Unua paĝo >> Informoj
 


Popola registaro de Pekino donis bankedon por la 89-a UK

Vespere de la 25-a, vicurbestro de Pekino Zhang Mao okazigis bankedon por regali estraranojn de UEA kaj aliajn honorajn gastojn, ĉeestantajn la kongreson. Prezidanto de UEA Renato Corsetti, ĝiaj vicprezidantoj Humphrey Tonkin kaj Lee Chong-Yeong kaj ĝiaj aliaj estraranoj ĉeestis la bankedon. La bankedon ĉeestis ankaŭ Chen Haosu, Chai Zemin, Guo Xiaoyong, Li Hongjie, Tan Xiuzhu kaj aliaj gvidantoj.

Vicurbestro Zhang Mao faris toston. Li diris, ke en la pasintaj 18 jaroj Pekino dufoje fariĝis gastiganto de UK. En la nomo de la pekina registaro kaj 13 milionoj da pekinanoj, li dankis ĉiujn estraranojn de UEA kaj diverslandajn esperantistojn pro iliaj konfido kaj subteno. Li esperis, ke la kongresanoj havos pli da ŝancoj por koni Pekinon, ĝui ĝiajn historiajn restaĵojn kaj vidindejojn, sperti la vivon de ĝiaj urbanoj, amikiĝi kaj amuziĝi.” S-ro Renato Corsetti kun ĝojo faris paroladon. Li diris, ke la granda ŝanĝiĝo de Pekino profunde impresis lin kaj ke li estas tre ĝoja pro la rapida progreso de la ĉina urbo. Li donacis al la vicurbestro kaseton kun registritaj paroladoj de eksprezidantoj de UEA, libron pri vojaĝo de Marko Polo kaj aliaj.

Ĉeestis esperantistoj el diversaj landoj. Ĉe la tablo ili ĝoje interparolis kaj foje refoje tostis grandan progreson de Esperanto-movado, la mondpacon kaj amikecon de la tutmonda esperantistaro.