Xinjiang-aj originalaĵoj tra lenso

de WANG XINLING


Popola akrobataĵo davazo

En la ujgura lingvo davazo signifas ŝnur-iradon en aero. Akompanate de surnao (blovinstrumento), davazistoj prezentas en aero iradon, saltadon kaj aliajn movojn. La nuna davazo portas trajtojn de sporto, akrobataĵo, amuzo kaj popolarto. Adil, fama pro sia lerteco en davazado, estas nomata "reĝido de davazo", kaj plurfoje kreis novajn rekordojn de Guinness.

Orkestro por davazado

14-jara Ayjamal prezentas, kun la okuloj kovritaj, iradon sur ŝnuro kun longeco de 65 m kaj en alteco de 21 m. Ŝi eklernis davazon en la aĝo de 6 jaroj. Ŝi deziras fariĝi plej elstara davazistino kaj konigi al la tuta mondo davazon de la ujgura nacio en Xinjiang.

 

Ujgura flano ŝtata de Xinjiang-anoj

En Xinjiang oni vidas ĉie vendistojn de ujguraj flanoj. Ili aŭ vendas flanojn en fiksa stando, aŭ kolportas sur ĉaro, aŭ vendas dum preparado.

Samkiel fruktoj, ujguraj flanoj servas por Xinjiang-anoj ankaŭ kiel nepra manĝaĵo por gastoj. Ofte, Xinjiang-anoj, kune sidante sur tapiŝo, manĝas kaj fruktojn kaj flanojn.

La ujgura flano estas farita el fermentinta pasto kun enmiksitaj sezamo, cepo kaj ovo, kaj rostita en forno. La plej granda flano havas diametron de 40-50 cm. La plej malgranda estas olea flano, kiu servas ofte kiel manĝaĵo por festo, kaj la plej dika flano, kun la dikeco de 5-6 cm, havas kavon meze. Estas ankaŭ dolĉa flano kun likvigita kando sur la surfaco, flano farĉita per viando kaj flano el fermentinta pasto kun enmiksita viandaĵo.

Vilaĝo de popolaj muzikiloj en Xinjiang

Wukusake je 15 km for de la urbo Kaŝgar estas konata kiel “Vilaĝo de popolaj muzikiloj en Xinjiang de Ĉinio”. La manfarado de popolaj muzikiloj en la vilaĝo havas historion de 150 jaroj, kaj la tieaj popolaj muzikiloj taŭgas kaj por uzado kaj por kolektado. Pli ol 50 specoj da muzikiloj produktitaj de la lokanoj estas vendataj ne nur en Xinjiang kaj aliaj lokoj de Ĉinio, sed ankaŭ en Uzbekio, Kazaĥio, Kirgizio kaj aliaj landoj, kaj iuj malgrandaj muzikiloj vendiĝas kiel memoraĵo en Eŭropo kaj Usono.

Lernado de muzikilo-farado
Kordinstrumento Rawap

Tie ĉiuj familioj funkciigas farejon de muzikiloj. En iliaj kortoj amasiĝas ligno en malsama grandeco, kaj apude estas diversaj lignaj bastonoj kaj maldikaj tabuloj bone rabotitaj. Ekster la domo estas eksponejo de popolaj muzikiloj. Se estas necese, juna ujgura knabino kun ruĝa kaptuko ilin prezentas kun afableco kaj ujgura knabo ludas per ili naciajn muzikojn.

 

Yingsa-ponardo

Unua procedo de ponardo-farado

La ponardo portas la saman nomon de sia naskiĝloko, gubernio Yingsa, kaj havas la historion de pli ol 400 jaroj. Ĝi estas ne nur unu el la plej famaj tradiciaj artmetiaĵoj de la loko, sed ankaŭ ŝatata memoraĵo de turistoj al Xinjiang. Kvankam oni malpermesas porti ponardon en aviadilon, tamen turistoj ankoraŭ preferas aĉeti kelkajn kiel donacon al parencoj kaj amikoj. Ili povas esti poŝtsendataj de vendisto aŭ aĉetantoj.

 

Juna metiisto

Yingsa-ponardo, kun akra rando kaj originala formo, estas longdaŭre uzebla. Ĝi havas sur la tenilo luksan ornamon kun la marko Yingsa en la han-a kaj ujgura lingvoj. Ĝia ingo el bova aŭ ŝafa ledo estas stampita je belaj desegnoj. Laŭdire, per plej bonkvalita Yingsa-ponardo oni povas tranĉi feron kiel argilon. Kiam oni malforte frapetas ĝin, ĝi agrable sonas duonminuton.

 

Ceramikistoj de Kaŝgar

Tio estas hejma metiejo. La mastro nomiĝas Imam Kawul. Li heredis la metion de siaj prapatroj kaj daŭre okupiĝas pri ceramikaĵoj, kvankam liaj samvilaĝanoj kaj najbaroj sinsekve forlasis tiun ĉi metion. Liaj ceramikaĵoj portas intensan nacian koloron. La Ĉina Artmetia Instituto speciale vizitis lin por lerni de li la teknikon kaj aĉetis kelkajn liajn ceramikaĵojn por konservi.

La plej originala kruĉo farita de Imam estas kruĉo por manlavi antaŭ manĝado. Ambaŭflanke de la ronda korpo de kruĉo troviĝas po 6 truoj, tra kiuj oni povas vidi de unu flanko al la alia. Kiam oni enverŝas akvon tra la truo sur ĝia supro, la akvo ne povas elverŝiĝi el ĝia korpo kaj kiam oni elverŝas akvon el la kruĉo, ĝia funkcio tute similas al tiu de ordinaraj.

Kupra kruĉo

Kupra kruĉo de Xinjiang portas plej distingiĝan trajton. Plej elstara majstro povas fari nur unu kruĉon ĉiutage. Sur la korpo de la kruĉo kun sama dikeco estas bone polurita kaj bele gravurita je naciaj desegnaĵoj, bildo de moskeo kun kupolo, literoj de la ujgura lingvo, aŭ nomo de mendanto.

En Xinjiang estas multaj grandaj kaj malgrandaj butikoj de kupraj kruĉoj kaj diversaj kupraĵoj kiel ekzemple kupraj kruĉoj por manlavo, kupraj kuvoj, teleroj kaj pletoj.

Tapiŝoj de Xinjiang

Tapiŝo-teksado de Xinjiang havas longan historion. Koloroj de la tapiŝoj estas helaj kaj buntaj kaj desegnaĵoj – elegantaj.

Tapiŝo-teksado estas laciga laboro. Bona kaj bela tapiŝo dependas ne nur de lerteco de teksanto, sed ankaŭ de bonkvalita kaj dikafibra lano. Tapiŝo farita el tia materialo ne nur havas buntan koloron kaj fortan elastecon, sed ankaŭ estas malfacile difektebla.

En ĉiuj ujguraj familioj estas diversaj tapiŝoj grandaj kaj malgrandaj.