Ujgura entreprenisto flugadas inter Ŝanhajo kaj Xinjiang


37-a jara entreprenisto Radil Abdulla restas en Ŝanhajo duonmonaton, kaj la alian duonon en Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono. Tial li prenas aviadilon kiel taksion inter Ŝanhajo kaj Xinjiang.

Radil estas ujgura entreprenisto de Xinjiang. Li fondis modernan entreprenon, kiu sin okupas pri scienca-teknika esplorado, senpolua kulturado, manĝaĵa prilaborado, detalado, importado kaj eksportado. Li diris: “La Silka Vojo trapasis Xinjiang en la antikveco, sed tio ne signifas, ke ni ne bezonas klopodi por disvolviĝi. Mi eliras por serĉi disvolvan vojon kaj koni la tutan landon kaj la mondon.”

Radil amas Ŝanhajon. Li diplomiĝis el la Orient-ĉinia Normala Universitato en Ŝanhajo. Kiam lia entrepreno disvolviĝis, li transloĝiĝis al Ŝanhajo. Ĝis nun, li loĝis en Ŝanhajo jam 10 jarojn. Li prenis Ŝanhajon kiel lokon por sin progresigi, engaĝi talentulojn kaj disvolvi sian entreprenon. Nun li studas en Ŝanhaja Universitato de Komunikado por eduka magistreco de komerca administrado. Radil opinias, ke Ŝanhajo disvolviĝas plej rapide en Ĉinio, kaj en la lernejo li povas lerni kaj diskuti kune kun plej eminentaj entreprenistoj de Ĉinio, kaj pro tio bonaj ideoj ofte aperas en lia penso. “Foj-foje, kiam mi reflugas al Xinjiang post lecionoj, mi povas tuj efektivigi tiujn ideojn.”

Depende de riĉaj specialaj lokaj produktaĵoj kaj vasta merkato de Xinjiang, Radil sinsekve fondis 10 filiajn kompaniojn, kaj 68 memservejoj fariĝis kunlaborantoj de lia entrepreno. Surbaze de unuigitaj produktado, prilaborado kaj vendado, Radil instigis 20 mil kamparanojn kulturi materialajn plantaĵojn.

Radil fondis agentejon en Ŝanhajo, kiu okupiĝas ĉefe pri esploro de novaj produktaĵoj, engaĝo de gravaj talentuloj kaj aĉeto de krudmaterialoj.