Xinjiang-aj paŝtistoj ŝanĝas paŝtejojn laŭ sezonoj


Paŝtistoj de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono havas kutimon ŝanĝi paŝtejojn laŭ sezonoj de generacio al generacio.

En printempo ili paŝtas brutaron sur seka stepo de sunflanka montodeklivo, kaj poste iom post iom iras supren ĝis la meza parto de la monto. En somero ili venas al arbaro, stepo kaj herbejo sur montoj de altitudo de 2000-3500 metroj. Kun malvarmeta klimato kaj abundo da akvo kaj herboj la lokoj estas bonaj por grasigi la brutaron. Post somero sur la montoj malvarmiĝas kaj ekneĝas, kaj la brutaro devas iri malsupren. En vintro ili revenas al basenoj en ebenaĵoj, valoj kaj dezertoj.

Ĉiujare kazaĥaj kaj mongolaj paŝtistoj sur Altajo kaj ilia brutaro venas al paŝtejoj norde de Tianshan-montaro post longdistanca irado kaj transirado de dezerto por pasigi vintron. Tiam oni ofte povas vidi amasojn da paŝtistoj, kameloj kaj brutaroj en vico longa je kelkdek kilometroj. Kaj en printempo ili rapide atingas sekan stepon antaŭ degelo de glacio kaj neĝo.