Unua paĝo >> Informoj
 


Parolado de gvidanto de la pekina registaro en la inaŭguro de Esperanto-Bosko dum la 89-a UK

(Matene de la 27-a de julio 2004 Chaoyang-parko, Pekino)


Estimataj estraranoj de UEA,

Estimataj sinjorinoj, sinjoroj kaj geamikoj,

Bonan tagon!

Mi tre ĝojas ĉeesti la inaŭguron de Esperanto-Bosko. Permesu al mi esprimi en la nomo de la pekina registaro varman gratulon al la inaŭguro de Esperanto-Bosko.

Verdigo kaj beligo estas grava konsistiga parto de konstruado de la ekologia medio de Pekino. En la lastaj jaroj, la pekina registaro, persistante en laboro por la celo de “freŝa aero, bela medio, bona ekologia stato kaj harmoniaj homaj rilatoj”, aktive disvolvis la ekologian konstruadon kaj akiris grandajn sukcesojn. Nun la arbarkovro de Pekino jam atingis 47%, la verdigita areo konsistigas 36% de la urba areo. Tio metis firman fundamenton por la “Verdaj Olimpikoj ”.

Chaoyang-parko estis konstruita en 1984. Ĝi estas la plej granda parko en Pekino. La verdigita areo de la parko konsistigas 75% de ĝia totala areo. Post 20-jara disvolviĝo, ĝi jam havas multajn funkciojn por amuzoj, kultura interŝanĝo kaj scienc-teknika eduko. Ĝi estas turisma kaj kultura loko kun la ĉinia kaj fremdlandaj konstruaj stiloj.

Gastigo de Olimpikoj ne nur donos al Pekino multajn disvolvajn ŝancojn, sed ankaŭ akcelos konstruadon de la ekologia medio de la urbo. Kun la temo “Nova Pekino, Novaj Olimpikoj”, la Olimpikoj en Pekino en 2008 fariĝos “Verdaj Olimpikoj, sciencaj Olimpikoj kaj humanaj Olimpikoj”.

La 89-a UK en Pekino estas ponto, kiu ligas la amikecon inter Pekino kaj la popolo en la tuta mondo. La Esperanto-Bosko kun la starigita monumento ĉi tie havas profundan signifon. Mi esperas, ke esperantistoj de diversaj landoj konos Pekinon pli bone per tiu ĉi ligilo kaj pasigos ĝojan tempon en nia urbo.

Mi deziras al la 89-a UK plenan sukceson.

Mi deziras, ke la amikeco inter la esperantistoj de diversaj landojlonge vivu.

Koran dankon!