Unua paĝo >> Informoj
 


Junulara Programo


Post la inaŭguro de la kongreso LKK organizas ĉiumatene en 6:30-7:30 ekster la kongresejo kolektivan ekzercadon pri tajĝjiĉŭan kaj uŝu-o. Matene de la 27-a de julio leondancon ludos ĉinaj junaj samideanoj el Henan- kaj Jiangsu-provincoj.

Je 20:00 en la 29-a de julio okazos "Junulara Vespero" en Pekina Lianhe-Universitato, kie junaj geamikoj povos interŝanĝi informojn kaj spertojn pri junulara E-movado kaj montri fotojn kaj objektojn. En la vespero oni povos ankaŭ apreci belan prezentadon de popolkantoj, nacimalplimultaj dancoj kaj naciaj muzikajhoj de diverslokaj esperantistoj. La Esperanta artgrupo "Espera Mondo" de la Korea Respubliko oferos al la kongreso kore-stilajn tamburinajn kanto-dancojn.