Unua paĝo >> Informoj
 


Biografioj de novaj estraranoj de UEA


Renato Corsetti (Italio)

Naskiĝis en 1941. studis ekonomikon, entreprenan organizadon, lingvistikon. Laboris dum jardekoj kiel bank-direktoro en la fako “organizado”. Dum la lastaj 15 jaroj laboris kiel universitata kunlaboranto kaj poste kiel profesoro pri psikopedagogio de la lingvo kaj de komunikado en universitato en Romo. Prezidinto kaj honora prezidanto de TEJO; prezidinto kaj komitatano de Itala Esperanto-Motivigoj: la movado bezonas instigon al agoj kaj al perfektigado de servoj al la homoj kiuj jam konas Esperanton, lia programo estas precize priskribita en la statuto de UEA.

Motivigoj: La movado bezonas instigon al agoj kaj al perfektigado de servoj al la homoj kiuj jam konas Esperanton, lia programo estas precize priskibita en la statuto de UEA, en la artikolo pri “celoj”. Necesas krome vastigi la movadon al landoj kie ĝi estas malforta aŭ ne ekzistas. Kandidatiĝas kiel Komitatano C kaj por la Estraro kiel Prezidanto.

Claude Nourmont (Luksemburgio)

Laŭ nacieco franca, naskiĝis en 1945 en Rouen (Francio), vivanta de pli ol 27 jaroj en Luksemburgio, sed laboranta en Francio (siatempe kiel instruistino pri filozofio, nun kiel instruistino-dokumentistino). Magistro pri folozofio (Universitato de Aix-en-Provence) licenciito pri psikologio (Universitato de Aix-en-Provence), licenciito pri arthistorio (Universitato de Parizo), diplomito pri industria psikologio (Instituto pri psikologio en Parizo). Jam de 40 jaroj ŝi partoprenas regule E-renkontiĝojn kaj ankaŭ de tiam ekagis por diskonigi E-on. Ŝi kunfondis rondon de studentoj-esperantistoj en Aix-en-Provence (Francio) kaj fariĝis estrarano de tiama STELO (Studenta Tutmonda Esperantista Ligo), kies kongreson ŝi kunorganizis en 1968 en Aix. En 1969 ŝi sukcesis kun profesoro Duc Goninaz akceptigi oficialan kurson de Esperanto en la Universitato de Aix-en-Provence (la kurso okazis dum 25 jaroj). Ŝi okupis diversajn postenojn ĉu en Unuiĝo Franca de Esperanto (kie ŝi komitataniĝis en 1968, fariĝis ĝenerala sekretario en 1973), ĉu en TEJO, kie ŝi zorgis pri i.a. seminarioj malfermitaj al neesperantistaj organizaĵoj; prezidanto de TEJO de 1975 ĝis 1977 kaj poste, ekde 1978 ĝia honora prezidanto. Por Unuiĝo Franca por Esperanto ŝi rolis dum multaj jaroj kiel ĝenerala sekretario, poste dum 7 jaroj kiel prezidanto, kaj nun ŝi estas ĝia vicprezidanto pri kulturaj aferoj. Iam ŝi okupiĝis pri kunorganizado de esperantlingvaj festivaloj en Francio. Antaŭ kelkaj monatoj ŝi fariĝis redaktoro de Le Monde de I’esperanto, dulingva magazino de UFE. Dum multaj jaroj estis komitatano de UEA (ĉu C, ĉu A por Francio) kaj bone kaj regule sekvas la laboron de UEA kaj estis prezidanto de LKK por la UK en Montpellier, 1998.

Motivigoj: kandidatiĝas por la Estraro kaj pro la diversaj spertoj ŝatus labori en la kultura agado, klopodante disvolvigi kaj flegigi la Esperantan kulturon; kaj ankaŭ pri kongresoj, kunlaborante en la konceptado kaj realigo de renkontiĝoj plurlandaj (ne nur UK-oj).

Ulla Luin (Svedio)

Naskiĝis en 1942. Loĝloko:Tyreso (apud Stockholm), Svedio. Faris studojn pri lingvoj kaj ekonomio, kaj konstantan pluedukiĝon, laboris pri ekonomiaj ciferoj de vendado kaj kostoj de sveda libroeldonejo (dum 25 jaroj); respondecis pri kunordigo de la funkcioj de la entreprena administra komputora sistemo (1996-2003), estis reprezentanto de dungitoj en internaj entreprenaj konsilantaroj je sveda kaj eŭropa niveloj, paralele kun la aliaj taskoj, emeritiĝis en 2003. Estis sekretario de Sveda Esperanto-Federacio 1969-1980 kaj 1987-1993, kasisto de TEJO 1969-1972, kaj pli frue estrarano de la sveda SEJU; estrarano de loka grupeto en Tyreso de post 1975, komitatano A de UEA 1974-1979, membro de loka komitato por IJK 1969, UK 1980, kaj enlandaj jarkongresoj; dum la jaroj 1996-2003 rolis en la sveda movado nur kiel revizoro aŭ kunsido-gvidanto (pro labora troŝarĝo), kunlaboris en la lasta UK.

Motivigoj: Opinias esti utila pro sia sperto pri administrado, kono de E-movado, havante pli da libera tempo ekde 2004. Gravas en la movado: mono, junuloj kaj nejunuloj, stabila organizaĵo, aktiveco kaj iniciatoj de membroj, kunlaboro kaj malferma interna diskuto, kaj pretas kontribui kaj kunlabori en tiuj kampoj. Kandidatiĝas kiel Komitatano C kaj por la Estraro kiel Ĝenerala Sekretario.

