Pu’er-teo de Yunnan

de JIAN KAN


Nun Pu’er-teo estas ĝenerala nomo de loza Pu’er-teo kaj kompakta Pu’er-teo, farita el verda aŭ bruna teo post vaporumado kaj premado. Nun ĝi havas multe da specoj kaj estas tre ŝatata de diverslandaj homoj. Nun preskaŭ en ĉiuj grandaj urboj de la mondo aĉeteblas tia teo. En Japanio, Malajzio, Singapuro, Usono, Francio kaj aliaj landoj troviĝas multe da homoj, kiuj tre ŝatas tian teon.

Trajtoj de Pu’er-teo

Ĉar ĝi estas trinkaĵo utila al la sano, tial ĝi estas pli kaj pli multe ŝatata de la popolo. En la antikveco ĝi estis uzata kiel ĉinmedicina medikamento. Ĝi estas efika por varmetigi la stomakon, solvi grason kaj toniki organojn. Konstanta trinkado de tia teo utilas al la sano kaj vivlongigo, beligado kaj sveltigo. En Tibeto cirkulas popoldiro: “Mi preferas ne manĝi tri tagojn ol ne trinki teon unutage.” Ĉi tie la teo temas pri butera teo infuzita per Pu’er-teo.

 


La bonkvalitaj:

 
La bonkvalitaj brikoj de kruda Pu’er-teo bonodoras