Unua paĝo >> Informoj
 


Ili ĝojas en infanvartejo Song Qingling

de LIU CAISHENG


En la tria etaĝo de la Pekina Internacia Konferenca Centro mi renkontis kanadan samideanon kun du knaboj kaj unu knabino. Li diris al mi, ke li kondukas sian filon kaj du aliajn infanojn de la amiko al la infanvartejo Song Qingling. Hieraŭ lia filo pasigis du tre ĝojajn horojn tie, kiam li ĉeestis la solenan inaŭguron de la 89-a UK. Mi forte interesiĝis pri tio kaj, sekvante lin kaj la tri infanojn, venis en la infanvartejon.

En la ĉambro ĉirkaŭ 20 infanoj el diversaj landoj kun granda intereso lernis Esperanton gvidate de instruistino (volontulo de la kongreso). Ili laŭtlegis ĉiujn vortojn en Esperanto. Se la instruistino parolis ĉine, ili do esperantigis ŝian frazon. Se la instruistino parolis Esperante, la knaboj do ĉinigis ŝiajn vortojn.

La kurso finiĝis post pli ol dek minutoj kaj la infanoj komencis ludi diversmaniere. Iuj el ili ludis ĉinan ŝakon, la duaj pentris sur papero, la triaj faris paperpiramidadon kaj la ceteraj kun granda intereso legis infanajn bildlibrojn. Mi vidis, ke iu knabo tre lerte faris kaligrafaĵon per ĉina peniko.

La instruistino diris al mi, ke ĵaŭde posttagmeze ili prezentos artajn programerojn ekstere kaj tiam la knaboj kantos, dancos kaj deklamos. Subite venis iu knabo el Xi’an, Ĉinio. Li demandis la instruistinon, ĉu li povas prezenti humuran dialogon imite majstron Ma Sanli. Mi petis lin provi kaj li tuj komencis en Tianjin-dialekto imite la parolmanieron de Ma Sanli. Lia seriozeco ridigis min.

La instruistino diris al mi ankaŭ, ke hieraŭ ĉi tie estis pli ol 60 infanoj el Francio, Italio, Japanio, Mongolio, Aŭstralio kaj Kanado. Komence iuj el ili ne volis resti tie, sed poste pluraj ne volis eliri el tie. Mongolaj samideanoj venis tien plurfoje por forkonduki sian filon, sed la infano rifuzis siajn gepatrojn kaj daŭrigis ludi tie.

Venis en la infanvartejon gvidantoj de LKK. En la okuloj de la infanoj plenkreskuloj estas gastoj, dum ili mem estas mastroj de la infanvartejo. Konstanta vicdirektoro de la Ĉina Fremdlingva Eldona kaj Distribua Buroo Guo Xiaoyong, aganta direktoro de la redakcio de El Popola Ĉinio Li Hongjie kaj vicdirektoro de la redakcio Wang Xifu venis viziti la infanojn. Vidinte la plenkreskulojn, la infanoj tuj stariĝis kaj unuvoĉe laŭte salutis ilin en Esperanto, petis ilin sidiĝi kaj ludis kune kun ili. La gastoj restis kelkajn minutojn kaj kun ĝojo interparolis kun ili en Esperanto. Kiam ili forlasis la infanvartejon, la geknaboj stariĝis kaj en Esperanto diris al ili “ĝis revido!”