Unua paĝo >> Forumo
 


Lingva egaleco en internaciaj rilatoj

Kontribuo de Humphrey Tonkin al la 89-a Universala Kongreso de Esperanto kaj la 3-a Nitobe-Simpozio
Pekino, julio 2004
Esperanto: Lingvo preta por la internacia vivo

Novaj komunikrimedoj kutime havas samtempe vastigan kaj malvastigan efikon.Kiam en Eŭropo oni eltrovis la sistemon de presado per moveblaj literelementoj (presadon oni jam eltrovis en Ĉinio, sed ne havis je sia dispono alfabetan skribsistemon), la malaltiĝo de la kostoj de reproduktado de tekstoj ebligis la kreskon de lokaj metropolaj merkatoj kaj sekve la uzon de ties lingvoj (anstataŭ la latina, ĝis tiam kutime uzata por kopiitaj manuskriptoj) .Samtempe, tamen, tiuj reproduktaĵoj disvastiĝis en la internojn de la koncernaj landoj, forpuŝante kaj malgravigante la pure lokajn lingvojn.Rezulte, do, tekstoj en la diversaj naciaj lingvoj multiĝis dum la influo de la unuecigita, internacia latina falis – sed la kresko de naciaj lingvoj ankaŭ alportis ŝrumpon ĉe la alia fino de la gamo, al marĝenaj lokaj lingvoj.

Kiam en la deknaŭa jarcento oni revoluciigis transportajn sistemojn, industriigis la militarton, kaj kreis unue la telegrafion kaj poste la telefonion, difinita parto de la homoj prosperis, dum aliaj – la industriaj laboristoj, kaj nepre la enloĝantoj de la koloniigitaj landoj – restis forŝlositaj de tiu prospero.La homoj pli multe vojaĝis kaj interkontaktiĝis, ĉu pro komerco ĉu por serĉi laboron.Ankaŭ la internacia lingva situacio profunde ŝanĝiĝis – kaj en nordorienta Eŭropo granda viziulo, Lazaro Ludoviko Zamenhof, ano de tiu burĝa klaso, kiu ekfortis en tiu periodo, fronte al la frustriĝo, kiun spertis liaj ĉiam pli vojaĝantaj samklasanoj antaŭ la lingvodiverseco, kreis la Internacian Lingvon, kiun ni hodiaŭ uzas en tiu ĉi salono.

En la 1980aj kaj 1990aj jaroj aperis la Interreto, la Tuttera Teksaĵo.Ĝia tutmondeco abolis la distancojn kaj ignoris la geografiajn lingvajn diferencojn, tiel ke la angla lingvo, jam fortiĝanta kompare kun la aliaj grandaj lingvoj, fariĝis senkonteste la plej uzata kaj plej lernata lingvo de la mondo.Tamen, samtempe la parolantoj de malgrandaj lingvoj eltrovis unu la alian, kaj pere de malmultekostaj retpaĝaroj kaj retlistoj, kreis senprecedencajn kunlaborajn ligojn.Precipe Esperanto, tiu plej internacia, sed samtempe malgranda, lingvo, ĝuis kaj ankoraŭ ĝuas mirindajn avantaĝojn, pli kaj pli ekspluatatajn por disvastigo de lernmaterialoj, perfektigaj tekstoj kaj agadoj, kaj organizaj helpiloj.Kvankam tiu revolucio ne estas konstatebla en la kadro de tradicaj organizaj strukturoj kiel Universala Esperanto-Asocio, aŭ en tradicia eldonado, aŭ en lokaj enklasaj kursoj, nepre okazis granda ekspansio de la nombro de homoj, kiuj lernas Esperanton kaj ĝin uzas – precipe senpere, neorganizite, preskaŭ senspure. Unu el la grandaj defioj, kiuj kuŝas antaŭ la hodiaŭa Esperanto-movado, estas la demando, kiel plej bone utiligi la novajn rimedojn por disvastigi la lingvon kaj profiligi ĝin en la vido de la ekstera publiko.

La kontraŭdiroj de la ĉiam progresanta internacia komunikado havis sian efikon ĉe Esperanto tra ties tuta historio.Antaŭ preskaŭ cent jaroj, la esperantistoj okazigis sian unuan Universalan Kongreson, en Bulonjo-sur-maro en Francio en 1905.Ili atingis Bulonjon plejparte per trajnoj, kaj parte per vaporŝipoj – inventaĵoj de la antaŭa jarcento, kiuj tiel ebligis la kunveniĝon de la homoj en unu loko, kie ili povis utiligi la konversacian lingvon, streĉi ĝin kaj ekspansiigi ĝin.Tiu konversacia lingvo rapide fariĝis fleksebla, kaj plene internigita ĉe la plej kapablaj uzantoj, pro tio, ke ili relative facile povis renkontiĝi, eĉ trans la landlimoj kaj lingvolimoj, dank’ al la moderna transportado.

