Unua paĝo >> Informoj
 


LINGVA EGALECO EN INTERNACIAJ RILATOJ


Nia kongresa temo estas “Lingva Egaleco en Internaciaj Rilatoj.” Ni pridiskutos tiun temon en tri kunsidoj – en dimanĉo, mardo kaj ĵaŭdo. Mi invitas vin partopreni niajn diskutojn.

La internacia lingvo Esperanto estis kreita en spirito de egaleco. Ĝiaj fondintoj argumentis, ke, se personoj el malsamaj lingvoj parolas Esperanton inter si, ili parolas en egaleco. Se mi, kiel parolanto de la angla, insistas, ke vi parolu mian lingvon, tio estas malegaleco. Se vi, kiel parolantoj ekzemple de la ĉina, insistas, ke mi parolu vian lingvon en niaj rilatoj, ankaŭ tio estas malegaleco. Esperanto proponas neŭtralan alternativon al la hegemonio de lingvoj.

Hodiaŭ, en la internaciaj rilatoj kelkaj lingvoj estas fortaj kaj kelkaj malfortaj. Lando, kies lingvo ne estas uzata internacie, devas investi grandajn sumojn por instrui fremdajn lingvojn al siaj civitanoj. Se ĝi volas vendi siajn varojn alilande, ĝi devas uzi aliajn lingvojn. Se ĝi volas krei kulturajn rilatojn aŭ sciencajn rilatojn aŭ politikajn rilatojn, ĝi devas uzi fremdajn lingvojn. Sed tiuj, kies lingvoj estas vaste uzataj eksterlande, ne devas investi tiom da mono en fremdlingva instruado, kaj ne bezonas uzi aliajn lingvojn por la sciencaj aŭ politikaj aŭ kulturaj interŝanĝoj. Se iliaj lingvoj estas parolataj internacie, ili povas allogi sciencistojn, studentojn, turistojn. Ili do gajnas grandajn avantaĝojn per la forteco de siaj lingvoj.

Ĉi tie en Ĉinio, oni investas grandegajn sumojn je la lernado de la angla, kun nur parte sukcesaj rezultoj – kaj nur por atingi la saman nivelon kiun la denaskaj parolantoj de la angla lingvo atingas kiel etaj infanoj. Kaj ju pli da ĉinoj lernas la anglan lingvon, des pli da avantaĝoj havas la denaskaj parolantoj de la angla kaj la anglalingvaj landoj.

Tiu sistemo, laŭ kiu la homoj el unu nacio estas devigataj uzi la lingvon de alia nacio por komunikiĝi internacie, estas malegaleca. Ĝi estas diskriminacia.

La parolantoj de Esperanto argumentas, ke la internacia lingvo metas ĉiujn personojn en egalan pozicion. Ĉar Esperanto estas pli facile lernebla ol multaj aliaj lingvoj, ĝi ne postulas tiel grandan investon kiel la lernado de aliaj lingvoj. Se ĉiuj homoj uzus Esperanton por la internaciaj kontaktoj, ili ĉiuj troviĝus sur sama nivelo. Esperanto estas kompleta, fleksebla, kaj esprimoriĉa lingvo: ĝi estas utila por ĉiuj celoj. Ĝi povus krei elementon de egaleco en la internaciaj rilatoj.

Sed multaj homoj diras, ke Esperanto estas nur revo, nur “bela sonĝo”. Ili venu al nia Universala Kongreso. Ĉi tie ili trovos homojn, kiuj parolas kaj uzas la lingvon – homojn, kiuj ne revas aŭ sonĝas, sed estas plene vekaj. Por ni, Esperanto ne estas iu utopio, sed praktika realaĵo.

Tamen, se ni volas konvinki la mondon, ke Esperanto estas praktika solvo al la problemo de malegaleco de lingvoj, ni devas fronti kaj kompreni la kontraŭargumentojn; ni devas koni la faktojn; ni devas perfektigi nian propran komprenon. Pro tio ni diskutos la demandon “Lingva egaleco en internaciaj rilatoj” tie ĉi. Se vi volas konvinki aliajn homojn pri la valoro de Esperanto, kaj se vi volas labori por Esperanto, venu al la kunsidoj pri la kongresa temo kaj partoprenu la diskuton. Tiu diskutado okazos en malgrandaj grupoj, kie vi havos okazon libere prezenti vian starpunkton.

Ni elektis tiun temon ĝuste por la Pekina kongreso ĉar ni opinias, ke tie ĉi en Ĉinio oni bezonas Esperanton. Jes, la realaĵoj de la moderna mondo necesigas la lernadon de multaj fremdaj lingvoj, kaj precipe la angla. Sed Ĉinio devus celi dulingvan solvon por la internaciaj rilatoj: la angla lingvo por la nuna praktika internacia vivo, sed Esperanto por konstrui novajn egalecajn internaciajn rilatojn en kiu Ĉinio kaj Usono, Ĉinio kaj Hindio, Ĉinio kaj Eŭropo, Ĉinio kaj la landoj de Suda kaj Centra Ameriko, Ĉinio kaj Afriko, estas egalaj kaj amikaj partneroj en la konstruado de egaleca kaj amikeca mondo.

La praktikaj avantaĝoj de Esperanto por tiu ĉi lando estas evidentaj. Kaj ni esperantistoj vidas ilin ĉiutage en nia Universala Kongreso, kie la gastigantoj kaj la gastoj kunlaboras en harmonia kaj praktika etoso. Jen ĉi tie la lingva egaleco, jen la veraj internaciaj rilatoj.

Mi do petas vin partopreni la diskutojn pri la kongresa temo.Mi mem gvidos la kunvenojn kune kun mia kolego Paŭlo Gubbins. Ni bonvenigos ankaŭ vin.

Humphrey Tonkin