Ans Bakker-ten Hagen (Nederlando)

Naskiĝis en 1941, gepatroj estis esperantistoj. Profesie laboris kiel prezidanto de virina sindikata asocio kaj de diversaj organizaĵoj pri emancipado kaj edukado. Laste dum jardeko, skabeno por socialdemokrata partio kun respondeco pri pluraj fakoj, numtempe regule funkcias kiel konsilanto en konfliktaj situacioj. Membro de SAT kaj de UEA, aktivis ankaŭ en la estraro de Asocio de Laboristaj Esperantistoj; aktivis en TEJO; prezidis LKK por la 73-a UK en Roterdamo; estis prezidanto de Esperanto Nederland de 1994 ĝis 2002.

Motivigoj: Kandidatiĝas por la Estraro. La asociaj servoj bezonas pli da efikeco kaj renovigo, necesas konsideri esperantistojn kiuj ne povas pagi la nunajn kotizojn, sed gardi kontinuecon en enspezado de la Asocio, apartan atenton oni donu al la laboroj por restrukturigo de la domo kaj ĝia posta utiligo, al Biblioteko kaj Institucio Hodler, por plena integriĝo en laborplanoj de UEA, ligoj kun TEJO estas esencaj kaj devas fariĝi ĉiam pli fortaj. Pro spertoj en la pasinta periodo kaj pro espero ke en dua periodo oni rikoltos el tiuj spertoj, preferas denove respondeci pri financo kaj administrado.

Yu Tao (Ĉinio)

Naskiĝis en 1968. Esperantistiĝis en 1989. Ekde 1991 redaktoro de El Popola Ĉinio; 1993-2003 prezidanto de Ĉina Junulara E-Asocio; individua membro de UEA ekde 1993; komitatano de UEA 1996-1998 kaj 2001-2004, komitatano de TEJO 1993-1998; ekde 1999 ĝenerala sekretario de Ĉina E-Ligo, membro de Komisiono de UEA pri Azio, ĉefdelegito de UEA; ekde 2000 vicĉefredaktoro de El Popola Ĉinio, vicprezidanto de LKK de la Junulara Kongreso en 2000 en Hongkong.

Motivigoj: Kandidatiĝas por la estraro kaj volas labori kaj kontribui al la movado. Preferas agi en azia kampo kaj klopodi fondi internacian organizon “Amikoj de Esperanto” kiu konsistu el mondfamaj eminentuloj kiuj subtenu Esperanton.

Maritza Gutierrez Gonzalez (Kubo)

Estrarano de Kuba E-Asocio de pluraj jaroj, nun Prezidanto. Kmitatano de UEA de kelkaj jaroj, ĵurnalistino de la E-Redakcio de Radio Havana, kunlaboris en ĉiuj agadoj por Esperanto en sia lando; dum la lastaj jaroj daŭre kaj regule partoprenis Universalajn Kongresojn kaj specife la kunsidojn pri Landa kaj Regiona Agado.

Motivigoj: Kiel plurjara latinamerikana esperantistino volas iel kontribui al plifortigo de UEA; celas prezenti altmotivon, kies potencialo estas vasta, sed diaspora kiel la movado mem. Pretas labori en la kampo de Landa Agado kies principaj celoj estu: konsciigi la LA-ojn pri ilia piliera rolo por UEA kaj pri la bezono deinterne plifortiĝi, daŭre instigi al kunlaboro kaj konkretigo de projektoj, garantii kontinuecon de urbaj kaj grupaj ĝemeliĝoj kaj plifortigon de la regionaj komisionoj. Krome konkretaj projektoj devas esti atentataj kaj efektivigataj kadre de la strategia plano de UEA. Pretas ankaŭ kunlabori en informa kaj kultura fakoj. Kandidatiĝas por la Estraro – landa agado.

Amri Wandel (Israelo)

Naskiĝis en 1954, profesoro pri astrofiziko en la Universitato de Jerusalemo. Membro de la Akademio de Esperanto ekde 1998, profesoro de AIS. Esperantistiĝis en 1974, dumviva membro de UEA, komitatano ekde 1985, estrarano (1995-98). Prezidanto (1981-83) kaj honora prezidanto de TEJO, prezidanto de E-Ligo en Israelo (1989-95), prezidanto de la LKK de la UK en Tel Avivo (2000).

Motivigoj: Kandidatiĝas kiel estrarano kun aparta atento al la faka agado. Ĉefaj agadaj punktoj: Fortigo de la financa kaj administra bazo de UEA. Eksteraj rilatoj: siatempe ligis kontaktojn inter UEA kaj pluraj neregistaraj organizoj, precipe kun IAU (Internacia Asocio de Universitatoj), unu el la plej grandaj NROj. Indas restarigi kaj plu flegi tiujn kontaktojn. Infanoj, gejunuloj kaj familioj: UEA devas zorgi por adekvataj kondiĉoj por infanoj kaj gejunuloj en la Universalaj Kongresoj (Internacia Infana Kongreseto, junulara programo kaj malmultekosta komuna loĝebleco). Kiel gvidanto de Rondo Familia agas por tiuj celoj, iniciatis kaj plu agas por la renovigita cirkulaĵo “Familia Esperanto” kiu ligas E-familiojn. Faka agado: siatempe iniciatis la Fakan Forumon kaj la Fakan Giĉeton por Fakaj Asocioj dum la UK. Pledos por reteni kaj plifortigi la servojn al la Fakaj Asocioj.