La plej granda enlanda dolĉakva lago Bosten de Ĉinio ne plu “malvarmas” en vintro


Bosten, la plej granda enlanda dolĉakva lago, al kiu mankas alirejo al la maro, areas 980 kvadratajn kilometrojn, kaj ĉarmas meze de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtomona Regiono, Ĉinio.

La belaj pejzaĵoj de Bosten varias kun alterno de la sezonoj. Somere en ĝi flosas fiŝboatoj kaj sin distras fiŝoj, sur la ĉielo buntas nuboj. Aŭtune, fragmitoj ore flavas kaj akvo smeraldas, diversaj birdoj ŝvebas sur la ĉielo. Vintre, kvieteco regas surper la lago glaciiĝinta kiel spegulo.

Pri Bosten cirkulas bela legendo: antaŭ tre tre longe, ĉi tie ne estis lago, sed fekundis stepo. La tieaj paŝtistoj vivis kaj laboris en paco kaj kontenteco. Estis paro da geamantoj. La knabo nomiĝis Bosten kaj la knabino Gaja. Ili profunde amis unu la alian. Oni ne sciis kiam, la Pluvodio vidis la belan Gaja, kaj volis preni ŝin kiel sian edzinon. Gaja lin rifuzis. La Pluvodio koleriĝis kaj ĉesigis pluvon jaron post jaro, tial la stepon trafis konstanta trosekeco. Brava Bosten batalis kontraŭ la Pluvodio 81 tagojn, kaj finfine lin venkis. Sed Bosten mortis de lacego. Gaja estis tiel malĝojega, ke ŝi ne plu volis vivi. Fine Gaja mortis de aflikto, kaj ŝiaj larmoj formis la lagon. Memore al ili, la tieaj paŝtistoj nomis la lagon “Bosten”.

Turistoj preferis ĝui belecon de la lago somere ol vintre, ĉar kompare kun somere, Bosten estis iom silenta vintre. Tamen ĉi-vintre malsamis. Por prosperigi turismon vintre ĉe la lago, la loka registaro instigis entreprenojn al investado por la tiea turismado en vintro. Oni konstruis tie sketejojn kaj skiejojn, okazigis feston de glacio kaj neĝo, faris skultptaĵojn el glacio, aranĝis fiŝhokadon kaj aliajn aktivadojn por altiri pli da turistoj al la loko.

Kun ekfunkcio de la flughaveno Kuerle, plej proksima al la loko, multiĝas turistoj al Bosten. La loka registaro plenamplekse disvolvas turismajn riĉfontojn, por ke Bosten fariĝu turisma loko por eterne .