"En
malproksima loko troviĝas bela Xinjing kun senlima herbejo, bongusta rostita
ŝafaĵo, dancantaj belaj knabinoj..." Tio estas teksto de tre populara
kanto de Ĉinio. Viziti Xinjiang, kiu renomiĝas pro eksterordinaraj pejzaĝoj
de Tianshan-montaro kaj Kanasi, kaj ĝiaj ekzotikaj moroj estas deziro
de multaj homoj.
La Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono kun areo
de 1.66 milionoj da kvadrataj kilometroj situas en nordokcidenta Ĉinio
kaj konsistigas sesonon de la teritorio de Ĉinio. Ĝi limtuŝas Rusion,
Kazaĥstanon kaj aliajn 6 landojn. La veturado de Pekino al Urumqi, ĉefurbo
de Xinjiang, bezonas 4 horojn aviadile kaj 39 horojn trajne. La 4 sezonoj
de Xinjiang havas sian propran belecon, precipe de julio ĝis oktobro estas
la plej ĉarma tempo en la tuta jaro.
Kashi,
simbolo de Xinjiang
"Sen
vizito al Kashi, oni ne povas diri, ke li jam estis en Xinjiang; tie la
stratoj estas plenaj de islama gusto; adoltoj kaj geknaboj ĉiuj portas
malgrandan buntan ĉapon, kaj ĉiuj scias danci Daolang, lokan nacian dancon."
Tio estas alia popolkanto en Xinjiang, kiu prikantas ĉarman Kashi.
Kashi, la plej okcidenta urbo de Ĉinio, situas
en sudokcidenta Xinjiang, je 1473 kilometroj for de Urumqi. Oriente ĝi
najbaras al Taklimakan-dezerto, okcidente kaj sudokcidente al Taĝikstano,
Afganio kaj Pakistano. En Kashi vivas popolanoj de multaj nacioj, el ili
plejparto estas ujguroj. Kashi, kiel prospera urbo sur la antikva Silka
Vojo, estis loko por internacia komercado kaj interŝanĝo de la kulturoj
orienta kaj okcidenta dum pli ol 2 mil jaroj. Islamo eniris Ĉinion unue
tra Kashi, lulilo de la ujgura kulturo. Do ĉie en Kashi troviĝas konstruaĵoj
kaj vestoj en islama kaj ujgura stiloj.
En Kashi troviĝas ĉ. 10 mil grandaj kaj malgrandaj
moskeoj, el kiuj Aitignaer estas la plej granda kaj la plej fama. En la
religiaj kaj festaj tagoj la moskeo kaj ĝia placo estas plenplenaj de
homoj genuantaj, la nombro de preĝantoj iam superis cent mil. Tie predikas
prestiĝa imamo.
Turistojn profunde impresas en Kashi pieco de
lokanoj al la kredo. Oni povas aĉeti malmultekostajn varoj el Pakistano,
Turkio kaj aliaj najbaraj landoj; spekti prezentadon de diversaj naciaj
artoj; kaj rigardi orkoloran eŭfratan poplaron sur montoj.
Kashi havas facilan trafikon. Ĉiutage grandaj
pasaĝeraj aviadiloj flugas inter Kashi kaj Urumqi, kaj en ĉefsezono oni
plimultigas flugfojojn; ĉiutage 2 trajnoj veturas de Kashi al Urmuqi.
Per ŝoseoj oni facile veturas de Kashi al ĉiuj lokoj de Xinjiang.
Flamo-monto,
vinbero-valo kaj subtera kanalo ligita kun putoj
Turpan
en orienta Xinjiang estas loko kun longa historio, brila kulturo kaj ĉarma
naturo. Flamo-monto, vinbero-valo kaj subtera kanalo ligita kun putoj
estas simboloj de Turpan.
Turpan estas fama "fajrujo" de Ĉinio
kaj Flamo-monto — la plej varma loko de Ĉinio. En somero la plej alta
temperaturo de la monto atingis 47.8°C kaj tiu de la surfaco de la tero
pli ol 70°C. Tie kreskas nenia vegetalo. Kiam oni metas ovojn en sablon,
momenton poste ili fariĝas manĝeblaj. Flamo-monto etendiĝas pli ol 100
kilometrojn kaj ruĝiĝas kvazaŭ fajro brulanta en somero.
