Unua paĝo >> Tra la Lenso
 


Infanoj kantas kaj dancas por la 89-a UK

Posttagmeze de la 29-a de julio kongresanetoj de la infanvartejo Song Qingling prezentis programerojn por la 89-a UK. En la vestiblo de la dua etaĝo de la Pekina Internacia Konferenca Centro aromis floroj kaj sonis muziko kaj kanto. Tie la infanoj kantis, dancis, ludis instrumentojn, faris bokson k.a., per tio ili deziris plenan sukceson al la kongreso. Tio allogis multajn kongresanojn, kiuj dankis la infanojn per varma aplaŭdado. Ankaŭ UEA-prezidanto s-ro Renato Corsetti faris alparolon al la infanoj.