En
la komenco de la lasta jarcento aŭstro Joseph Rock vivis en sudokcidenta
Ĉinio ĉ. 30 jarojn, subtenate de la usona gazeto "Nacia Geografio".
Laŭ liaj sperto kaj eltrovo, brita romanisto James Hilton eldonis
romanon "Perdiĝinta Horizonto" en 1933, tiel la sopiro
al "Shangri-La" diskoniĝis en la mondo: mistera kaj ideala
mondo sin kaŝis profunde en nuboj ĉe la fino de iu valo en sudorienta
Qinghai-Tibeta Altebenaĵo. Tie floroj ĉarmas tutjare, popolanoj
vivas kune kun dioj komforte kaj trankvile sen ĉagreno kaj neĝo...
Veninte al la regiono "Paralele Trafluata de Tri
Riveroj" aprile de 2007, kaj nur vidante maljunulinon, sur
kies vizaĝo legiĝas sortoŝanĝiĝoj, silente rigardi turistojn tra
malnova fenestro de ligna domo, mi subite elreviĝis el la bela legendo
pri "Shangri-La". Dank' al la trafiko pli kaj pli oportuna,
pli kaj pli multaj tieaj originaj loĝantoj kontaktis kaj spertis
la modernan civilizacion, tiel nun ilia vivo jam ŝanĝiĝis. "Shangri-La",
senlima monto kaj akvo por alilokanoj, estas la vivo ordinara por
la lokanoj.
Mahuang:
revo de delamu
 50-jara
Mahuang sin okupis de sia juneco pri transporto de varo laŭ la Sichuan-Tibeta
Ŝoseo kaj laboris kiel gvidisto por turistoj. Li postlasis siajn
spurojn en ĉiuj anguloj de Shangri-La, kaj eĉ lia hundo tri-foje
venis al la ĉefstabejo de "Qomolangma". Antaŭ 5 jaroj,
informite, ke Mahuang devenis de Yunnan-provinco en sudokcidenta
Ĉinio, iu turisto demandis lin, ĉu li vizitis Bingzhongluo, sed
pri tiu loko Mahuang eĉ ne aŭdis. La turisto intence faris intrigan
paŭzon kaj diris, ke Bingzhongluo situas en profunda ravino de Nujiang-rivero,
kaj estas tre bela, ke li devas vidi ĝin propraokule.
Mahuang estis tre scivolema. Fininte tiun komercon,
li kaj lia edzino kune iris kontraŭflue laŭ Nujiang-rivero por trovi
tiun misteran lokon.
 Nujiang-rivero
fontas el la montaro Tangula en la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo. Tuj
enirinte en Yunnan-provincon tra Tibeto, ĝi faris grandan meandron,
kaj formis ebenaĵojn, unu el ili estas la urbeto Bingzhongluo. Laŭ
la loka dialekto, "Bingzhongluo" signifas "lokon
kie kune vivas homoj kaj dioj". La rivero estas krampita de
Gaoligong-monto kaj Biluo-monto, dekoj da neĝ-kovritaj montoj kun
altitudo de pli ol 4000 metroj super la marnivelo. Post longtempa
kaj ne fiksa vivo, Mahuang fine trovis, ke li povas fikse loĝiĝi
en tiu ĉi urbeto.
Dank' al siaj sincereco kaj honesteco, Mahuang amikiĝis
kun multaj homoj nelonge post sia enlokiĝo en Bingzhongluo. En 2006,
helpate de lokanoj, li aĉetis kelkajn malnovajn domojn ĉestrate
kaj faris ilin "Delamu", kiu estas bufedejo, teo-trinkejo
kaj restoracio. Enketinte turismajn itinerojn en la loko, Mahuang
aĉetis kelkajn ĵipojn kaj denove laboris kiel ĉiĉerono. Naqu-rivero
en Tibeto estas la supra parto de Nujiang-rivero. Veturante de Bingzhongluo
al la supran parto de Nujiang-rivero laŭ la tera vojo larĝa 4 m,
oni trovis, ke ambaŭbordaj montoj estas pli kaj pli kapricaj. Se
la vojo estas facila, oni bezonas unu tagon por veturi de Bingzhongluo
al Zawalung per ĵipo. Dum la vojo oni spertas la danĝeron veturi
ĉe krutaĵoj, kaj renkontiĝas kun neniu homo krom senlimaj sovaĝaj
kaktoj en kelkcent kvadrataj kilometroj, tio donis al turistoj animskuajn
admiron kaj memoron.
