Unua paĝo >> Informoj
 


Parolado de Guo Xiaoyong,

konstanta vicdirektoro de la Ĉina Fremdlingva Eldona

kaj Distribua Buroo kaj ĝenerala sekretario

de la Honora Komitato de la 89-a UK


Estimata prezidanto de UEA,

Karaj gesinjoroj,

Bonan matenon!

La 7-taga 89-a UK baldaŭ fermiĝos. Permesu al mi en la nomo de ĉiuj membroj de LKK kaj la Honora Komitato esprimi koran dankon al la estraro de UEA pro ilia gvido kaj kunlaboro al ĉiuj kongresanoj pro ilia kompreno kaj konfirmo, al ĉiuj laborantoj kaj volontuloj pro iliaj energia servado kaj kontribuoj.

Kvankam ni faris ĉion eblan por sukcesigi la kongreson kaj kontentigi niajn kongresanojn, tamen certe estis iuj fuŝoj kaj pro tio mi petas vian pardonon!

Mi deziras, ke la Pekina Kongreso ĉiam restu en via koro kaj longe vivu la amikeco inter la esperantistoj ĉinaj kaj tutmondaj!

Koran dankon al vi ĉiuj! Agrablan vojaĝon hejmen kaj ĉion bonan al vi!

Ĝis revido!

Bonan vojaĝon!