Jam en la fruaj tagoj de Esperanto, la nove kreita reto de rapida internacia poŝto (la Universala Poŝta Unio estis fondita en 1875; Esperanto publikiĝis en 1887) ebligis rapidan interŝanĝon de mesaĝoj, kaj sekve rapidan starigon de lingvaj normoj ĉe Esperanto.Do, en la komenco la skriba lingvo prosperis dank’ al la nova poŝto, kaj la parola lingvo antaŭeniris dank’ al la faciliĝo de transportado de homoj: sen tiuj faciligoj, estas apenaŭ kredeble, ke la lingvo tiel rapide kaj efike stabiliĝus strukture kaj vastiĝus leksike kaj alimaniere.

Preta, sed ankoraŭ ne disvastiĝinta

Sed la fakto, ke tiu neŭtrala lingvo, kiu rolis kiel ponto inter la homoj de diversaj lingvaj originoj, maturiĝis tiel rapide kiel lingvo neniel signifis, ke ĝi ankaŭ maturiĝu kiel movado. Aŭ, pli precize, la fakto, ke ĝi plene realigis la revon de sia kreinto kiel instrumento de komunikado, ne aŭtomate kaŭzis ĝian disvastiĝon.Ĝi montriĝis lingve plene fleksebla kaj funkcikapabla; kaj ĝi starigis novan egalecon inter la parolantoj de malsamaj denaskaj lingvoj, tiel ke, uzante Esperanton, unu partio ne dominis la alian, nek submetiĝis al la lingva prefero de la alia.Unuflanke, la lingvo jam staris preta por vasta internacia aplikiĝo; aliflanke, la nombro de uzantoj restis relative malalta.Kvankam la movado por Esperanto tuŝis plurajn gravajn intelektajn fluojn de la dudeka jarcento (de strukturismo ĝis la movado por alfabetigi la ĉinan lingvon), ĝi ne sukcesis havigi al si multan internacian influon.Pedagogoj donis al ĝi malmultan atenton, registaroj ne interesiĝis pri ĝia disvastigo, doktaj akademianoj ne proponis ĝian tujan aplikon: la fakto, ke ĝi estis bazita sur principoj de lingva egaleco, malmulton diris por ekzemple persvadi la registarojn ĝin utiligi.Kiam oni proponis ĝian uzon en la Ligo de Nacioj, venis tre favora raporto de la japana Ĝenerala Vicsekretario Nitobe Inazo, sed la ŝtatoj-membroj, ĉefe sub influo de Francio, ne donis al ĝi sufiĉan apogon, kaj la franca kaj angla restis la oficialaj laborlingvoj de la Ligo.Verdire, la diplomatoj en Ĝenevo plejparte kapablis paroli unu el tiuj du lingvoj: ili ja estis elektitaj de siaj registaroj sur tiu bazo.Kvankam evidente tiuj lingvoj avantaĝis siajn denaskajn parolantojn, tiu malegaleco estis malpli peza ol la supozata peza tasko lerni tute novan lingvon, nome Esperanton, nur por havi egalecon.

Se temis pri la francoj, ili sen granda entuziasmo submetiĝis eĉ al utiligo de la angla lingvo en Ĝenevo.Ĝis antaŭ la packonferenco en Versajlo en 1919, la franca estis vaste rekonata kiel la lingvo de la diplomatio: ĝi estis normale uzata en la rilatoj inter ŝtatoj.Jam ĝis la komenco de la jarcento, ĝi perdadis iom post iom sian influon sur aliaj terenoj, precipe la komerco, kie la angla lingvo daŭre vastigis sian uzon, parte pro la elstara forteco de la brita ekonomio kaj parte pro la kreskanta potenco de Usono.En Versajlo, du ĉefaj rolantoj ne parolis la francan – la brito Lloyd George, kiu troige emfazis sian originon kiel homo de la popolo sen aparte bona eduko, kaj la usonano Woodrow Wilson, kiu ŝajne malmulte lernis la francan en la lernejo.Pro ilia insisto, ankaŭ la angla estis uzata, apud la franca – kaj tiu nova gajno de la angla transportiĝis al la lingva reĝimo de la Ligo de Nacioj, kie oni decidis uzi t.n. sinsekvan interpretadon ambaŭdirekte inter la angla kaj la franca.La francoj evidente supozis sian lingvon sufiĉe forta por rezisti pliajn forfrotojn de ĝia pozicio, sed ilia rifuzo kompromisi, ekzemple per almenaŭ konsidero de la meritoj de Esperanto, esence lasis la anglan libera plivastigi sian influon.

