Unua paĝo >> Informoj
 


Parolado en la inaŭguro de la ekspozicio “Konu Ĉinion, vizitu ĉarman Pekinon”

Cai Mingzhao, vicministro de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio

(Je 14:00 de la 24-a de julio 2004, en la ekspona halo en la unua etaĝo de la Pekina Internacia Konferenca Centro)

Estimata UEA-prezidanto s-ro Renato Corsetti,

Estimata ministro de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio s-ro Zhao Qizheng,

Estimataj estraranoj de UEA,

Estimataj gastoj, sinjorinoj, sinjoroj kaj geamikoj,

Morgaǔ matene malfermiĝos la 89-a UK. Pli ol 2 mil kongresanoj el pli ol 50 landoj kolektiĝas en Pekino. 18 jaroj forpasis post la 71-a UK okazinta en Pekino en 1986. Dum tiuj 18 jaroj multe ŝanĝiĝis la mondo, multe ŝanĝiĝis Ĉinio kaj ĝia ĉefurbo Pekino, multe ŝanĝiĝis ankaǔ la internacia E-movado. Pro tio, UK en la sama formo okazonta en la sama urbo devas havi novajn enhavon kaj etoson.

Kiel la plej granda aktivado de la internacia Esperantujo, la kongreso ĉiufoje alportas multon al la partoprenantoj: amikeco, scioj, belaj pejzaĝoj… Krom tio, la ĉi-foja Pekina Kongreso donos al la kongresanoj apartan donacon, t.e. ekspozicion “Konu Ĉinion, vizitu ĉarman Pekinon”, kiu konigos al vi tion, kion vi ne havos tempon nek ŝancon koni kaj sperti persone dum la kongresa semajno. La ekspozicio havas du partojn: “unu estas “konu Ĉinion”, ĝi esperas, ke vi ĉiuj konos tiun orientan landon kun civilizacioj antikva kaj moderna; kaj la alia estas “vizitu ĉarman Pekinon”, ĝi deziras, ke vi ĉiuj pasigu belan tempon en Pekino, ĉefurbo de Ĉinio, granda urbo kun 3000-jara historio kaj ĝuu ĝian apartan ĉarmon.

La ekspozicio prezentas al vi mondajn kulturajn heredaĵojn en Ĉinio, pekinajn konstruojn, historiajn restaĵojn, popolan vivon, kulturon kaj arton, preparadon de la Olimpikoj en 2008, popolajn metiartaĵojn, librojn kaj gazetojn eldonitajn de Ĉinio kaj la retejojn de la Ĉina Interreta Informa Centro kaj Ĉina Radio Internacia konatajn de niaj kongresanoj.

Antaǔ nelonge, la 28-a Konferenco de Mondaj Heredaĵoj okazis en Suzhou, Ĉinio. Pliaj ĉinaj lokoj estis enskribitaj de Unesko en la Liston de Mondaj Kulturaj kaj Naturaj Heredaĵoj. Oni povos vidi la mondajn heredaĵojn en Ĉinio en tiu limigita spaco de la ekspozicio.

Dum pluraj jaroj, ĉinaj amaskomunikiloj konigis, en pluraj lingvoj, inkl. de Esperanto, la ekonomian kaj socian disvolviĝon de Ĉinio, ĝiajn antikvajn kulturon kaj realan vivon al diverslandaj amikoj, pere de libroj, gazetoj, interreto, radio, televizio kaj aliaj rimedoj. La ekspozicio montras al vi fruktojn de la laboro de ĉinaj raportistoj kaj eldonistoj, inkl. de esperantistoj.

Fine, en la nomo de la Honora Komitato de la 89-a UK, mi dankas vin ĉiujn pro via afabla ĉeesto de la inaǔguro de la ekspozicio kaj deziras plenan sukceson al la 89-a UK.

Koran Dankon!