Por veturi al Zawalung, mi trovis ĉe vesperiĝo de aprilo
Mahuang en lia "Delamu" simple dekoraciita. Li estas nealta
kaj havas tipan vizaĝon de sudulo. Eble pro longtempa klopodo inter
montoj kaj riveroj, Mahuang piediris rapide. Eĉ oni sole vizitis
"Delamu", oni ne sentos sin soleca, ĉar Mahuang havas
elĉerpeblajn rankontojn pri lia multnacia sango, lia tuta plano
de "Delamu", signifo kaj strebo de la vivo...
 Oni
malfacile imagis kiel diligente Mahuang laboras. En multaj festoj,
inkluzive de la Printempa Festo kaj la Aŭtunmeza Festo, li ne povas
kunesti kun la familianoj kaj devis akompani turistojn. "Mia
edzino forlasis la vivon en urbo kaj venis al Bingzhongluo kune
kun mi. Sed mi ofte forestas de hejmo, do mia edzino prenas sur
sin la tutan ŝarĝon de la familio. Tio estas mia plej granda memriproĉo.
Mi ne volas, ke ŝi vivu la penigan vivon kune kun mi, sed mi ne
povas forlasi mian ŝtatan karieron, do kiam mi ne veturas aliloke,
mi akompanas ŝin hejme kaj helpas ŝin fari mastrumadon. Mi laŭeble
donas stabilan vivon al ŝi kaj al niaj gefiloj."
Estas neforgesebla la revo de Mahuang pri "Delamu":
starigi plej grandan turisman daten-bankon pri turismo de Nujiang-rivero
kaj la plej varman hejmon ĉe Nujiang-rivero por turistoj. Kaj estas
ne forgesebla la lasta vespero, kiun mi pasigis en "Delamu":
Mahuang invitis pli ol dek gastojn de malsamaj nacioj el malsamaj
lokoj al kantado kaj drinkado ĉirkaŭe de varmpoto.
Aluo:
soleca paŝtisto
 Transpasinte
la neĝ-kovritan monton Biluo kun alteco de pli ol 4600 metroj super
la marnivelo en orienta bordo de Nujiang-rivero, oni povas rekte
atingi bordon de Lancang-rivero. La du vojoj plej ofte uzataj por
transiri tiun ĉi monton estis konstruitaj de fremdlandaj misiistoj
kaj la ĉina registaro en la komenco de la lasta jarcento. Antaŭ
multaj jaroj, kiam la komercado de teo kaj ĉevalo estis prospera,
ĉi tiuj vojoj estis branĉoj de la Antikva Teo-ĉevala Vojo. Nun,
krom la lokanoj, kiuj faras ĉasadon aŭ kolektas drogherbon aŭ vizitas
parencojn, ankaŭ multaj turistoj alvenas por ĝui alpismon.
Forlasinte "Delamu" de Mahuang kaj konfirminte
foj-refoje, ke mi havas sufiĉe da fizika forto kaj pacienco, mi
decidis transpasi la monton. Malsupren veturinte de Bingzhongluo
laŭ Nujiang-rivero, ni atingis post du horoj la vilaĝon Dimaluo,
la plej grandan kunvenan lokon antaŭ ol transpasi la neĝ-kovritan
monton Biluo.
Aluo estas 35-jara tibetano kaj ĉiam vivas en Dimaluo.
Li havas filinon kaj amas fotografadon, krome, li estas ankaŭ medi-protektanto,
estrarano de la vilaĝo kaj fama gvidanto en la neĝ-kovrita monto.
Kiam mi atingis la hejmon de Aluo, li estis preĝanta en preĝejo.
En lia plej granda ĉambro mi vidas multajn afiŝojn pri ekologia
turismado kaj medi-protekto.
