Unua paĝo >> Tra la Lenso
 

Por propagandi la 89-an UK
La kunvenejo

Posttagmeze de la 14-a de julio la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio okazigis kunordigan kunvenon por raporti pri la 89-a UK, kiun ĉeestis respondeculoj de Novaĵ-agentejo Xinhua, redakcio de Renmin Ribao (Popola Ĵurnalo), CCTV kaj aliaj 20 gazetaraj organizoj. Lu Guangjin, vicestro de la Unua Buroo de la Informa Oficejo, prezidis la kunvenon. Li Hongjie, aganta direktoro de la redakcio de El Popola Ĉinio kaj vicprezidanto de LKK, konigis al la ĉeestantoj la historion de Esperanto, ĝian disvolviĝon en Ĉinio kaj preparadon de la 89-a UK kaj ĝian signifon. Lu Guangjin faris aranĝon pri la propagando de la kongreso. Li postulis, ke ĉiuj gazetaraj organizoj aktive faru propagandon de la nomita kongreso laŭ siaj propraj trajtoj. Novaĵ-agentejo Xinhua, Renmin Ribao, Ĉina Radio Internacia, Pekina Revuo kaj China Daily faris demandojn pri trajtoj de Esperanto kaj promesis kiel eble plej bone propagandi la kongreson kunlabore kun LKK.

Lu Guangjin
Li Hongjie konigas la historion de Esperanto kaj preparadon de la 89-a UK.
Ĵurnalisto demandas.