Unua paĝo >> Tra la Lenso
 


Ĉarma vespero por junuloj dum la 89-a UK

Vespere de la 29-a de julio okazis junulara vespero de la 89-a UK en Zamenhof-salono de la Pekina Internacia Konferenca Centro. Prezidanto de TEJO faris paroladon kaj spektis la vesperon. Junaj kongresanoj el diversaj landoj prezentis brilajn programerojn, kaj la aktivado daŭris 2 horojn.

La unuan programeron prezentis esperantisto-lernantoj el la Dongfang-a Universitata Urbo de Pekino. Ili bonvenigis samideanojn el diversaj landoj per entuziasmoplena kanto. La danco de eta esperantistino el Jiangsu vekis varman aplaŭdon de spektantoj. La solo de antikva ĉina kordinstrumento ludata de kongresano el Jiangsu kaj aliaj programeroj de ĉinaj kongresanoj ege ĝuigis la ĉeestantojn kaj montris ĉarmon de la ĉina kulturo.

Same brila estis prezentado de alilandaj kongresanoj. Kantado de mongola kongresaneto, kantoj kaj dancoj de koreaj kongresanoj en naciaj vestoj kun bunta koloro interagis kun la spektantoj.

La junulara vespero finiĝis per agrabla melodio ludata de koreaj samideanoj.