Unua paĝo >> Informoj
 


Esperanto-bosko en Chaoyang-parko en Pekino


Matene de la 27-a de julio okazis en Chaoyang-parko de Pekino inaŭguro de la monumento por Esperanto-bosko. La inaŭguron ĉeestis 100 esperantistoj el pli ol 50 landoj. Ĝin prezidis s-ino Tan Xiuzhu, prezidantino de la Ĉina Esperanto-Ligo. Ĝin ĉeestis ankaŭ gvidantoj de UEA, la Ĉina Fremdlingva Eldona kaj Distribua Buroo, la pekina registaro, la Ĉina Popola Asocio por Amikeco kun Fremdaj Landoj kaj la societo “Amikoj de Esperanto”.

Esperanto, internacia helpa lingvo kreita de pola doktoro Zamenhof en 1887, celas interkompreniĝon, pacon kaj amikecon de la mondo. En la pasintaj pli ol 100 jaroj milionoj da homoj lernis kaj uzis tiun neŭtralan lingvon.

Kiel eterna memorigaĵo pri la kongreso, la Esperanto-bosko pruvis la amon de la ĉinaj samideanoj al Esperanto, notis la senĉesan progreson de E-movado de la mondo kaj la neforgeseblajn tagojn, en kiuj intime interkomunikiĝis esperantistoj de la mondo.

La monumento el marmoro altas 2.6 metrojn kaj larĝas 1.4 metrojn. La fronta flanko surhavas la vorton “Esperanto-bosko” en Esperanto kaj la ĉina lingvo, dum la dorsa flanko estis gravurita je lakona historio de Esperanto kaj la dato de la 89-a UK.

Zhou Mingwei, konstanta vicdirektoro de la Ĉina Fremdlingva Eldona kaj Distribua Buroo, Chen Haosu, prezidanto de la Ĉina Popola Asocio por Amikeco kun Fremdaj Landoj, Zhang Heping, vicprezidanto de la Pekina Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, kaj UEA-vicprezidanto Humphrey Tonkin faris varmajn paroladetojn en la inaŭguro. Oni esprimis komunan bondeziron, ke la Esperanto-bosko ĉiam estu prospera kaj vivoplena same kiel la verda lingvo Esperanto.