Xinjiang en okuloj de Ismail Tiliwaldi


En la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono kun la loĝantaro el multaj nacioj oni reciproke konfidas, subtenas, helpas kaj interkomprenas unu la aliajn, kaj kune disvolviĝas. Tio garantias ne nur stabilecon de la xinjiang-a socio kaj ĝian ekonomian disvolviĝon, sed ankaŭ unuecon de Ĉinio kaj reprosperiĝon de la ĉina nacio. Pliintensigo de la nacia unuiĝo necesas por disvolviĝo de ĉiuj nacioj kaj prosperiĝo de la lando.

Ismail Tiliwaldi, ujguro kaj prezidanto de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono konigis ŝanĝiĝojn de Xinjiang en la pasintaj 50 jaroj.

Li diris, ke en Xinjiang estas 47 nacioj, kaj 13 el ili vivas tie generacio post generacio. En 1949, Xinjiang pace liberiĝis kaj la popolo fariĝis ĝia mastro politike. Post liberiĝo, Xinjiang-anoj bone praktikis kaj realigis la regionan aŭtonomecon. En 1953 kaj 1954, fondiĝis en Xinjiang kvin aŭtonomaj subprovincoj kaj ses aŭtonomaj gubernioj. Baze de tio, la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono fondiĝis la 1-an de oktobro de 1955. De 1984, la xinjiang-a registaro restarigis kaj fondis 43 naciajn subdistriktojn, tio koncernas pli ol 200 mil homojn de 9 nacimalplimultoj. Xinjiang fariĝis la loko unika de Ĉinio kun aŭtonomaj regiono, subprovincoj kaj gubernioj.

En la pasintaj 50 jaroj, la xinjiang-a registaro plene praktikis la nacian politikon kaj persiste plenumis la regionan aŭtonomecon, tio garantiis la rajton de nacimalplimultoj, ke ili memadministras internajn aferojn de sia nacio kaj partoprenas politikan, ekonomian, kulturan kaj socian disvolvon de Ĉinio. Tie oni popularigis inter diversnaciaj popoloj nacian politikon de Ĉinio, fine fondis kaj solidigis novan nacian interrilaton egalrajtan, unuiĝan, interhelpan kaj harmonian. En la pasintaj 50 jaroj, la sistemo de la regiona aŭtonomeco forte garantias konstruadon kaj disvolvon de Xinjiang, sube estas konkretaĵoj:

Unue, la politika pozicio de nacimalplimultoj multe altiĝis. En la pasintaj 50 jaroj, Xinjiang kulturis kaj elektis multajn nacimalplimultajn ŝtatoficistojn, tio sufiĉe garantiis la rajton de ĉiuj nacioj ke ili estas mastroj de siaj propraj aferoj. En 1950, Xinjiang havis 3000 ŝtatoficistojn de nacimalplimultoj kaj nur 46 mil en 1955, kiam fondiĝis la aŭtonoma regiono, sed nun tiu nombro jam superis 348 mil, nome 51.8% de la totala nombro de la ŝtatoficistoj de la tuta regiono.

Due, ĝiaj ekonomio kaj socio disvolviĝis senprecedence. Krome, la lingvoj kaj moroj de nacimalplimultoj en Xinjiang estas respektataj, iliaj eduka kaj kultura aferoj grandpaŝe progresis. Nun instruado en nacimalplimultaj lingvoj funkcias en ĉiuj lernejoj de Xinjiang. Inter ili, 7 lingvoj estas uzataj en elementa edukado. En Xinjiang la ĵurnaloj havas versiojn de 6 lingvoj, eldoniĝas 43 ĵurnaloj kaj pli ol 80 gazetoj de nacimalplimultoj. La Xinjiang-a Popola Radio dissendas programerojn en 5 lingvoj kaj la Xinjiang-a Televida Stacio en 3 lingvoj. La nacimalplimultaj antikvaj verkoj "Scio alportanta feliĉon" kaj "Kompleta Turkestana Vortaro", la epopeo de nacimalplimultoj "Jangar" kaj "Manas", la grandskala klasika muzikaĵo "Muqam de Xinjiang" kaj aliaj historiaj kulturaj heredaĵoj estas bone protektataj kaj disvolvataj. La nacimalplimultaj kantoj kaj dancoj iris el Xinjiang al la tuta lando kaj al la mondo.

Trie, ĉiuj nacioj senprecedence unuiĝas harmonie kaj forte. La egaleco en politiko kaj ekonomio forte garantias unuiĝon de ĉiuj nacioj de Xinjiang; disvolviĝo de ekonomio kaj prosperiĝo de sociaj aferoj batas fortan materian bazon por unuiĝo de ĉiuj nacioj. Post 50-jara praktikado de la regiona aŭtonomeco, la xinjiang-a popolo de ĉiuj nacioj persone ĝuas la egalan rajton de mastro de siaj propraj aferoj kaj fruktojn de disvolvo, kaj elkore subtenas la nacian politikon de Ĉinio kaj sistemon de la regiona aŭtonomeco; pli kaj pli stabiliĝas la nacia interrilato egalrajta, solidara, interhelpa kaj harmonia. La opinio, ke Han-nacio kaj nacimalplimultoj bezonas unu la aliajn, jam enradikiĝis en la koro de la popolo kaj la komuna volo kaj strebo de la popolo de Xinjiang estas disvolviĝo, unuiĝo kaj stabileco.

En la pasinta duona jarcento, la nacia interrilato de Xinjiang pli kaj pli boniĝas, kaj la solidareco de diversaj nacioj pli kaj pli intensiĝas, ĉiuj nacioj de la regiono reciproke respektas kaj egale intertraktas unu la aliajn, harmonie kunekzistas kaj kune disvolviĝas. La diversnacia popolo de Xinjiang vivas kaj laboras pace. Tio pruvis, ke la nacia politiko de Ĉinio sufiĉe montras la fundamentan intereson de ĉiuj nacioj kaj estas tute ĝusta, ĉar ĝi estas subtenata de la popolo de ĉiuj nacioj en Xinjiang.