Unua paĝo >> Informoj
 


Kunsido de legantoj de reta EPĈ

de LIU CAISHENG


Posttagmeze de la 26-a de julio en salono Lapenna okazis kunsido de legantoj de reta EPĈ, kiun ĉeestis pli ol 50 legantoj novaj kaj malnovaj de la papera revuo El Popola Ĉinio. Ili venis el Slovakio, Britio, Bulgario, Japanio, Nederlando, Koreio, Usono, Rusio, Aŭstralio, Svisio, Svedio kaj Ĉinio.

Wang Lihua prezidis la kunsidon. Antaŭ ĉio ŝi esprimis varman bonvenigon al ĉiuj ĉeestantoj kaj prezentis membrojn de la reta sekcio de la redakcio de El Popola Ĉinio. Ŝi diris: “Nia reta revuo konservas la tradician enhavon de la papera pri socio, kulturo kaj Esperanto, utiligas la avantaĝon de mult-informado de interreto kaj la reciprokecon inter la redaktoroj kaj legantoj, surretigas abundon da diverslandaj informoj, multigas ekonomiajn raportojn kaj daŭre aldonas servojn. En la unua periodo ĝi konsistis el dek du partoj kun kvardek kvin rubrikoj, kaj nun el dek ok partoj kun sesdek kvin rubrikoj kaj dek kvin specialaj temoj, daŭre pliriĉigas sian enhavon kaj beligas siajn paĝojn per diversaj bildoj. Ni klopodas por liveri al vi kaj ankaŭ al aliaj epserantistoj ne nur aktualaĵojn de Ĉinio kaj fokusajn temojn de la ĉina socio, sed ankaŭ facetojn de la tradicia kulturo kaj vivo de ĉinaj popolanoj. Pere de tiuj raportoj la reta EPĈ konigas la politikon, progreson kaj nunan staton de reformado kaj pordmalfermo de Ĉinio.”

Ĉeestis la kunsidon ankaŭ eksvicĉefredaktoro de la redakcio s-ino Tan Xiuzhu. Shi diris, ke ŝi estis tre ĝoja renkontiĝi en la kunsido kun multe da malnovaj amikoj. Ŝi multe dankis samideanojn el diversaj landoj kaj regionoj kaj retrorigardis la profundan amikecon de la redakcio kun tiuj legantoj kaj EPĈ-kunsidojn okazintajn dum la pasintaj UK.

Niu Xueqin konigis al la ĉeestantoj korespondadon de la redakcio kun la legantoj. Ŝi diris: “Ĉiujare ni ricevas pli ol 2000 leterojn el pli ol 50 landoj kaj regionoj. Iuj el niaj legantoj skribis al ni por kontribui al la reta EPĈ, aliaj por doni al ni sugestojn kaj proponojn, triaj por aperigi korespond-anonceton, kvaraj por mendi Esperantajn librojn, kvinaj por peti helpon, ekz. aĉeti poŝtmarkojn, ĉinajn medicinaĵojn aŭ aliajn ĉinajn objektojn, kaj sesaj nur por saluti nin.”

Rusa samideanino en la kunsido prezentis lanan trikotaĵon kun la teksto de Esperanta himno “La Espero” kun liniaro.

Japanaj kaj rusaj foje-foje parolis en la kunsido. Kroata samideano s-ro Dinko Matkoviĉ estas malnova kaj fidela leganto de papera kaj reta EPĈ. Li estis ankaŭ premiito en konkurso de EPĈ-legado, ĉar li ĉiam tre atente legis la revuon dum longaj jaroj. Per sia propra sperto li laŭdis la grandajn sukcesojn de Ĉinio en reformado kaj pordmalfermo. Li diris, ke en Kroatio oni ofte maltrankvilas pri maldungo kaj malleviĝo de la vivnivelo, sed tio nevideblas en Ĉinio. Pere de El Popola Ĉinio li informiĝis multe pri Ĉinio kaj la ĉina popolo kaj precipe pri la ĉina Esperanto-movado. Li diris al redaktoroj, ke li deziras pli multe koni Ĉinion pere de la reta revuo.

Ĝenerale dirite, ili estas kontentaj pri la reta EPĈ. Al ili plaĉas preskaŭ ĉiuj rubrikoj. Iuj eĉ faris proponon pri teknika progresigo de la reta revuo. Ili diris, ke El Popola Ĉinio estas ĉefa kanalo por ili koni Ĉinion kaj EPĈ devas fari la retpaĝojn pli belaj kaj pli interesaj. Pluraj malnovaj legantoj en sia parolo montris sian karmemoron pri la papera revuo El Popola Ĉinio kaj deziris reaperigi ĝin.

Fine de la kunsido sinjorino Chen Ji publikigis la rezulton de la verko-konkurso “Mi kaj UK” kaj sinjorino Tan Xiuzhu disdonis la premiojn.