Unua paĝo >> Informoj
 


Parolado en la inaǔguro de la Esperanto-Bosko


Estimataj estraranoj de UEA,

Estimata vicdirektoro de la Ĉina Fremdlingva Eldona kaj Distribua Buroo Zhou Mingwei,

Estimata vicprezidanto de la Pekina Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco s-ro Zhang Heping,

Karaj sinjorinoj kaj sinjoroj,

La 89-a UK sukcese iras en Pekino. Por eterna memoro al tiu historia evento, LKK decidis konstrui ĉi tie Esperanto-boskon. Hodiaŭ ni okazigas inaŭguron de la monumento de tiu bosko por unue, montri nian sinceran respekton al L. L. Zamenhof, fondinto de Esperanto, due, rememori la 100-jaran historion de la ĉina Esperanto-movado kaj ĝiajn gravajn kontribuojn al la nacia liberigo kaj moderniga konstruado de Ĉinio kaj la paco kaj progreso de la mondo kaj trie, esprimi deziron de la tutmondaj popoloj pri amikeco, kunlaboro, paco kaj disvolviĝo en la nova jarcento. Nia bosko estas unuiganta la popolojn de la tuta mondo, plena de espero utila al eterna paco de la mondo, glora por ni ĉiuj esperantistoj.

Ĉe la inaŭguriĝo de la monumento por la Esperanto-bosko mi kore dankas vin ĉiujn, samideanojn el diversaj lokoj de la mondo, pro via ĉeesto. Mi deziras fidelan amikecon, brilan esperon kaj etenan gloron al ĉiuj niaj samideanoj!

Koran dankon!

(La 27-an de julio, 2004)