Unua paĝo >> Informoj
 


Mirknabo ludas pianon dum UK


La 30-an de julio en la salono Zamenhof de la 89-a UK, rusa esperantisto Andreo Korobejnikov nomata “mirinfano” faris pianokoncerton.

La 18-jara Andreo Korobejnikov diris al mi, ke li komencis lerni Esperanton en la aĝo de 12 jaroj. Komence li lernis pasive kaj poste iom post iom trovis, ke Esperanto havas transnacian forton, samkiel muziko ŝatata de li. Tio estas la unua fojo por li viziti Ĉinion. Li diris: “Mi amas Ĉinion kaj precipe la ĉinan kulturon. Se estos ebleco, mi vizitos Ĉinion refoje.”

Kiam li estis kvinjara, li komencis pianludi, kaj sepjara li komencis gajni premiojn de diversaj konkursoj: en 1994 la 1-an premion de la 3-a Interregiona Konkurso de Junaj Muzikistoj je la nomo de P. I. Ĉajkovskij; en 1995 la 1-an premion de la 2-a Tutrusia Konkurso de Junaj Pianistoj je la nomo de K. N. Igumnov; en 1998 la 1-an premion de la 27-a Internacia Konkurso de Junaj Pianistoj “Citta’ di Senigallia; en 2000 la 1-an premion de la 19-a Internacia Koncerta Konkurso de Junaj Pianistoj; en 2002 la “Prix Unique” de la 2-a Internacia Konkurso de Junaj Muzikistoj kaj diversajn aliajn.

Nun Andreo Korobejnikov instruas ankaŭ Esperanton en lernejo por havi pli da esperantistaj amikoj.