Unua paĝo >> Informoj
 


Kovtonjuk popularigas historion de grenproduktado

de LIU CAISHENG


Matene de la 26-a de julio, 2004, en la Internacia Kongresa Universitato faris prelegon ukrainia sciencisto Eŭheno Kovtonjuk. S-ro Kovtonjuk estas komitatano A en UEA de 1990 kaj de 1987 li partoprenis 13 Universalajn Kongresojn de Esperanto. Li funkciis kiel la unua prezidanto de la Ukrainia Esperanto-Asocio. La temo de lia prelego estas “Grenproduktado sur la planedo – ĉu sufiĉos?”

En sia prelego li konigis la historian evoluon de gren-, farun- kaj panproduktado. Efektive lia prelego povas esti rigardata kiel scienc-populariga leciono. Li traktis la ĉefajn manĝaĵojn sur la terglobo — tritiko, rizo, sekalo k.a. kaj evoluon de la terkulturaj produktiloj. El la prelego mi informiĝis pri lia abundo da scioj pri la historio kaj nuna stato de gren-produktado, monda merkato de diversspeca greno. Li traktis la malsanon, mankon de sufiĉe da manĝaĵoj, grenan merkaton de la mondo, grenajn importadon kaj eksportadon de Ĉinio, Hindio, Usono kaj aliaj landoj.

Post lia konciza sed klara prelego ĉeestantoj faris multe da demandoj kaj oni serioze diskutis pri agronomiaj terminoj. Laŭ mi tio estas tre utila por popularigi Esperanton en sciencaj fakoj. Krom la prelego li pasigis ankaŭ multe da koloraj bildoj koncerne la agrikulturajn produktojn inter la aŭskultantoj.

Lian prelegon aŭskultis pli ol 60 kongresanoj. Kaj post lia prelego multe ĉirkaŭis lin por daŭrigi la sciencan diskutadon.