Kiam post la Dua Mondmilito la organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj fondiĝis, ekzistis denove, laŭ ies opinioj, reala ebleco, ke UN elektu neŭtralan lingvon, sed la teknologia progreso diktis alimaniere: la elkreo de nova sistemo de samtempa interpretado, per interpretistaj kabanoj, drataj kontaktoj, kaj kapaŭdiloj, ebligis akcepton eĉ de kvin-ses diversaj lingvoj, tiel ke la lingvoj de la venkintoj en la Mondmilito – la angla, ĉina, franca, rusa, kaj ankaŭ la hispana – fariĝis egalrajtaj en la Ĝenerala Asembleo.Denove temas pri teknologia eltrovo, kiu samtempe faciligis diversiĝon kaj fortigis la plej fortajn.Parte pro tio, ke la grandaj potencoj estis kontentigitaj de la nova reĝimo, jam en la unuaj jaroj de UN la Universala Esperanto-Asocio, malgraŭ siaj klopodoj, ne sukcesis kapti la atenton de tiu organizaĵo per sia pli malmultekosta kaj pli efika lingva rimedo.UN je frua stadio transdonis la demandon pri Esperanto al la nove fondita organo pri edukado, scienco kaj kulturo, Unesko, tiel liberigante sin de problemo, kiun ĝi preferis ne trakti.

En 1954, antaŭ precize kvindek jaroj, Unesko rezoluciis favore al Esperanto – kiel lerninda objekto kaj kiel movado apoga al la celoj kaj idealoj de Unesko mem, sed nepre ne kiel lingvo uzinda kiel komunikilo en internaciaj organizaĵoj: pri tiu alta celo la esperantistoj eĉ ne pledis kaj Unesko restis silenta.La rezolucio de Unesko en la Ĝenerala Konferenco en Montevideo en 1954 malfermis vojon al formalaj kontaktoj inter UEA unuflanke kaj Unesko kaj poste Unuiĝintaj Nacioj aliflanke, sed neniel temis pri konkreta decido utiligi Esperanton en la laboro.1 Regis ĉe ambaŭ organizaĵoj hegemonio de la grandaj lingvoj – sed hegemonio akceptebla, eĉ se ne tre konvena, al la denaskaj parolantoj de aliaj lingvoj.La esperantistoj, malgraŭ siaj insistaj klopodoj, ne sukcesis konvinki la gvidantojn de tiuj organizaĵoj eĉ elprovi la lingvon, malgraŭ tio, ke ĝi esence pretis por elprovo, ke longperspektive ĝi estus nepre malpli kosta (kaj verŝajne pli efika) ol la solvo per ses diversaj lingvoj,2 inter kiuj necesis interpreti kaj traduki, kaj ankaŭ, ke utiligo de unusola, sed neŭtrala lingvo draste faciligus la interhomajn rilatojn.

La problemo kuŝas en tio, ke lingva egaleco ŝajnas al multaj homoj logika kontraŭdiro.Lingvoj, laŭ tiuj homoj, estas armiloj en konkurenco inter la nacioj: pro tio, ke ili estas ligitaj al difinitaj geografiaj regionoj, difinitaj ŝtatoj, kaj parolataj de difinitaj homoj en difinitaj medioj, ili estas esprimiĝoj de tiuj homoj, neniel kapablaj (laŭ tiuj skeptikuloj) krei egalecon inter homoj -- kiuj ja esprimas sin diversmaniere....Kaj se oni difinas la fenomenon lingvo laŭ difinoj geografiaj kaj politikaj, tiam lingvo sen geografia bazo, sen politika identiĝo, estas simple neebla.Sekve, Esperanto ne ekzistas.Kaj sekve (por eldiri la absurdan version de tia argumento) la esperantistoj eltrovis manieron lingve komunikiĝi sen uzi lingvon!

Ekstrema lingva diverseco kiel malhelpo al egaleca solvo

La decido de Francio en la 1920aj jaroj apogi la propran lingvon kaj malhelpi ĉiun ajn diskuton pri Esperanto, kvankam ĝi estis esprimita surbaze de kulturaj argumentoj (ke Esperanto, farita arte anstataŭ “nature” – kion ajn tio signifu – ne estas “vera” lingvo), estis pure politika.Se oni deiras de la premiso, ke la solaj veraj lingvoj en la mondo estas tiuj ligitaj al ŝtatoj, oni neeviteble malfermas sin al situacio, en kiu la diversaj naciaj lingvoj interkubutumas por amasigi al si influon.La ekonomie plej forta (ne la kulture plej forta: la francoj ĉiam misgvidis sin mem pri tiu punkto) havas pli grandan ŝancon de sukceso – kaj ju pli dividita la opozicio al tiu hegemonio, despli facile ĝi antaŭeniras.

