Unua paĝo >> Informoj
 


Parolado de Guo Xiaoyong, ĝenerala sekretario de la Honora Komitato de la 89-a UK kaj konstanta vicdirektoro de la Ĉina Fremdlingva Eldona kaj Distribua Buroo

Sinjorinoj kaj sinjoroj,

Karaj geamikoj el la ĵurnalisma rondo,

Post pli-ol-du-jara intensa preparado la 89-a UK okazos en la Pekina Internacia Konferenca Centro de la 24-a ĝis la 31-a de julio. La kongresa temo estas “Lingva egaleco en internaciaj rilatoj”. Ĝis hodiaŭ aliĝis al la kongreso jam 1906 personoj. Ili devenas de Ĉinio, Japanio, Francio, Germanio, Korea Respubliko, Aŭstralio, Italio, Rusio, Nederlando, Usono kaj aliaj landoj.

Antaŭ ol sinjoro Humphrey Tonkin, vicprezidanto de UEA, kaj sinjorino Tan Xiuzhu, prezidanto de ĈEL, respondos demandojn de ĵurnalistoj, mi faros koncizan konigon pri la ĝenerala stato de ĉina Esperanto-movado, preparado kaj aranĝo de la ĉefaj aktivadoj de la kongreso.

Ĝenerala stato de la ĉina Esperanto-movado kaj preparado de la 89-a UK

La Universala Kongreso de Esperanto estas granda manifestacio de tutmondaj esperantistoj. Ĝi okazas ĉiujare de 1905 escepte de la du Mondmilitoj.

Esperanto estas internacia helpa lingvo kreita de pola okulkuracisto d-ro Zamenhof en 1887 surbaze de la hindeŭropa lingva sistemo cele elimini lingvan malhelpon. Nun en la tuta mondo preskaŭ dek milionoj da homoj lernas kaj aplikas Esperanton.

La ĉina registaro ĉiam prizorgas kaj subtenas aplikadon kaj disvastigon de Esperanto en Ĉinio. La Esperanta revuo “El Popola Ĉinio” fondiĝis en 1950 kaj la Ĉina Esperanto-Ligo estrata de Hujucz naskiĝis en la sekvanta jaro. Nun la retstacio www.china.com.cn, redakcio de El Popola Ĉinio kaj Ĉina Radio Internacia konigas Ĉinion al la mondo en Esperanto. Tra la tuta Ĉinio troviĝas ĉirkaŭ dek miloj da esperantistoj kaj proksimume 400 mil homoj iam lernis kaj nun lernas Esperanton.

En 1986 en Pekino okazis la 71-a Universala Kongreso de Esperanto, kiun ĉeestis pli ol 2000 esperantistoj el dekoj da landoj.

Januare de 2002 la estraro de UEA decidis okazigi la 89-an UK en Pekino en 2004.

Wu Bangguo, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio, fariĝis alta protektanto de tiu kongreso kaj sendis salutvortojn al la kongreso.

Vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso Xu Jialu funkcios kiel honora prezidanto de la Honora Komitato de la 89-a UK. Li postulis, ke la ĉinaj esperantistoj faru ĉion eblan por sukcesigi la kongreson kaj LKK faru plej bonan servadon al la kongresanoj. Ministro de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro Zhao Qizheng funkcios kiel prezidanto de la Honora Komitato, dum ĝiaj vicprezidantoj kaj membroj estos gvidantoj de multaj ministerioj.

Kiel gastiganta urbo, Pekino donis grandan subtenon al preparado de la kongreso.

Laŭ internacia regulo la preparado estas farata de LKK gvidate de la Honora Komitato de la 89-a UK. LKK-anoj devenis de la Ĉina Esperanto-Ligo, redakcio de El Popola Ĉinio, Ĉina Radio Internacia, Pekina Esperanto-Asocio kaj aliaj.

Helpate de UEA, la Honora Komitato de la kongreso jam faris ĉion zorgeme, detale kaj bonorde. Nun ĉion ni jam bone preparis kaj ni atendas nur inaŭguron de la kongreso.

Pri detaloj de la kongreso

La kongreso daŭros entute 7 tagojn, kiam estos laborkunvenoj, celebraj aktivadoj, kulturaj kaj edukaj aktivadoj, arta prezentado ktp. La enhavoriĉa programo faros la kongreson platformo por kultura interŝanĝo kaj ankaŭ donos al la gastiganto ŝancon por manifesti la ĉarman kulturon de la gastiganta lando. Krom la inaŭguro kaj fermo ĉiuj aliaj aktivadoj iros simultane aŭ interkruciĝe.

Kiel gastigantoj, ni deziras, ke la kongreso ludu pli grandan rolon por ke alilandaj geamikoj bone konu Ĉinion kaj intensigu kulturan interŝanĝon. Krom tio la ĉina Esperanto-movado havas trajtojn malsamajn ol tiuj de aliaj landoj. Krom la tradiciaj programeroj LKK aldonis iujn aliajn aktivadojn kun fortaj ĉinaj trajtoj por ke niaj alilandaj amikoj bone kaj rapide konu Ĉinion kaj precipe ĝian ĉefurbon Pekino.

Ni preparas kursojn kaj klerigajn aktivadojn por koncentre montri la ĉarmon de la tradicia ĉina kulturo, organizasekspozicion “Konu Ĉinion, vizitu ĉarman Pekinon”, aranĝas “Nacian Vesperon” kaj diversajn ekskursojn kaj planas starigi “Esperanto-boskon” en Chaoyang-parko memore al la 89-a UK en Pekino.

Krom tio ni energie faros gazetaran servon, pro tio fondis informan centron de la kongreso, pli ol 100 ĵurnalistoj sin anoncis al raportado de la kongreso. Tio estas tre rara por kongresoj de Esperanto.

Ni kredas, ke gvidate de UEA kaj helpate de la ĵurnalisma rondo la 89-a UK certe akiros plenan sukceson.

Dankon!