
La nova estraro de UEA havis sian unuan kunsidon kaj disdividis la taskojn:
Renato Corsetti (Italio): prezidanto, planado, eksteraj rilatoj, informado
Claude Nourmont (Luksemburgio): vicprezidanto, kulturo, kongresoj
Ulla Luin (Svedio): ĝenerala sekretario
Ans Bakker-ten Hagen (Nederlando): financoj, administrado, TEJO
Yu Tao (Ĉinio): Azia agado, amikoj de Esperanto
Maritza Gutierrez Gonzales (Kubo): landa agado
Amri Wandel (Israelo): faka kaj scienca agadoj
La majoritato de la estraranoj estas virinoj: Claude Nourmont, Ulla Luin, Ans Bakker-ten Hagen, Maritza Gutierrez Gonzales.
La majoritato de la estraranoj estas novaj estraranoj, kaj ili estas elektitaj por periodo ĝis la kongreso en la jaro 2007.
En sia unua kunsido, la estraro decidis, ke Jukka Pietilainen (Finnlando) estos nova komisiito pri informado.
|