Mesaĝo de la Alta Protektanto
Okaze de la 89-a Universala Kongreso de Esperanto en Pekino, en la nomo de la ĉina registaro kaj la ĉina popolo, mi kore salutas la kongreson. Antaǔ pli ol 100 jaroj d-ro Zamenhof kreis la internacian helpan lingvon Esperanto kaj ekde tiam la pacamaj esperantistoj de diversaj landoj faris senlacan penadon por diskonigi la lingvon tra la tuta mondo por ke ĝi ludu apartan rolon en la internaciaj rilatoj, kaj fariĝu efika portanto de kultura interŝanĝo, informa komunikado kaj scienc-teknika kunlaborado. Post la 71-a UK, kiu okazis en Pekino en 1986, esperantistoj de diversaj landoj kaj nacioj kun malsamaj lingvoj refoje kolektiĝas en Pekino por la 89-a UK; tio plene montras ke Esperanto estas alte taksata en Ĉinio.
Paco kaj disvolviĝo restas la ĉefa temo de nia epoko. Mi kredas, ke la ĉeestantoj de la kongreso certe faros novan kontribuon al la internaciaj komunikado, interkompreniĝo, mondpaco kaj homa progreso, per komuna diskutado pri disvolvado de Esperanto, kaj per klopodado per la komuna lingvo por paco kaj progreso. Mi kore deziras, ke niaj amikoj el diversaj landoj ĝuu la restadon en Ĉinio, kaj ke kresku la interkompreniĝo kaj amikeco inter la popoloj ĉina kaj alilandaj. Plenan sukceson al la kongreso!
Wu Bangguo
Prezidanto de la Konstanta Komitato de la
Tutlanda Popola Kongreso de la ĉina Popola Respubliko |