Moroj kaj tabuoj de Xinjiang


Por viziti la Xinjiang-an Ujguran Aŭtonoman Regionon, estas necese koni la morojn kaj tabuojn de la tieaj loĝantoj.

Tabuo en vestado

Oni ne povas dekolte sin vesti aŭ porti tre mallongan kaj malgrandan veston, kaj tie oni malŝatas tiujn, kiuj en veŝto kaj kuloto agadas ekster domo aŭ faras viziton. Virino ne povas sin vesti per amorveka vesto aŭ beligi sin amorveke, ĉar la Profeto de Islamo opinias, ke virino fascinas ĉiujn virojn. La amorveka ornamo eble kaŭzas lascivan intencon de islamanoj, kiuj jam banis sin kaj preparas iri al preĝejo.

Tabuo de fiksa rigardo

En Xinjiang, pro la religia kredo, oni devas laŭeble ne fiksi sian rigardon sur homo aŭ iliaj aĵoj, kaj ne rigardi aĵon longe sed ne aĉeti ĝin en bazaro.

Multaj ujguroj opinias, ke envia kaj ĵaluza rigardo havas supernaturan malbonan forton, kaj ĝi alportos malbonon al amato, objekto kaj ties kariero. Se oni fikse rigardos belan kaj saĝan infanon, la infano malfeliĉos estontece. Se oni fikse rigardos bakatan flanon, ĝi falos el la forno. Oni devas kovri sekigajn persimonojn per ŝtofo, alie ili kreviĝos pro fiksa rigardo. Se teksado estos fikse rigardata, fadenoj ofte rompiĝos. Por preventi tion, ujguroj kunportas amuleton.

Tabuo en manĝado

Islamanoj de Xinjiang ne manĝas viandon de porko, hundo, azeno, mulo kaj aliaj rabobirdoj kaj rabobestoj kaj tiun de memmortaj bestoj. Manĝo de besta sango estas malpermesata. Tiuj tabuoj originis el Islamo, sed nun jam fariĝis nacia moro. Do oni nepre ne portu en hejmon de islamanoj aŭ ilian manĝejon tiujn aĵojn, nek parolu pri ili.

Tabuo en agado

Ujguroj tabuas treti grenon, salon kaj manĝaĵojn. Oni ne povas kraĉi sur salon kaj fajron, nek surpaŝi aŭ transpaŝi la lokon, kie oni ŝutis kuirejajn forĵetaĵojn, ĉar tie estas rizero, ero de flano kaj sala akvo, rigardataj kiel sanktaj objektoj. Se oni faros tion, tiu renkontos malfeliĉon kaj turmenton.

Tabuo en etiketo

Oni tabuas treti aŭ transpaŝi buŝtukon. La gastoj ne povas foseti en plado kaj flari la manĝaĵojn, nek iri al forno kaj malkovri poton aŭ pelvon. Oni devas laŭeble nelasi manĝaĵojn en sia bovlo. Oni devas faligi rizeron sur teron, se tiu okazas, oni devas levi kaj meti ĝin sur buŝtukon. Kiam oni manĝas flanon aŭ vaporumitan panon, oni ne povas manĝi la tutan, sed devas dividi ĝin en pecojn. Se oni finis manĝon, oni ne povas frapi bovlon kaj teleron. Dum preĝado post manĝado, oni ne povas ĉirkaŭrigardi, brui, stariĝi kaj moviĝi. Gastoj ne povas paŝadi en la ĉambro de la mastro. Kiam la mastro verŝas teon por gasto, tiu devas levi bovlon per du manoj, kaj ne povas alpreni la tekruĉon por mem verŝi.

Tabuo en laŭdo

Parto de Xinjiang-anoj ne ŝatas, ke oni laŭdas iliajn infanojn kiam la infanoj estas ĉe ili. Se oni laŭdas infanojn, ili ne povas uzi la vortojn "dika", "bela" kaj "bonapetita". Ĉu parencoj ĉu amikoj ne povas ĉirkaŭbrakumi infanon tuj ĉe eniro en la domon de la mastro, precipe tiuj venintaj de malproksime. Ili opinias, ke tio timigos la infanon.