 Post
la perforta evento okazinta en Lhasa, Tibeto, la 14-an de marto,
iuj okcidentaj amaskomunikiloj faris raporton ne konforman al la
fakto, kaj iuj sagacaj okcidentanoj restis indiferentaj al raportoj
de tiuj amaskomunikiloj, kiuj tamtamas sin "justaj" kaj
"liberaj je parolado". Profesoro Eirik Granqvist el Finnlando
havis sian propran opinion, kaj lia artikolo estis vaste atentata
post publikigo. Lastatempe mi intervjuis lin, altprestiĝan faranton
de vertebrulaj ekzempleroj.
Prof. Granqvist partoprenis faradon de pejzaĝoj kaj
ekspozicioj de pluraj muzeoj pri la natura historio kaj zoologio
en Eǔropo. Li iam laboris kiel administranto de du muzeoj de natura
historio kaj konservisto de kelkaj zoologiaj muzeoj en norda Eǔropo.
En 2006 li kaj lia edzino kune vizitis Tibeton.
Lia verko "La perforta evento de Tibeto en la okuloj
de finno" konigas travivaĵojn de kelkaj alilandanoj en Tibeto
komence de la 20-a jarcento, rakontas fermitecon de Tibeto kaj kruelecon
de servutulo-posedantoj antaǔ ol la Ĉina Popola Liberiga Armeo eniris
en Tibeton, malkovras hipokritecon de Dalai-lamao kaj objektive
montras, ke "(tie) la popolo vivas feliĉe."
 Dank’
al interparolo kun lokanoj dum vojaĝo en Tibeto, 2006, prof. Granqvist
multe konis la regionon kaj ĝian popolon. Estante nacimalplimultano
en Finnlando, Granqvist profunde interesiĝas pri la sukcesa laboro
de Ĉinio pri nacimalplimultoj. Li kredas, ke la popolo en Tibeto
vivas libere kaj la atmosfero en Lhasa estas malstreĉa. Dum sia
vizito en Tibeto li ne trovis spuron de subpremado. Li opinias,
ke la vivnivelo de la tibeta popolo estas alta, kaj multaj konstruaĵoj
profunde impresis lin. Li diris: "Tibeto prezentas belan perspektivon!"
Parolante pri la ĉifoja perforta evento, li diris,
ke malmultaj tibetanoj, kiuj posedis religian aǔtoritatecon kaj
aristokrateco, kompreneble malkontentas pri la hodiaǔa Tibeto, kaj
ili sonĝas restaŭri la malnovan sistemon. Tamen plejparto de la
tibetanoj malaprobas la restaŭron. Li diris, ke la centra registaro
de Ĉinio faris multon por Tibeto, kio ne estas por montri al aliaj,
sed por favorigi la tibetanojn. La aferoj faritaj de la centra registaro
estas tre ŝatataj de la loka popolo.
Pri influo de la perforta evento sur la Pekinaj Olimpikoj,
Granqvist diris: "Ni jam vidis, ke estas malmultaj, kiuj subtenas
bojkoton al la Olimpikoj. Certe iuj intencas malhelpi la Olimpikojn,
tamen Dalai-lamao ne akiris la de li deziratan subtenon." Li
diris, ke nun pli kaj pli da okcidentanoj vojaĝas al Tibeto, sekve
de tio, ilia opinio pri Tibeto ŝanĝiĝos. Granqvist konfesis, ke
ankaǔ li estis influita de la penso de malvarma milito, ĉar liaj
scioj pri Tibeto estis limigitaj. Dank’ al tio, ke li venis en Ĉinion
en 2006 kaj kontaktiĝis kun ĉinoj, lia opinio pri Ĉinio tuj ŝanĝiĝis.
Li proponis, ke pli da alilandanoj venu al Ĉinio, kaj rakontu sian
propran sperton en Ĉinio, ĉar "tio iom post iom rolos pozitive."
Li diris ankaǔ, ke la tempon bezonas tio, ke Okcidento ŝanĝos sian
opinion pri Ĉinio.
Invitite de la Scienc-teknika Muzeo de Ŝanhajo, profesoro
Granqvist venis al Ĉinio por trejni bestremburistojn. Li diris,
ke li kaj lia edzino loĝas tie, kie ne troviĝas alilandanoj, kaj
ili amikiĝis kun multaj ĉinoj. Tio estas plej bona metodo por koni
la landon. Kvankam lia laboro en Ŝanhajo finiĝos baldaǔ, li diris,
ke Ĉinio bezonas lian profesian scion, dum li miras pri Ĉinio. Li
preparas reveni al Ĉinio en venontjara vintro, kaj esperas havi
ŝancon viziti Tibeton.
|