Unua paĝo >> Informoj
 


Parolado en la inaŭguro de Esperanto-Bosko

Zhou Mingwei, konstanta vicdirektoro de la Ĉina Fremdlingva
Eldona kaj Distribua Buroo

(Matene de la 27-a de julio 2004, en Chaoyang-parko, Pekino)


Estimata UEA-vicprezidanto s-ro Humphrey Tonkin,

Estimata prezidanto de la Ĉina Popola Asocio por Amikeco kun Fremdaj Landoj s-ro Chen Haosu,

Estimata vicprezidanto de la Pekina Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco s-ro Zhang Heping,

Estimata prezidanto de la ĉina societo “Amikoj de Esperanto” s-ro Chai Zemin,

Estimataj sinjorinoj, sinjoroj kaj geamikoj,

Mi tre ĝojas ĉeesti la inaŭguron de Esperanto-Bosko. Unue, permesu al mi esprimi, en la nomo de Cai Mingzhao, vicministro de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio kaj direktoro de la Ĉina Fremdlingva Eldona kaj Distribua Buroo, kaj ankaŭ de mi mem, varman gratulon al la inaŭguro de Esperanto-Bosko kaj koran dankon al vi ĉiuj pro via afabla ĉeesto de la inaŭguro.

Dum la 5-a Pacifika Kongreso de Esperanto okazinta en 1992 en Qingdao, ĉemara urbo de Ĉinio, stariĝis la statuo de L. L. Zamenhof, kreinto de Esperanto. Hodiaŭ inaŭguriĝis Esperanto-Bosko ĉi tie, en Chaoyang-parko, la plej granda parko en la urbo Pekino. Tio montras subtenon de la ĉina registaro al Esperanto kaj senĉesan strebadon de la ĉina popolo al la progresa kulturo de la homaro kaj al la mondpaco. Sendube tio estas ĝojinda afero por la tuta Esperantujo.

La 89-a UK jam malfermiĝis. Vi pasigis jam kelkajn tagojn en Ĉinio. Post fermo de la kongreso, vi hejmen reiros, kunportante la amikecon de la ĉina popolo. Sed Esperanto-Bosko restos ĉi tie en Pekino kiel eterna memoraĵo de la kongreso. Ĝi portas amon de ĉinaje-istoj al Esperanto kaj registras, senĉesan disvolviĝon de la internacia Esperanto-movado kaj la neforgeseblan kongresan semajnon en Pekino en julio 2004. Esperanto-Bosko aludas, ke Esperanto kun historio de pli ol cent jaroj senĉese kreskas kaj prosperas.

Ekde hodiaŭ la pitoreska Chaoyang-parko estos ligita kun Esperanto. Ĝi estas vidindaĵo kun profunda kultura enhavo por turistoj ĉinaj kaj alilandaj kaj nepre vizitinda por e-istoj el diversaj landoj. La verda Pekino kun alta koncepto pri medioprotekto havas pli da rilatoj kun verda lingvo Esperanto. Ĉio ĉi tio estas rezulto de nia komuna klopodo. En la nomo de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio kaj Ĉina Fremdlingva Eldona kaj Distribua Buroo, mi esprimas sinceran dankon al la pekina registaro, Chaoyang-distrikta registaro kaj Chaoyang-parko pro iliaj grandaj subtenoj.

Ni deziras prosperon al la Espernato-Bosko kaj eternan amikecon inter e-istoj de Ĉinio kaj aliaj landoj!

Koran dankon.