Unua paĝo >> Informoj
 


Salutletero al Bakin, membro de la Honora Patrona Komitato de la Universala Esperanto-Asocio


Estimata kaj kara s-ro Bakin,

Okaze de la centjara jubileo de via naskiĝo, ni, 2000 esperantistoj, kiuj venis el diversaj landoj por ĉeesti la 89-an UK en Pekino, salutas vin kun plena respekto.

Ekde la dudekaj jaroj de la pasinta jarcento, vi ne nur faris grandan kontribuon al la progresa kultura afero de Ĉinio kaj mondpaco, sed ankaŭ dediĉis grandan energion al la ĉina kaj internacia Esperanto-movado. Via fideleco al la idealo de Esperanto ĉiam inspiros nin antaŭenmarŝi!

 

Partoprenantoj de la 89-a UK
La 31-an de julio, 2004
Pekino, Ĉinio