Bayanbulak-stepo en Tianshan-montaro


Bayanbulak, la dua granda stepo de Ĉinio, sterniĝas en Tianshan-montaro en la Xinjiang-a Ujgura Aǔtonoma Regiono en okcidenta Ĉinio. Bayanbulak signifas en la mongola lingvo "fonton de riĉeco". Sur la stepo smeraldas la Cigna Lago kaj unika naturrezervejo de cignoj en Ĉinio.

La Cigna Lago kun areo de 23 mil kvadrataj kilometroj longas 270 km de okcidento al oriento kaj larĝas 130 km de sudo al nordo. Situante 2000 kaj 2500 metrojn super la marnivelo, ĝi estas malsekejo-lago ĉirkaǔata de neĝaj kaj glaciaj montoj. Al ĝi sin ĵetas akvo el fonto, rivero kaj degelinta neĝo. Dank' al tio, tie riĉas je akvo, prosperas plantoj kaj herboj. Kun friska kaj humida klimato kaj abundo da nutraĵoj, la loko estas ideala por plurspecaj akvobirdoj, precipe por cignoj.

Ĉiujare en majo kaj junio, pli ol dek mil cignoj kaj aliaj migrantaj birdoj svarmas el Hindio kaj suda Afriko al la Cigna Lago, tie ripozas kaj kovas ovojn. Post septembro ili kun siaj idoj revenas suden. Laǔstatistike ĉi tie troviĝas pli ol 10 mil cignoj de kelkaj specoj kaj dekkelkspecaj raraj birdoj, kiaj grizaj anseroj, sovaĝaj anseroj kaj blankaj ardeoj.

Matene kiam kuir-fumo leviĝas el feltaj tendoj, aroj da bovoj kaj ŝafoj ekaperas sur la stepo. Tiam cignoj ekserĉas manĝaĵojn, iuj el ili ekflugas de la lago malproksimen super ĉevaloj, ŝafaroj, kaj feltaj tendoj, kaj ŝvebas en montvaloj.

Kiam leviĝas la suno, inversaj ombroj de neĝmontoj iom post iom klariĝas, sovaĝaj anasoj, alaǔdoj kaj aliaj akvobirdoj levas grandan "ĥoron” sur la lago. La felta tendoj, bovaroj, ŝafaroj kaj cignoj kolektiĝantaj ĉe la lago formas sur la stepo harmonian bildon de homoj kaj naturo.