Kiam
mi atenteme legis la tekstojn sur la afiŝoj, Aluo revenis hejmen
kunportante diĝitan kameraon. Li vestis helan per verda T-ĉemizo
kaj paro da alpismaj ŝuoj. Plejparto de tibetanoj vivtenas sin de
nomadismo, kaj Aluo bredis dekojn da bovoj, kaj ŝafoj kaj kelkajn
bonkvalitajn ĉevalojn. Krom kultivado de greno, Aluo kaj aliaj vilaĝanoj
laŭvice faras ankaŭ paŝtadon en altmonta paŝtejo. Aluo ne havis
ŝancon viziti lernejon, ĉar li komencis paŝti ŝafojn en la aĝo de
8 jaroj. Paŝtante ŝafojn, Aluo aŭskultas radion donacita de lia
avo; postlaboro, li trovis malnovan ĵurnalon por legi kion li aŭdis
el radioricevilo, iom post iom, li ekkonis ĉinajn ideogramojn.
Antaŭ
monto-transpaso, Aluo venigis kelkajn lokajn vilaĝanojn por transporti
valizojn kaj manĝaĵojn. Pro alta altitudo kaj granda vertikaleco
de la monto, la plejparto de turistoj kun nenio en la manoj bezonas
tri aŭ kvar tagojn por transpasi la monton. Kiam Aluo unuafoje gvidis
turistojn surgrimpi la monton, li portis sur si aĵon de 45 kilogramoj,
kaj en tiuj tagoj ankaŭ neĝegis, do ili estis tre lacaj, tion Aluo
neniam forgesis. En tiu ĉi malriĉa montregiono, pli kaj pli multaj
vilaĝanoj okupiĝis pri gvidado aŭ ŝultroportado por turistoj por
gajni monon. Aluo sentis pli kaj pli grandan maltrankvilan pro tio,
ke en la neĝ-kovrita monto, gvidistoj "decidas" la vivon
de la tuta alpisma grupo, sed multaj vilaĝanoj tute ne havas sperton
tiu flanke. Tial Aluo postulas, ke tiuj, kiujn li dungis kiel gvidisto
aŭ portisto, nepre obeu lian ordonon. Dum pli-ol-8-jara gvidado,
Aluo jam akompanis pli ol 2000 turistojn transpasi la neĝ-kovritan
Biluo-monton.
Gvidado en montogrimpado estas nur malgranda parto
de la vivo de Aluo, kaj li disponas pli multan tempon por medi-prodektado
kaj bonigo de komerco en la agrikultura kaj paŝta regiono. Antaŭ
la domo de Aluo estas amaso de plastaj bareloj, kiuj estas uzataj
por konservi freŝan furaĝon por bezono en vintro. En 2000, kiam
Aluo gvidis turistangrupon transpasi neĝ-kovritan monton, turisto
Zhang Mei ĉiam atentigis lokanojn ne forlasi en la monto plastan
pakumon de manĝaĵoj kaj de sukeraĵoj. Saĝa Aluo rememoris, ke ofte
bovoj aŭ ŝafoj malsaniĝis kaj mortis, englutinte nedigesteblan plastaĵon;
vitraj rompaĵoj ofte vundis piedojn de bestoj. De tiam, medi-protektado
fariĝis afero la plej zorgata de Aluo teni oftajn kontaktiĝojn kun
la medi-protekta organizo kaj la loka registaro, Aluo ankaŭ organizis
medi-protektan grupon el 19 volontuloj, kun la espero fari ion por
medi-protektado de Nujiang-rivero. Sed li renkontis alian malfacilan
aferon — kiel trakti la kolektitajn plastaĵojn kaj vitraĵojn. "Laŭ
la nuna kondiĉo, estas malfacile fari medi-protektan aferon perfekta."
 La
animstato de homo intime rilatas kun lia vivmedio. En la tibeta
vilaĝo de Aluo, la samvilaĝanoj plejparte ne scias legi nek kompreni
la Han-an lingvon, tiel Aluo, kiu povas flue paroli en la han-a
lingvo, uzi porteblan komputilon kaj ofte babili kun aliaj en komputilo,
ofte sentas izolecon. "Multaj vilaĝanoj rigardas min kun stranga
rigardo, ili ne komprenas tion, kion mi faras." Aluo havas
filon kaj filinon, li povas trovi nomojn de siaj gefiloj de "Biblio",
kiun li jam legis dufoje, sed li ne povas trovi vojon por solvi
la nunan problemon. "Mi ne scias, kien iri, se mi forlasas
mian hejmlokon. Eble mi povos fariĝi volontulo en naturparko Kokoxili."
