Unua paĝo >> Informoj
 


La 89-a UK okazos en Pekino
La 23-an de julio la Honora Komitato de la 89-a UK okazigis gazetaran konferencon en Pekino. Guo Xiaoyong, ĝenerala sekretario de la komitato, diris, ke la 89-a UK okazos de la 24-a ĝis la 31-a de julio en la Pekina Internacia Konferenca Centro. Tio estas la duafoja UK en Ĉinio en 18 jaroj, ĉar en 1986 en Pekino okazis la 71-a UK. Wu Bangguo, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio, kiel ĝia alta protektanto kaj Xu Jialu, ĝia vicprezidanto, kiel honora prezidanto de la Honora Komitato de la kongreso. Zhao Qizheng, ministro de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro, funkcios kiel ĝia prezidanto.

La 2000 kongresanoj venis el diversaj lokoj de la mondo, sed parolas la saman lingvon Esperanto.

Esperanto estas internacia lingvo, kreita de pola okulkuracisto Zamenhof en 1887 surbaze de la hind-eŭropa lingva sistemo kun la celo elimini lingvan malhelpon en la internacia komunikado, akceli interkomprenon kaj amikecon inter diversaj popoloj. Ĝi estas honorata kiel internacia komuna lingvo. Dank’ al siaj simpla gramatiko, facila literumado kaj riĉa esprimado, tiu lingvo estas facile lernebla pli ol aliaj lingvoj. Se oni posedas iun ajn el la hind-eŭropaj lingvoj, ili povas facile paroli en Esperanto post lernado en nur kelke da monatoj.

Komence de la 20-a jarcento Esperanto enkondukiĝis en Ĉinion kaj akiris subtenon de Cai Yuanpei, Lusin, Hujucz, Bakin, Chen Duxiu kaj aliaj famaj personoj. Dank’ al ili Esperanto rapide disvastiĝis en Ĉinio kaj faris elstaran kontribuon al la kultura progreso kaj nacisava movado.

Post naskiĝo de la nova Ĉinio ĝiaj gvidantoj ĉiam alte taksas popularigon de Esperanto en Ĉinio, subtenis la ĉinan Esperanto-movadon kaj en 1950 decidis eldoni Esperanto-revuon El Popola Ĉinio. En 1951 fondiĝis la Ĉina Esperanto-Ligo kun Hujucz kiel prezidanto. Tiam ĉefministro Zhou Enlai kaj vicĉefministro Chen Yi multe subtenis Esperantajn aferojn en Ĉinio. En 1963 Chen Yi ĉeestis la Unuan Esperanto-Laborkunvenon de Ĉinio kaj faris paroladon, en kiu li alte taksis Esperanton pro ĝiaj elstaraj kontribuoj al la internacia komunikado, donis gravajn instrukciojn pri kulturado de junaj esperantistoj kaj gastigo de UK en Ĉinio kaj aliaj aferoj. Decembre de 1981 Chu Tunan, Hujucz, Bakin, Xie Bingxin, Ye Shengtao, Xia Yan kaj aliaj famaj personoj kune iniciatis societon “Amikoj de Esperanto”, al kiu membriĝis pli ol 130 eminentuloj, kiuj plejparte estas reprezentantoj de la Tutlanda Popola Kongreso kaj membroj de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco. La nova societo donis solidan helpon al la ĉina Esperanto-movado. Nun la Ĉina Fremdlingva Eldona kaj Distribua Buroo, retstacio www.china.com.cn, redakcio de El Popola Ĉinio kaj Ĉina Radio Internacia energie diskonigas Ĉinion al la mondo per Esperanto por akceli la interkomprenon kaj amikecon inter la ĉina kaj alilandaj popoloj.

Laŭ nekompleta statistiko nun milionoj da homoj lernas kaj aplikas Esperanton. Pli ol dek miloj da ĉinoj konstante uzas Esperanton, kiuj ĝenerale sin ekzercas en kluboj. En multaj landoj esperantistoj havas siajn retpaĝojn kaj revuojn en Esperanto. Proksimume dek radio-stacioj disaŭdigas en Esperanto. Nun la Ĉina Radio Internacia, kiu komencis Esperantan elsendon en 1964, disaŭdigas en Esperanto 60 minutojn ĉiutage.

La Universala Kongreso estas granda manifestacio de la tutmondaj esperantistoj. Ekde 1905, kiam okazis la unua UK en Francio, jam okazis 88 tiaj kongresoj. Escepte de la du Mondmilitoj ĉiujare okazas tia kongreso, dum kiu ĉiuj ĉeestantoj parolas Esperante.

Pli ol 2000 personoj el 51 landoj, inkl. de fakuloj, profesoroj, instruistoj, ŝtatoficistoj, liberalaj profesiuloj, kompaniaj oficistoj, entreprenistoj kaj dommastrinoj, venis al Pekino por la 89-a UK. “Interkona Vespero” kaj “Internacia Kongresa Universitato” estas tradicia aktivado de la kongreso. Multe da esperantistoj amikiĝis pere de Esperanto dum la kongreso. En IKU multaj famaj eruditoj diskonigis sciojn kaj disvastigis koncepton pri paco kaj amikeco. En la ĉi-foja kongreso vidiĝos la figuro de prof. Reinhard Selten, germana ekonomikisto kaj Nobel-premiito.

La ĉi-foja kongreso havas pli ol 100 programerojn. La ekspozicio “Konu Ĉinion, vizitu ĉarman Pekinon”, “Tago de Ĉinio”, “Nacia Vespero” kaj “Esperanto-bosko” elspiras ĉinajn trajtojn. En la ferma ceremonio la kongreso publikigos “Beijing-deklaracion”.