojn por peti riĉan rikolton en la venonta jaro. Antaŭvespere de la Nova Jaro (la 30-an de la 12-a monato laŭ la tibeta kalendaro) la tuta familio kunestas kaj kune vespermanĝas. En la 2-a tago de la 1-a monato oni vizitas amikojn kaj parencojn. Dum la festo okazas en diversaj lokoj de la tibet-naciaj regionoj prezentado de tibetaj operoj kaj konkursoj de ĉevalrajdado kaj sagpafado. Oni ankaŭ amuzas sin per Gorchom-danco (tradicia tibeta danco).

Buterlanterna festo

La 15-a de la 1-a monato laŭ la tibeta kalendaro estas la kulmino de la Nova Jaro kaj la lasta tago de la jara budhista servo en Lhasa. Tage oni vizitas templon kaj preĝas, kaj nokte oni starigas bretojn 5-10 metrojn altajn, sur kiuj eksponiĝas homfiguroj, floroj aŭ bestoj faritaj el butero. Dum la festo oni lumigas multajn buterlanternojn.

Festivalo de Sagya Dawa

Laŭ la tibeta budhismo, la festivalo de Sagya Dawa estas "budhisma monato", tiam oftas budhismaj agadoj. Sagya Dawa estas nomo de konstelacio en la tibeta kalendaro. Laŭdire la 4-a monato laŭ la tibeta kalendaro, kiam la konstelacio aperas, estas datreveno de naskiĝo, bodiiĝo kaj nirvano de Budho Ŝakjamunio. Kredantoj de la tibeta budhismo memorigas la aktivadojn per preĝado, kiun oni faras per rondirado laŭ fiksita vojo, ĉirkaŭ templo aŭ pagodo, aŭ sanktaj monto aŭ lago. Foje la rondirado bezonas kelkajn monatojn aŭ pli longan tempon kaj la vojo estas malfacila. Per tio tibetanoj montras sian piecon al la kredo.

Festivalo de rita irado

La 4-a de la 6-a monato laŭ la tibeta kalendaro estas laŭdire la tago, kiam Ŝakjamunio buŝe instruas la kvar sutrojn. Tiutage oni, en nova vesto kaj kun manĝaĵoj, vizitas la templojn sur la montoj proksimaj al Lhasa por preĝi, reciti sutrojn kaj lumigi lampojn.

Jahurta festo

Jahurta festo estas unu el la plej grandaj festoj en Tibeto. Komence de la 30-a de la 6-a monato laŭ la tibeta kalendaro, la festo daŭras unu semajnon. Dume oni sunumas la portreton de budho en Zhaibung-templo kaj prezentas tibetan operon. Tial oni nomas ĝin ankaŭ festo de sunumado de portreto budha aŭ festo de prezentado de tibeta opero.

Festo de banado

En la unuaj 10 tagoj de la 7-a monato laŭ la tibeta kalendaro, kiam Venuso aperas, tibetanoj sin banas en proksimaj riveroj aŭ lagoj. Antikva tibeta legendo diras, ke Venuso estis transformita de fama kuracisto. Post sia forpaso li sin transformis en Venuson kaj igis akvon de la riveroj medikamenta likvaĵo por kuraci malsanojn. Tial oni tiucele banas sin en rivero de generacio al generacio.

Festivalo de rondirado ĉirkaŭ kampo

Ĉiujare antaŭ ol sekalo maturiĝas, grandskala festivalo de rondirado ĉirkaŭ kampo okazas en la tibetaj regionoj por peti grenan riĉrikolton. Ĉar la matura tempo de grenplantoj estas malsama, la festivalo okazas ne en fiksa tempo, ĝenerale inter la 7-a kaj 8-a monatoj laŭ la tibeta kalendaro. Krom rondirado ĉirkaŭ kampo, okazas ankaŭ ĉeval-konkurso, sagpafado kaj prezentado de tibeta opero. Tiutage homoj en nova vesto, kunportantaj rikoltan pagodon faritan el sekalo, rondiras ĉirkaŭ kampo en akompano de gongado kaj tamburado.

Ĉeval-konkurso en norda Tibeto

Aŭgusto estas ora sezono en norda Tibeto. Tie kaj tiam ĉeval-konkurso okazas ĉiujare. Portante sian tendon, paŝtistoj en pompa nacia vesto venas de kelkcent kilometroj fore al la konkursejo en Nagqu, norda Tibeto. Krom konkursoj pri rajdado, sagpafado sur ĉevalo, kaj kaptado de silka rubando sur ĉevalo, oni ankaŭ amuzas sin per konkuroj de ŝton-preno kaj ŝnurtirado.

Lampa festo

La 25-an de la 10-a monato laŭ la tibeta kalendaro estas lampa festo. Laŭnote tiutage forpasis la iniciatinto de Gelug-sekto de la tibeta budhismo Tsongkhapa. Memore al la majstro, temploj de Gelug-sekto prenis tiun tagon kiel lampan feston. En la festa nokto sennombraj lampoj brilas sur la tegmentoj de temploj de Gelug-sekto kaj sur domoj de ordinaraj popolanoj. Kredantoj ĵetas branĉetojn de morusarboj en incensujojn antaŭ la temploj por peti riĉan rikolton en la venonta jaro.

Tabelo pri tibetaj festoj kaj festivaloj en tibeta kaj gregoria kalendaroj

Tibetaj festoj kaj festivaloj
komparoj de datoj
la jaro 2007
la jaro 2008
Nova Jaro
tibeta kalendaro
1-1
1-1
gregoria kalendaro
2-19
2-17
Buterlanterna festo
tibeta kalendaro
1-15
1-15
gregoria kalendaro
3-4
3-26
Festivalo de Sagya Dawa
tibeta kalendaro
4-15
4-15
gregoria kalendaro
5-31
6-18
Festivalo de rita irado
tibeta kalendaro
6-4
6-4
gregoria kalendaro
7-18
8-5
Jahurta festo
tibeta kalendaro
6-30 ĝis 7-6
6-30 ĝis 7-6
gregoria kalendaro
8-12 ĝis 8-18
8-30 ĝis 9-5
Festivalo de banado
tibeta kalendaro
fine de julio
fine de julio
gregoria kalendaro
fine de aŭgusto
komence de septembro
Festivalo de rondirado ĉirkaŭ kampo
tibeta kalendaro
julio kaj aŭgusto
julio kaj aŭgusto
gregoria kalendaro
septembro kaj obtobro
septembro kaj obtobro
Ĉevalkonkurso en norda Tibeto
tibeta kalendaro
meze de aŭgusto
meze de aŭgusto
gregoria kalendaro
komence de oktobro
meze de oktobro
Lampa festo
tibeta kalendaro
10-25
10-25
gregoria kalendaro
11-27
12-15