Unua paĝo >> Informoj
 


Fervojista kunveno


Dimanĉe posttagmeze okazis la tradicia fervojista kontaktkunveno en la salono Chen Yi. Partoprenis 53 kongresanoj el 14 landoj. La kunvenon gvidis inĝ. Istvan Gulyas, vicprezidanto de la Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF). Li raportis pri la pasinta IFEF-kongreso, okazinta en la urbo Sopron (Hungario). Tiun ĉi kongreson komune aranĝis la hungaraj kaj aŭstraj fervojistaj esperantistoj. Poste li mallonge parolis pri la historio de IFEF kaj pri la venontaj IFEF-kongresoj. La ĉeestantoj vigle interesiĝis pri la 58-a IFEF-kongreso, okazonta en Ŝanhajo (Ĉinio) en 2006. La organizantoj promesis prilabori planon pri la eblecoj de vojaĝo precipe el Eŭropo al Ĉinio per trajnoj aŭ aviadiloj. S-ro Li Sen kaj Han Zuwu, estroj de la Ĉina Fervojista Esperanto-Asocio, deziras pretigi tre allogajn programojn por la eŭropaj gekolegoj. Ili disdonis librojn, kies temoj estas la evoluo de la fervojo en Ĉinio. Krome ili transdonis artajn objektojn donace al la vicprezidanto de IFEF. La ĉeestantoj konstatis, ke la Universala Kongreso de Esperanto en Pekino donas impulson al la fervojista Esperanto-movado en Ĉinio.

Dum la kunveno Sylviane Lafargue, franca fervojistino, laŭtlegis la alvokon de la aviadila sindikata organizaĵo por enkonduki Esperanton en la aviadila trafiko apud angla.

Bone funkcias la kunlaboro kun la medicinistoj (UMEA), pri kio d-ro Imre Ferenczy, prezidanto de UMEA, donis detelan klarigon.

Fine sekvis informo pri la sekvontjara IFEF-kongreso okazonta en la urbo Brasov, Rumanio.

 

(Istvan Gulyas), 607