Unua paĝo >> Informoj
 


Nova UEA-estraro sin prezentis


Matene de la 29-a de julio novaj estraranoj de UEA renkontiĝis kun la publiko en la Pekina Internacia Konferenca Centro. El ili Yu Tao (Ĉinio), Ulla Luin (Svedio), Claude Nourmont (Luksemburgio) kaj Maritza Gutierrez Gonzales (Kubo) unuafoje estraraniĝis kaj Yu Tao estas la unua ĉino, kiu fariĝis estrarano de UEA kaj ankaŭ la plej juna el ili.

Antaŭ ĉio la 7 estraranoj prezentis sin mem kaj faris simplan konigon pri la estonta laboro. Prezidanto de UEA Renato Corsetti dankis la malnovajn estraranojn pri ilia eminenta laboro.

Post tio pluraj kongresanoj montris siajn rimarkigojn kaj proponojn pri la laboro de la nova 7-kapa estraro. Oni atentigis la novajn estraranojn pri kulturaj aferoj, popularigo de Esperanto en orient-eŭropaj landoj, Esperanto-movado kaj paco de la tuta mondo.

Koncerne la problemojn aperintajn antaŭe, oni montris sian zorgon pri la interrilatoj inter komitatanoj de UEA, pri la kunlaboro de la komitatanoj kaj Centra Oficejo kaj tiu inter la fakaj asocioj. Ĝenerala direktoro de la Centra Oficejo diris, ke nun la rilatoj estas stabilaj.

Zheng Bocheng, ĝenerala sekretario de la Pekina Esperanto-Asocio, proponis, ke UEA donu pli da atento al elkulturo de novaj esperantistoj el fakaj laborantoj, ekz. en la rondo de eldonistoj. Li diris, ke Esperanto ne devas atenti sole la kulturan kaj lingvan problemojn. Amri Wandel, estrarano pri kulturo, samopiniis kun li.

Prezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo s-ino Tan Xiuzhu diris, ke Esperanto ne devas limigi sin sole je kulturaj problemoj, sed devas etendi sin al diversaj kampoj. Li atentigis, ke UEA devas pligrandigi sian membraron.

Jen novaj estraranoj de UEA:

Prezidanto: Renato Corsetti (Italio)
Vicprezidanto: Claude Nourmont (Luksemburgio)
Ĝenerala sekretario: Ulla Luin (Svedio)
Aliaj membroj: Ans Bakker-ten Hagen (Nederlando)
Yu Tao (Ĉinio)
Maritza Gutierrez Gonzales (Kubo)
Amri Wandel (Israelo)