Tio estis precize la situacio de la angla lingvo, kiu malrapide sed insiste gajnis kontraŭ la franca.Kvankam post la Dua Mondmilito la franca imperio ankoraŭ restis, kaj kvankam Francio venkis kontraŭ la germanoj, ĝia ekonomio apenaŭ povis konkurenci kun tiuj de Usono kaj eĉ, en la frua periodo, Britio.Post la Unua Mondmilito, la francoj devis akcepti utiligon de la angla; post la Dua ili devis akcepti la utiligon en la Ĝenerala Asembleo eĉ de kvar kaj poste kvin aliaj lingvoj.La franca tenis sian pozicion en la sekretariato de UN, kie ĝi estas unu el du laborlingvoj, sed ankaŭ tie oni vidas daŭran falon de ĝia influo kaj kreskon de la influo de la angla, interalie pro la granda nombro de novaj kaj malnovaj ŝtatoj-membroj, kiuj uzas la anglan kiel oficialan registaran lingvon.En la jaro 2000, nur kvar lingvoj estis uzataj de pli ol 10 membroj: la angla, la franca, la araba kaj la hispana.El tiuj, 74 uzis la anglan, pli ol por ĉiuj tri aliaj lingvoj kune – nome 25 la francan, 19 la araban, kaj 18 la hispanan.3 La nombro de dokumentoj ĉe UN kaj Unesko (kaj en la Eŭropa Unio) verkitaj originale en la angla (kontraste al aliaj lingvoj) daŭre kreskas.

Dum restis du ĉefaj lingvoj en la internaciaj rilatoj – la franca kaj la angla, almenaŭ la du rivaloj estis klare markitaj.Kiam post la Dua Mondmilito venis kvar aliaj lingvoj al pozicio de relativa potenco en UN, la disdivido de la lingva reĝimo lasis la anglan pli libera fortigi sian pozicion: ju pli dividita la cetero, despli forta la plej forta lingvo, kaj despli libera antaŭenigi sian influon.La pli malfortaj “grandaj” lingvoj – la franca, la rusa, la ĉina, la hispana, la araba – tiel diligente laboris por konservi sian propran pozicion kontraŭ la ankoraŭ malpli fortaj, ne rekonitaj lingvoj, ke ili forgesis komune bridi la plej fortan.Tiel, dum la aliaj konkurencis inter si, la angla daŭrigis sian kreskon, ĉefe en la neformalaj interagoj kie ne regis la formalaj reguloj.

Tiu disvastiĝo de la angla estas rekonebla sur ĉiuj aliaj terenoj.Kvankam la ĉina estas la monda lingvo plej uzata kiel gepatra lingvo (ĉirkaŭ 1,2 miliardoj – sed kun granda diverseco de uzo4 ), kaj kvankam nur unu triono de tiu nombro parolas la anglan kiel gepatran, ekzistas granda nombro de uzantoj de la angla kiel unu el la lingvoj en ilia repertuaro (do, kun relative flueco), kaj eĉ pli granda nombro (eble ĝis miliardo) de homoj, kiuj uzas aŭ lernas ĝin kiel fremdan lingvon.Eĉ se oni akceptas la fakton (jam bone konatan al esperantistoj), ke tiaj statistikoj estas profunde nefidindaj, oni ne povas eskapi la realon, ke la angla lingvo kaptis dominan pozicion en la internacia lingva uzado.La franca ankoraŭ havas grandan nombron de homoj, kiuj uzas ĝin kiel duan lingvon (en tiu senco ĝi similas la anglan, kaj iagrade la rusan), sed tiu nombro, ekzemple en Afriko, estas malgranda kompare al la angla.5

Nun venis plia elemento: la Tuttera Teksaĵo, aŭ TTT.Ĝi nepre rapidigas la internacian uzon de la angla, kaj la procezoj de internaciiĝo, de tutmondiĝo, emas esprimiĝi per la angla.Hodiaŭ, ŝajne plimulto de la regulaj uzantoj de la angla lingvo ne estas denaskaj parolantoj: ili uzas ĝin por ĉiuj celoj, eĉ por organizi sin kontraŭ la t.n. usona hegemonio kaj kontraŭ la imperiismo.