La naturparko Kekexili situas en malproksima nordokcidenta Ĉinio.
Rigardante siajn gefilojn ludantajn, Aluo tion diris kun domaĝo
kaj senpoveco.
Wu
Gongdi: vaganto inter kredoj
Trapasinte
Biluo-monton, oni atingas la vilaĝon Cizhong post pli-ol-80-kilometra
irado suden laŭ la ravino de Nujiang-rivero,
En la 70-aj jaroj de la 19-a jarcento, franca misiisto
Pierre Marie Bourdonnec kaj svisa misiisto Jules Eienne Dubernard
venis unue al Cigu de Yunnan-provinco. Tie ili disvastigis edukadon,
senpage kuracis malsanulojn kaj helpis malriĉulojn. Certe, ili ankaŭ
havis pli gravan taskon — prediki al la tibeta nacio kun plej forta
kaj plej kompleta religio. Ili kredis, ke se oni malfermos la religian
pordon de Tibeto, kruco povos aperi en ĉiuj lokoj de Ĉinio. En 1872,
oni konstruis la unuan preĝejon en Cigu, tibet-nacia regiono en
Yunnan-provinco. En 1905 okazis konflikto inter lamaismo kaj katolikismo,
kaj la preĝejo en Cigu estis forbruligita. Sed tiuj pastroj persistantaj
en misiado ne ĉesis sian penadon, kaj konstruis novan preĝejon en
Cizhong.
57-jara tibetano Wu Gongdi estas estro de la administra
komitato de la preĝejo de Cizhong. 6 generacioj de Wu Gongdi kredis
je katolikismo kaj en la 8-a tago post la naskiĝo, Wu Gongdi akceptis
bapton de pastro. Lia filo Hong Xing kondukis nin al la preĝejo.
La preĝejo kun sia dorso al okcidento vizaĝas al Lancang-rivero.
Ĝi konsistas el portalo, korto, vivĉambroj, ĉelaro, ĝardeno kaj
vinberĝardeno. Forpasis jarcento kaj la preĝejo jam fariĝis aspekte
dekolorita. Ĉe la piedo de ĝia suda muro estas kairno, kiu ŝajne
atentigas la naciecon de la piaj tibetano-religianoj.
Estas
fama la harmonio inter religioj kaj nacioj en la vilaĝo Cizhong,
kie vivas pli ol 130 familioj de la Tibeta nacio, Han-nacio, Naŝi-nacio
kaj Lisu-nacio. Ĉ. 90 familioj el ili kredas je katolikismo, kaj
la aliaj je lamaismo. Kvankam la religia kredo estas diferenca,
tamen ili kune okazigas aktivadon okaze de geedziĝo. La kredantoj
de la du religioj povas geedziĝi. Laŭ opinio de Wu Gongdi, la diferenco
inter katolikismo kaj lamaismo kuŝas en tio, ke per diferencaj manieroj
ili instruas al la popolanoj fari bonajn aferojn, kaj la popolanoj
kredas je la religio por kvietigi sian animon.
Ĉe mia babilado ekpluvetis. Wu Gongdi kondukis nin
al la postkorto. De tie ni vidas densan arbaron, sur malproksimaj
montoj. La vinberĝardeno postlasita de la misiistoj antaŭ pli ol
cent jaroj restas en agrabla smeralda koloro. Menciinte, ke Hong
Xing, lia filo, laboros en Bomi, Tibeto, Wu Gongdi ridetis: "Nun
multaj junuloj ne kredas je katolikismo; tio ne gravas, ĉar ili
havas sian propran vivon."
Sur la vojo al Pekino, mi remaĉis ĉi tiun vojaĝon kaj
trovis, ke la vivo ŝajne senŝanĝa faras la homojn trankvile parolantaj,
honeste mienaj kaj ankaŭ firmvolaj, ke komedio kaj tragedio en profunde
"Shangri-La" jam forpasis kune kun la eterna fluo de la
rivero.

|