Unua paĝo >> Informoj
 


Parolado de Xu Jialu, vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la Ĉina Popola Kongreso, en la solena inaŭguro de la 89-a Universala Kongreso de Esperanto

(Matene de la 25-a de julio, en la Pekina Internacia Konferenca Centro)


Estimata prezidanto,

Karaj gekongresanoj,

Bonan matenon!

En la varmega julio la 89-a Universala Kongreso de Esperanto solene inaŭguriĝis en Pekino. Mi varme gratulas vin.

Mi estas ĝoja kunesti kun du mil esperantistoj el dekoj da landoj por vidi, kiel la kongresanoj kun malsamaj kulturaj tradicioj de malsamaj nacioj senpere kaj intime interkomunikiĝas pere de la internacia lingvo Esperanto, sed bedaŭinde, escepte de mi.

Mi estas ĝoja ankaŭ pro tio, ke mi refoje renkontiĝis kun kelkaj malnovaj amikoj. En 2001 mi konatiĝis en Pekino kun d-ro Renato Corsetti, prezidanto de UEA, kaj prof. Lee Chong-Yeong, ĝia vicprezidanto. Tiam ni interparolis pri la ebleco akceli la Esperanto-movadon ĉinan kaj tutmondan pere de gastigo de universala kongreso en Pekino. Hodiaŭ nia deziro realiĝis. Mi kore dankas UEA kaj diverslandajn esperantistojn pro ilia varma subteno al la Pekina Kongreso kaj la ĉina Esperanto-movado.

Nia kongresa temo estas “Lingva egaleco en internaciaj rilatoj”. Tio estas bona kaj grava temo. En la nuna mondo estas diversaj neegalecoj: ekonomia, kultura kaj politika, dum la lingva neegaleco koncentre spegulas la nacian neegalecon. Kiel la plej grava portanto de kulturo kaj kiel speciala kaj grava formo de nacia kulturo, lingvo ludas neanstataŭigeblan rolon en heredado kaj interŝanĝo de la naciaj kulturaj tradicioj, en la ekonomia kaj socia disvolviĝo de diversaj lokoj. La lingva neegaleco certe plirapidigos flankiĝon de iuj nacioj. Nun, kiam multaj malproksimvidaj personoj pledas por intensigi kulturan interŝanĝon de diversaj nacioj, energia disvolvo de Esperanto estas necesa por realigi lingvan egalecon en la nova jarcento.

Jam forpasis 117 jaroj de tiam, kiam naskiĝis Esperanto. En tiu periodo, Esperanto, kiel lingvo neŭtrala kaj pli kaj pli perfektiĝanta, jam faris sian apartan kontribuon al la paco, amikeco kaj interkompreno de la homaro. Nun esperantistoj de la tuta mondo daŭre penadas por lingva egaleco, paco kaj prospero de la morgaŭa mondo. Tio estas vere laŭdinda.

La ĉina registaro ĉiam subtenas Esperanto-movadon. En 1986 en Pekino okazis la 71-a UK. Post 18 jaroj Ĉinio refoje bonvenigis diverslandajn geamikojn. En la pasintaj 18 jaroj la ĉinaj socio, ekonomio, kulturo kaj aliaj rapide disvolviĝis kaj ankaŭ la ĉina Esperanto-movado senĉese progresis. Ĉion ĉi vi povas sperti dum la kongresaj tagoj kaj postkongresaj ekskursoj.

Sendube, vi trovos ankaŭ, ke estas multaj aferoj ne ŝanĝiĝis en Ĉinio. La Granda Muro staras same impone kiel antaŭe. La pekinaj stratetoj hutong de la antikvaj kvartaloj restas samaj kiel antaŭe, kaj pli grave, la 5000-jara kulturo de Ĉinio vidiĝas ĉie tra la tuta lando. Kaj la ĉina popolo restas paca, amika kaj gastama kiel antaŭe. Nun estas plej varme en Pekino. Mi kredas, ke vi jam spertis tion. Mi petas vin preni la varmecon de la vetero kiel amikecon de la ĉina popolo al alilandaj gastoj. Akceptu kaj spertu ĝin, kvankam vi ankoraŭ ne povas alkutimiĝi al ĝi.

Esperanto, kiel lingvo, estas tre utila instrumento por ni ĉiuj, dum UK donas al ni bonan ŝancon por koni aliajn landojn, aliajn homgrupojn kaj aliajn naciojn. En la pasintaj jaroj UK okazis sinsekve en Germanio, Israelo, Kroatio, Brazilo kaj Svedio. Mi kredas, ke vi jam havas certan konon pri la tieaj kulturo kaj popolo. La nuna kongreso estos utila al vi por koni kaj kompreni nian landon kaj popolon. Post la kongreso vi povas fiere diri: “Mi jam konatiĝis kun la lando, kies loĝantoj konsistigas kvinonon de tiuj de la mondo.”

Interkompreno estas bazo de amikeco kaj paco. Se ĉiuj popoloj bone komprenas unu alian, do la mondo estos pli bela. Surbaze de interkompreno ni povas vivi pace por kune konstrui la pli belan mondon. Ĉi tie mi volas citi versojn de L. L. Zamenhof en lia poemo “La Espero”. Mi scias ke vi bone konas ĝin. Kun muziko nun ĝi jam fariĝis himno de la Esperantujo:

Sur neŭtrala lingva fundamento,

Komprenante unu la alian

La popoloj faros en konsento

Unu grandan rondon familian.

Fine mi deziras grandajn sukcesojn al la 89-a UK. Sanon kaj agrablan restadon en Ĉinio al vi ĉiuj. Dankon!