Tuva-anoj de Xinjiang ĉe Kanas-lago


Kiel akvamarino en lunarka formo inkrustita en montaro, Kanas-lago situas en Altajo en la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono, nordokcidenta Ĉinio. En la mongola lingvo Kanas signifas "lagon en valo". Indiĝenaj Tuva-anoj de Xingjiang loĝas ĉe la lago.

Estas multaj diroj pri deveno de la Tuva-anoj. Iuj diris, ke ili estas posteuloj de tiuj, kiuj restis tie antaŭ pli ol 700 jaroj kiam Ĝingis-Ĥano ekspediciis okcidenten. Iuj maljunuloj en vilaĝoj de Tuva-tribo diris, ke ilia prapatro venis de Siberio antaŭ 500 jaroj kaj originis de la sama nacio de la nuna Tuva-anoj de la Tuva-a Respubliko de Rusio. Dum kelkcent jaroj Tuva-anoj malofte interkomunikis kaj kontaktiĝis kun la ekstero kaj pro tio ĝis nun ili tenas siajn apartan dialekton kaj originan vivmanieron.

Krom paŝtado kaj ĉasado Tuva-anoj ŝatas rajdadon kaj skiadon kaj estas lertaj en kantado kaj dancado. Iliaj aspekto, vestado kaj vivmaniero similas al tiuj de mongoloj. Tamen ili loĝas ne en jurto sed en domo kun pintforma tegmento konstruita el lignaj trunkoj aŭ en kazaĥa felta domo. La tuva-a lingvo similanta al la kazaĥa apartenas al la turkestana lingvofamilio de la altaja lingvosistemo, kaj pro tio la Tuva-anoj povas paroli en la kazaĥa lingvo.

Krom tradician feston de la mongola nacio "Aobao-festo" la Tuva-anoj festas han-naciajn "Printempan Feston" kaj "Monatmezan Feston" en la 15-a tago de la unua monato laŭ la ĉina luna kalendaro. Ili adoras la naturon kaj kultas la ĉielon, akvon kaj monton. Tuva-anoj ne havas specifan religian kredon kaj kredas je lamaismo, budaismo aŭ ŝamanismo.

Antaŭe Tuva-anoj hontis sin okupi pri komerco. En la lastaj jaroj, sekve de la alveno de granda nombro da turistoj el diversaj lokoj, ŝanĝiĝis la koncepto de Tuva-anoj. Turismo alportis al Tuva-anoj bonan enspezon. Nun multaj Tuva-anoj ŝanĝis sian domon en gastejon por akcepti turistojn. Ili preparas por turistoj frititajn flanojn, buterteon, pladojn el sovaĝaj vegetaloj kaj aliajn manĝaĵojn. La pago por manĝado kaj loĝado estas nur kelkdek juanoj. Sidante sur tapiŝo, la turistoj frandas ĉevalinan lakton, aŭskultas ludon de fluto kaj perceptas la malkaŝemon kaj entuziasmon de Tuva-anoj.