Dume, la denaskaj parolantoj de la angla lingvo tenas kaj fortigas sian influon.Lastatempe Universala Esperanto-Asocio protestis kontraŭ tio, ke granda nombro de postenoj ene de la Eŭropa Unio postulas “denaskan scion de la angla,” tiel diskriminaciante kontraŭ la nedenaskaj parolantoj.Tiuj denaskaj parolantoj de la angla ĝuas grandegan avantaĝon en internacia negocado, en debatado, en kontaktoj kun la gazetaro, kaj ĝenerale en la influado de monda publika opinio.Jes, oni povas ellerni tiun komplikan anglan lingvon, eĉ preskaŭ egaligi sian scion al tiu de denaska parolanto – sed tio postulas grandan investon de tempo kaj aliaj rimedoj.Ke tutaj nacioj klopodas atingi tiun nivelon de egaleco, kaj elspezas grandan parton de sia nacia produktado tiucele, estas ne nur nejuste, sed ankaŭ grandparte utopie – nenie pli evidente ol en Ĉinio.Kaj ĉu, se iam en la estonteco oni povus atingi tiun rezulton, kio okazus al la propra kulturo, al la propraj valoroj?Ĉu ankaŭ ili forvaporiĝus pro senutilo?La angla lingvo ja estas pli ol simple lingvo (ĉiuj lingvoj estas ja pli ol lingvoj...): ĝi estas perilo de kulturaj valoroj, softvaro tiel monopola kiel Vindozo.6 En la nuna historia momento, havas sencon lerni tiun lingvon, sed ne ekskluzive de aliaj manieroj partopreni la tutmondan vivon.

La malavantaĝoj de disdivido

Se oni ĵetas rigardon al la nacia investo pri lingvolernado – la kvanto de rimedoj elspezata en la eduka sistemo por klerigi lernantojn pri fremdaj lingvoj, la rimedoj uzataj similcele de la komercaj k.a. entreprenoj, la kosto de tradukado de libroj kaj aliaj dokumentoj en la propran lingvon, la kosto ligita al komunikproblemoj pro lingva diverseco, oni vidas, ke la plej grandaj procentaj kostoj kuŝas ĉe tiuj, kiuj ne uzas unu el la grandaj mondaj lingvoj; en la mezo sidas la ŝtatoj, kiuj uzas unu el la ĉefaj lingvoj (sed ne la anglan); tute ĉe la subo, kun plej malgranda investo je lernado de fremdaj lingvoj, sidas la angleparolantaj landoj – Usono, Britio, Kanado, Aŭstralio, Novzelando.

La avantaĝoj ĝuataj de tiuj landoj ne estas nur tio, ke ili ne devu elspezi tiom da mono ja lernado de fremdaj lingvoj: pro tio, ke ilia lingvo estas vaste uzata, ili ĝuas avantaĝojn multflankajn.Eksterlandaj studentoj are amasiĝas en iliaj universitatoj, portante kun si monon kaj intelektan kapablon; turistoj venas al iliaj urboj; ili havas fortan eldonan industrion; ili eksportas kulturajn produktojn diversajn, kaj iliaj kulturaj normoj pli kaj pli dominas la internacian medion.Sed jen la dilemo: ju pli la cetero de la mondo adaptiĝas al tiuj normoj, kaj do klopodas dividi kun la angleparolantaj landoj iliajn avantaĝojn, despli neniige ili perdas la propran identecon.

En sia lastatempa libro pri la lingva situacio en Eŭropa Unio7 , la lingvisto Robert Phillipson atentigas, ke la nekapablo de la diversaj ŝtatoj-membroj starigi funkcikapablan lingvopolitikon malfermas EU al la intertempa dominado de la plej forta lingvo, nome la angla, kune kun ĝiaj kulturaj produktoj.Kiel ni jam rimarkis, ju pli diversa la oficiala lingvaro despli libere la ĉefa lingvo povas etendi sian influon.Manko de politiko, kiel prave asertas Phillipson, estas en si mem politiko.En tiu senpolitika politiko la plej forta lingvo, nome la angla, gajnas influon je la kosto de ĉiuj aliaj lingvoj, dividitaj kaj konkurencaj inter si kaj pro tio senpovaj.

