Unua paĝo >> Informoj
 


Parolado de Chen Haosu en la ferma ceremonio


Estimata UEA-prezidanto Renato Corsetti,

Estimataj estraranoj de UEA,

Estimata vicurbestro Sun Anmin,

Estimata vicdirektoro de la Ĉina Fremdlingva Eldona kaj Distribua Buroo Zhou Mingwei,

Karaj sinjorinoj, sinjoroj kaj geamikoj,

La 89-a UK baldaŭ fermiĝos en la himno “La Espero”. Nia kongreso sukcese plenumis siajn taskojn, aprobis “Beijing-Deklaracio” por lingva egaleco kaj kontraŭ lingva diskriminacio kaj metis novan mejloŝtonon por nia Esperanto-movado. En la 7 tagoj la kongresanoj vizitis la ekspozicion “Konu Ĉinion, vizitu ĉarman Pekinon”, rigardis famajn vidindaĵojn kaj historiajn restaĵojn de Pekino, spektis belan nacian artan prezentadon, kontaktis riĉan tradician kulturon de Ĉinio, konatiĝis kun multe da pekinaj kaj alilokaj amikoj kaj spertis rapidan ŝanĝiĝon de Pekino. Oni povas diri, ke tio estas kongreso plena de ĉarmeco kaj ĉinaj trajtoj. Permesu al mi en la nomo de la Ĉina Popola Asocio por Amikeco kun Fremdaj Landoj esprimi varman gratulon al la estraranoj de UEA, LKK kaj ĉiuj ĉeestantoj de la kongreso.

La Ĉina Popola Asocio por Amikeco kun Fremdaj Landoj estas popola organizo destinita por intrerkompreno kaj amikeco de la ĉina popolo kun aliaj popoloj. Ĝi laboras por amikeco, kunlaboro, paco kaj disvolviĝo same kiel la idealo de Esperanto. Nun la ĉina popolo energie laboras por konstrui bonhavan socion en ĉiuj flankoj, por la granda prospero de la ĉina nacio. Ĉinio bezonas Esperanton. Ĝi volontas intensigi siajn amikecon kaj kunlaboron kun alilandaj popoloj por realigi eternan pacon kaj kunan disvolviĝon de la tuta homaro. Ankaŭ Esperanto bezonas Ĉinion. Ĝi esperas, ke ĝia rapida disvastiĝo en Ĉinio utilos al ĝia populariĝo en la tuta mondo. La centjara historio de la ĉina Esperanto-movado pruvis, ke Esperanto jam enradikiĝis en Ĉinio, granda antikva lando en la Oriento, kaj strikte ligiĝas kun la sorto de la ĉina popolo. Mi kredas, ke la sukceso de la 89-a UK certe akcelos la ĉinan Esperanto-movadon kaj progreson de la Esperanto-movado en la tuta mondo.

Post la kongreso multaj kongresanoj partoprenos postkongresajn ekskursojn kaj vizitos multajn lokojn de Ĉinio. Mi deziras al ili agrablan vojaĝon dum la ekskurso. Mi kredas, ke vigla kaj prospera antikva lando profunde gravuriĝos en via memoro. Transdonu la plej belan bondeziron de la ĉina popolo al viaj lando kaj popolo!

Koran dankon!

(La 31-an de julio, 2004)