En
la 4 sezonoj de la jaro Turpan altiras turistojn. La tiea vinber-valo
estas plej vizitinda. Ĉie tie belas vinbero-ĝardenoj, antaŭ kaj malantaŭ
la domoj, apud kanaloj kaj ĉe stratoj. Kiam maturiĝas vinberoj en aŭgusto
ujguraj knabinoj kun belaj vesto kaj jupo en buntaj koloroj rikoltas vinberojn.
Tio formas belan bildon. Kvankam la valo estas proksima al la Flamo-monto,
tamen tie estas malvarmete kaj estas bona loko por somerumi. Ankaŭ tieaj
vinber-sekigejoj estas vizitindaj. Najbare de la valo etendiĝas dezerto,
fekunda oazo, kuŝas Tianshan-montaro kun neĝo nedegelinta tutjare, kaj
paŝtiĝas bovoj kaj ŝafoj sur herbejo.
Kvankam
varmega Turpan tamen estas oazo kaj la vinbero-valo — fama somerumejo.
Tion oni ŝuldas al la subtera kanalo ligita kun putoj. Al Turpan mankas
pluvo. Neĝakvo fluanta de sur la du montoj norde de ĝi rapide malaperas
sub la dezerton. Pro tio antikvaj turpananoj konstruis tiajn kanalojn
ligitajn kun putoj, utiligante la situan avantaĝon de la baseno, kaj per
tio efike evitis rapidan vaporiĝon de akvo kaj eĉ sukcesis elkonduki akvon
el sub la tero je kelkdek metroj profunda.
Nun, en Turpan estas ĉ. 1600 tiaj subteraj kanaloj
ligitaj kun putoj konstruitaj de post Qing-dinastio (1644-1911). Kun la
totala longeco de pli ol 5000 kilometroj ili irigaciias oazon kaj kampojn.
En la mondo pli ol 40 landoj havas tian subteran
kanalon ligitan kun putoj. Inter ili Xinjiang de Ĉinio okupas la unuan
lokon per la nombro. Ĝi estas ne nur akva fonto de la popoloj de Turpan,
sed ankaŭ miraklo en antikva akvoutiliga konstruado, komparebla kun la
Granda Muro kaj la Granda Kanalo de Ĉinio.
Altay-urbo:
mondo en fabelo
Altay-urbo
en norda Xinjiang limtuŝas nordokcidente Rusion kaj Kazaĥstanon, kaj nordoriente
Mongolion. En la turka lingvo Altay signifas "oran monton".
En Altay la plej alloga turisma loko estas bela Kanasi-lago, kiun oni
priskribas kiel "mondon en fabelo": en densa betularo sterniĝas
dika tapiŝo el falintaj folioj, densa nebulo vualas la lagon kvietan,
ĉevaloj libere voras freŝajn herbojn, subite leviĝas el verdaĵoj aroj
da papilioj...
La lago, longa je 25 kilometroj kaj larĝa je
3 kilometroj, estas rivervojo, kies akvo malrapide fluas kaj estas ege
klara kaj travidebla. Akvo de la lago prezentiĝas en la koloroj blua,
orflava, arĝenta...
Inter Altay kaj Urumqi funkcias aerlinio, kaj la flugado daŭras unu horon.
Se oni vojaĝas laŭ ŝoseo, 700-kilometra parto de la vojo sin trovas senhoma
dezerto, gobio kaj stepo, kaj tiam oni devas portas kun si manĝaĵojn,
akvon kaj dikajn vestojn por eventuala uzo.
En julio kaj aŭgusto tie estas multaj turistoj.
Se oni vizitas la lokon en la fino de aŭgusto aŭ en la komenco de septembro
oni povas ĝui la pejzaĝon antaŭ neĝado en Kanasi. La unua neĝo falas ĉ.
la 20-an de septembro.
En Xinjiang troviĝas multe da vidindejoj, sed
Kashi, Turpan kaj Atlay estas nepre vizitataj lokoj.
|