Ĝuste tiun situacion oni vidis kiam en 1996 Sudafriko starigis sian novan lingvopolitikon.Sub la rasapartiga reĝimo, du lingvoj, la afrikansa kaj la angla, estis la solaj oficialaj registaraj lingvoj.Sed la Konstitucio de 1996 rekonis 11 lingvojn kiel oficialajn lingvojn: la du “blankulajn lingvojn” plus naŭ afrikajn lingvojn.Laŭ la popolnombrado de 1991, 21,9% parolas denaske la zuluan, 17% la ksosan, 15% la afrikansan, 9,6% la nord-sotan, kaj 9% la anglan.Sed la simpla deklaro, ke ĉiuj 11 lingvoj estas egalaj, ne igas ilin tiaj: la angla kaj afrikansa restis la plej prestiĝaj lingvoj, kaj precipe la angla fariĝis ŝlosila lingvo por la edukado, por ekonomia prospero, kaj por internaciaj kontaktoj.Tiu, kiu volas prosperi en Sudafriko, lernas kaj uzas la anglan.La sudafrika registaro, eĉ se ĝi volus ŝanĝi tiun situacion, vere ne havas la rimedojn por egaligi ĉiujn 11 lingvojn ne nur teorie sed ankaŭ laŭfakte.Per multigo de la nombro de oficialaj lingvoj, ĝi malfermis la vojon al fortiĝo de la angla – manke de aliaj solvoj.8

Manke de aliaj solvoj, en EU la influo de la angla kreskas kaj tiu de la aliaj lingvoj, interalie la franca, falas.Tiu situacio verŝajne impete antaŭeniros per la lastatempa aldono de novaj ŝtatoj-membroj, kiuj jam aliĝis por sia internacia agado (ili plejparte uzas lingvojn sen granda internacia influo) al la angla lingvo.Tiel, same kiel en Sudafriko, cedante al teoria multlingvismo (kaj mildigante tiel la opozicion), la gvidantoj malfermas la vojon al la angla.

La granda franca predikisto Lacordaire (1802-1861) iam diris, ke “Inter la fortaj kaj la malfortaj, estas libereco la subpremanto.”En plene libera ludejo, la forta teamo verkas la regularon se entute reguloj ekzistas.Pro tio, difinitaj okcidentaj ŝtatoj en forta ekonomia pozicio argumentas favore al komplete libera fluo de informoj, komplete malfermaj kaj liberaj merkatoj, ktp.Kompare al la alternativoj (senbridaj diktaturo, cenzurado), tiuj argumentoj havas siajn meritojn, sed sen nuancoj ili kondukas al plifortiĝo de la fortaj kaj malfortiĝo de la malfortaj.Necesas ne nur malfermiteco sed ankaŭ ekvilibrigaj reguloj por protekti kaj ŝirmi la malfortajn ludantojn kontraŭ la inundo de la fortaj.Malfacilas trovi la ĝustan ekvilibron inter protektismo kaj ia liberecismo, sed sen tiuj ŝirmoj, la sistemo ne funkcias.Ni riskas similan situacion en la libera merkato de lingvoj.

La monda lingva sistemo kaj la rolo de Esperanto

La nederlanda sociologo Abram de Swaan persvade argumentas, ke tia tutmonda lingva merkato ja ekzistas.9 Laŭ lia koncepto, ekzistas tutmonda sistemo de lingvoj, en kiu okazas konstanta konkurenco por influo: unu lingvo gajnas, alia perdas; unu lingvo etendas sian influon, alia lingvo retiriĝas kaj perdas potencon.La sistemo estas hierarkia kaj interaganta, kun amaso da malfortaj lingvoj, kiuj orbitas ĉirkaŭ fortaj regionaj lingvoj, kiuj siavice orbitas ĉirkaŭ la grandaj mondaj lingvoj (ĉefe la angla).Tiu procedo de konkurenco ekzistas jam de la komenco de la homa socio – sed la fakto, ke ĝi ĉiam ekzistas, ne estas en si mem kialo por lasi ĝin libere antaŭeniri.Necesas klara internacia lingva politiko, en kiu la uzantoj de la grandaj internaciaj lingvoj – tiuj de UN ekzemple, escepte de la angla – unueciĝu kontraŭ la kreskanta influo de la angla, ne en spirito de detruo, sed por kontraŭpezi tiun influon per komunaj elpaŝoj.

Unue, kompreneble, necesas akcepti la principon, ke lingva diverseco estas en si mem bona afero.Ekstrema diverseco ja havas siajn limigojn en moderna mondo kie la homoj konstante interagadas, konstante interkomunikiĝas, sed la supozo, ke la sola alternativo estas uzado de la angla lingvo por internacia komunikado kaj la propra lingvo en aliaj cirkonstancoj (eventuale kun regiona lingvo kiel tria perilo), estas erara.

