Unua paĝo >> Informoj
 


Guo Lei, anĝelo de mondpaco kaj amo


Guo Lei, lernantino de la 4-a klaso de elementa lernejo de Pekino, estas vigla, ĉarma kaj talenta knabino. Ŝi komencis lerni Esperanton ĉe s-ro instruisto Pei Zhi antaŭ nelonge.

La 29-a de julio estis la deka datreveno de ŝia naskiĝo. Kaj je 14:00-15:00 de tiu tago okazis prezentado de infanoj de la Infanvartejo Song Qingling dum la 89-a UK. Infanoj en la aĝo de 3-14 jaroj faris prezentadon. Guo Lei prezentis la hispanan taŭristan dancon, latinan dancon, modernan dancon kaj aliajn 3 dancojn kaj kantis “Ĝojan naskiĝtagon” kaj “Kolombo por la paco”.

En la 24-a ŝi anoncis sin al la kongreso kaj amikiĝis al Melie, Stephane, Anna, Bei Hewen k.a. En la 25-a ŝi kaj ŝiaj amiketoj partoprenis en la inaŭguro en sia propra kongresejo. Dum tiuj tagoj ŝi kaj ŝiaj kamaradetoj sin amuzis, rigardis movbildan filmon, faris pentradon kaj manlaboraĵojn. Sur la muro de la infanvartejo pendas iliaj kaligrafaĵoj kaj pentraĵoj. En la balo vespere de la 27-a, Guo Lei kaj ŝiaj kamaradetoj gaje kantis kaj dancis. En la 28-a, ŝi ekskursis al la Granda Muro.

Guo Lei tre ŝatas la instruistinojn de la infanvartejo. Ŝi esperas, ke post dekkelke da jaroj ŝi fariĝos bona esperantistino kaj UK okazos refoje en Pekino, kaj ŝi certe partoprenos ĝin.