Unua paĝo >> Informoj
 


Interesa aŭkcio dum la 89-a UK

de LIU CAISHENG


Tagmeze de la 30-a de julio okazis interesa aŭkcio en la granda salono Hodler. La aŭkcia konkuro estis gvidata de fama esperantisto kaj eksvicprezidanto de UEA prof. Humphrey Tonkin. La aŭkcion ĉeestis ĉirkaŭ 200 esperantistoj el diversaj landoj. Ili kun granda intereso ĝuis la aŭkcion. Sur la tablo plena de vendaĵoj ĉefe estis diversaj libroj kaj revuoj. Tie estis ankaŭ diversaj metiartaĵoj, kiaj ŝlosilo, ŝlosil-ringo, surmura tabuleto, tabultuko mane pentrita, kravato kun Esperanto-flago, komitatana nomŝildo, ĉinaj kaligrafaĵoj kun esperantigitaj versaĵoj kaj kaligrafaĵo kun surskribo de Prezidanto Maŭ Zedong por Esperanto-ekspozicio en Yan’an. Tie estis ankaŭ kongresaj libroj kaj dua bulteno por diversaj UK.

La kongresa numero 1 de la 90-a UK en Vilnuso estis vendita kontraŭ 2100 juanoj kaj tio estis la plej alta prezo. La jubilea medalo de 1987 estis vendita kontraŭ 1100 juanoj.

Ĉi-foje la aŭkcio akiris entute pli ol 13000 juanojn.

La akirita sumo estos kontribuita al la volontula fondaĵo por helpi la volontulojn en la Centra Oficejo de UEA.

La ĉeestantoj kun miro admiris, kiel la famega esperantisto kaj universitata profesoro estas tiel lerta en ofertado. Lia klopodado mem ja estas elstara kontribuo al la monda Esperanto-movado.