Unua paĝo >> Informoj
 


Privata Xi'an-a Fanyi-universitato kaj ĝiaj volontuloj al la 89-a UK por la 89-a UK


16:45-17:45 de la 26-a de julio, okazis en Hujucz-salono de la kongresejo la prelego de profesoro Ding Zuyi pri edukado de privataj (neregistaraj aŭ neŝtataj) lernejoj de Ĉinio.

Antaŭe en Ĉinio funkciis nur ŝtataj lernejoj. Post ekpraktikado de la politiko de reformado kaj pordmalfermo aperis iom post iom privataj lernejoj kaj nun funkcias en Ĉinio1300 neregistaraj (aŭ privataj) lernejoj. Kaj la Xi’an-a Fanyi-universitato (alinome Xi’an-a Tradukista Kolegio) estas unu el ili.

En la kunveno prelegis s-ro Ding Zuyi, direktoro de la univerisitato. Estante neesperantista direktoro de privata fremdlingva instituto, li bone komprenis la internan ideon de Esperanto kaj fervore subtenis E-movadon kaj ankaŭ la 89-an Universalan Kongreson.

Meze de aprilo en lia universitato ekfunkciis E-kurso el 102 studentoj de la unua klaso de la anglalingva fakultato. Tiuj junuloj diligente kaj ekskluzive lernis Esperanton en speciale apartigitaj klasĉambroj. Ĉe la komenco de la lernado kelkaj el ili opiniis, ke Esperanto estas senutila kompare kun la angla lingvo. Sed iom post iom ili konis la facilecon, logikecon kaj praktikan utilecon, do montris grandan entuziasmon por la lernado.

Tiel rapide progresis la studentoj, ke ili finis du lernolibrojn en la daŭro de malpli ol 3 monatoj, por kio kutime oni bezonas almenaŭ duonjaron. Kaj en la kongresejo ili pruvis sian talenton. Ĉie en la kongresejo vi povas vidi la entuziasmajn volontulojn kulturitajn de la kolegio. Ĉu en akceptado de la aliĝintoj, ĉu en aĉetado, ĉu en butikumado, la volontuloj de la universitato entuziasme donis helpon al la kongresanoj. En kontaktiĝo kun fremdlandaj kongresanoj kvankam balbute, tamen klare ili esprimis sin kaj ilia rimarkinda sukceso de Esperanto-lernado en malonga tempo rikoltis laŭdojn de la kongresanoj.

Nun ili jam finis sian volontulan servon kaj iris hejmen por la someraj ferioj. Ĉe forlaso de la kongreso ili diris, ke ili daŭrigos la lernadon de Esperanto kaj faros sin veraj esperantistoj por kontribui al la E-movado de Shaanxi-provinco kaj tiu de Ĉinio.