Pro tio, ke ĝi estis konstruita por roli kiel internacia interlingvo, Esperanto ne similas aliajn lingvojn.Malantaŭ ĝi sidas relative malforta movado, sed principe ĝi estas neŭtrala, sen ligo al la grandaj potencoblokoj.Eĉ por neeŭropanoj ĝi estas nepre pli facile lernebla ol la aliaj eŭropaj lingvoj, interalie la angla.Se ĝi estus ĝenerale uzata eĉ en relative limigitaj medioj, ĝi ŝparigus al la registaroj grandan investon je fremdlingva lernado.Pli grave, simila investo je Esperanto kiel nun ekzistas je la angla, kondukus al multe pli profunda kono de la koncerna lingvo kaj sekve pli riĉa kaj profunda interrilato kun aliaj lernintoj de la lingvo en aliaj landoj.Mi ne sugestas, ke landoj kiel Ĉinio ĉesu instrui la anglan lingvon kaj tuj ekinstruu ekskluzive Esperanton – sed ke internacia interkonsento uzi Esperanton en internaciaj organizaĵoj, ekzemple, povus revoluciigi la potencoekvilibron en tiuj organizaĵoj, aŭ ke decido instrui la lingvon en la lernejoj de kvin-ses ŝtatoj povus konduki al nivelo de interkompreniĝo inter tiuj ŝtatoj, kiu kondukus al nova kultura kaj ekonomia potenco.

Lastatempe, en cirkonstancoj rememorigaj pri la decidoj en la Ligo de Nacioj, la EU rifuzis eĉ konsideri la potencialon de Esperanto kiel alternativon al la nuna oficiala lingva kaoso en la organoj de EU.Ŝajne pro sia konvinko, ke nur la angla taŭgas, aŭ ke nur la nuna influo de la franca aŭ la germana aŭ la itala devus nepre esti protektata, la funkciuloj rifuzis fari tiun sciencan studon pri kostoj kaj avantaĝoj, kiun ĉiu serioza aliro al lingvoplanado devus fari.10 La tekniko por tiaj studoj estas tute bona konata, interalie pro apliko de tiuj principoj en la formado de lingvopolitiko en landoj kiel ekzemple Kanado.Sed ŝajne nur tre kuraĝa registaro pretus elpaŝi ekster la nunajn normojn por provi profunde reformi la nunan internacian lingvan reĝimon.

Eble ĝuste Ĉinio estas tiu lando.Posedanto de la plej denaske uzata lingvo de la mondo, sed lingvo kies potencialo kiel tutmonda lingvo estas tre limigita kaj tre neprobabla, posedanto ankaŭ de unu el la plej rapide kreskantaj ekonomioj de la mondo, sed kiu agadas en internacia medio esence formita de la landoj de Eŭropo kaj Nordameriko, Ĉinio estas la ĝusta lando por labori por nova internacia lingva egaleco, kiu helpus ebenigi la konkurencon inter la landoj kaj eble eĉ krei novan nivelon de internacia kunlaborado.Ĝi jam tra multaj jaroj simpatie rilatis al Esperanto, per sia subteno de radio-programoj en la lingvo, sia eldonado de grandaj ĉinaj verkoj en Esperanto, sia disvastigo de Esperanto per Ĉina Esperanto-Ligo kaj alimaniere.Kiel lando ne identigita kun la eŭropa tradicio, sed klopodanta trovi alternativan vojon, ĝi nature trovas en Esperanto ideon kun similaj celoj.En lastatempa artikolo en bangladeŝa ĵurnalo, s-ro A.F.G. Mohiuddin etikedis Esperanton kiel lingvon “por signifohava tutmondiĝo.”11 Tian “signifohavan tutmondiĝon” celas la novaj-malnovaj landoj de suda kaj orienta Azio, landoj de antikvaj civilizoj, kiuj nun ligas tiujn civilizojn kun la moderna mondo.

La kongresa temo de la nuna kongreso estas “lingva egaleco en internaciaj rilatoj.”Mi esperas, ke ni esploros tiun temon kaj teorie kaj praktike, respondante la demandojn, “Kio estas lingva egaleco?” kaj “Kiel praktike ni starigu tiun egalecon internacie?”Mi ne povas imagi pli taŭgan landon kie trakti tiun temon ol Ĉinio.

La temo havas diversajn aspektojn.Unue, oni povas demandi sin, kio estas internaciaj rilatoj – en kio konsistas la dezirinda internacia vivo?La diversaj landoj konsistigas faskojn de kulturaj normoj, kiuj interagas inter si, kaj siavice interagas kun aliaj tiaj faskoj tra la mondo.Iam, la internacia vivo estis grandparte limigita al la intertrakto de ŝtatoj, aŭ al agado strikte kontrolata de ŝtatoj, sed hodiaŭ ĝi fariĝis bunta kaj diversflanka.La naciaj normoj ne plu aplikiĝas tiel abunde kiel antaŭe, kaj la internaciaj kulturaj ligoj estas pli diversaj.

