Unua paĝo >> Tra la Lenso
 


En la kongresejo de la 89-a UK

de ZHAO XI

Dum du tagoj post la solena inaŭguro de la 89-a UK estis multaj programeroj en la kongresejo, ekz., en la Ĉina Tago (la 26-a de julio) oni faris prelegojn “Paca Disvolviĝo de Ĉinio”, “Ĉinaj Virinoj” kaj “Pri la Neregistara Edukado en Ĉinio”. Tiuj prelegoj vekis grandan atenton de la aŭskultantoj. Kaj ankaŭ la programeroj de la 27-a de julio allogis multajn kongresanojn. La jenaj fotoj montras scenojn de la du tagoj.