Ĉu eblus krei egalecon en tiuj komplikaj interagoj inter la homoj?En kio konsistas tiu egaleco, kaj en kiu senco la nuna internacia agado estas efektive malegaleca?Ĉu temas simple pri lingva malegaleco?Se jes, ĉu Esperanto, kreita por egaligi la internaciajn rilatojn, povus forigi tiun malegalecon?Ĉu ĝiaj pretendoj kiel instrumento de egaleco estas pravaj?Kaj se ne temas nur pri lingvaj malegalecoj, kiun rolon povas ludi Esperanto aŭ aliaj alternativaj solvoj en la konstruado de pli egaleca mondo?

Fine, kaj ne malplej grave, kiel deiri de la nuna hegemonia situacio por aliri malpli hegemonian?Kiel konvinki tiujn, kiuj nun regas la internaciajn rilatojn, sekvi alian vojon?Persone, mi estas konvinkita, ke la sola maniero estas forĝi aliancon inter tiuj, kies lingvoj estas diskriminaciataj – eĉ se ili havas oficialan statuson en internaciaj medioj – por insisti pri nova, revolucie simpla solvo, nome la Internacia Lingvo Esperanto.Sed ne sufiĉas nur glori pri la avantaĝoj de Esperanto: necesas realisme fronti la nunan situacion kaj science, intence ŝanĝi ĝin.Dum epokoj la esperantistoj prave gloris pri sia lingvo: nun venis la tempo ekagi el la modesta politika bazo je ilia dispono, per realisma persvadado pri la preteco de Esperanto ludi novan internacian rolon.

[malneto de 8 junio 2004]


1. Pri la signifo de la rekono de Esperanto flanke de Unesko, vidu mian analizon: Humphrey Tonkin, “De Montevideo al Sofio: Esperanto antaŭ Unesko kaj Unesko antaŭ Esperanto” en Lee Chong-Yeong, red.,Esperanto en la 21-a jarcento. (Seoul: Korea Esperanto-Asocio, 2001): 277-301.

2. La araba estis aldonita kiel lingvo de la Ĝenerala Asembleo en 1973.

3. Tove Skutnabb-Kangas, Linguistic Genocide in Education – Or Worldwide Diversity and Human Rights?Mahwah, NJ: Erlbaum, 2000: 300. En kelkaj kazoj (ekzemple Kanado), pli ol unu el tiuj lingvoj estas uzata de difinita registaro.

4. Vere temas ĉi tie ne pri denaskaj parolantoj de la “ĉina” sed pri denaskaj parolantoj de pluraj lingvaj variantoj, kiuj, kiam ili lernas legi, kapablas legi la saman ĉinan skribon.

5. William F. Mackey, en sia eseo “Forecasting the fate of languages” (en Jacques Maurais k Michael A. Morris, red. Languages in a Globalising World, Cambridge: Cambridge University Press, 2003: 64-66), insistas pri tio, ke la nombro de afrikaj parolantoj de la franca kreskas pro simpla demografia kresko kaj pro pliboniĝo de edukaj servoj, sed lia optimismo estas miaopinie tro granda.

6. Pri la subtila rilato inter lingvo kaj potenco vidu Pierre Bourdieu, Ce que parler veut dire (Paris: Fayard, 1982), tradukita kiel Language and Symbolic Power (Cambridge, MA: Harvard University Press, 1991).

7. Robert Phillipson, Ĉu nur-angla Eŭropo?Defio al lingva politiko (Roterdamo: Universala Esperanto-Asocio, 2004).

8. Vidu ekzemple Jan Bernsten, “English in South Africa: Expansion and nativization in concert,” Language Problems and Language Planning, 25 (2001): 219-235, kaj la artikolojn en baldaŭ aperonta speciala numero de tiu sama periodaĵo (jarkolekto 28 [2004], numero 2) sub redakto de Nkonko Kamwangamalu kaj Timothy Reagan.

9. Abram de Swaan, Words of the World (Cambridge: Polity, 2001).

10. Vidu ekzemple Mark Fettes, “Interlingualism: A world-centric approach to language policy and planning” en Humphrey Tonkin kaj Timothy Reagan, red., Language in the 21st Century (Amsterdam: Benjamins, 2003): 47-58.

11. A.F.G. Mohiuddin, “Towards a just world: Esperanto for meaningful globalisation,” The Independent (Bangladesh), 10 julio 2003.