Unua paĝo >> Forumo
 


Lingva Problemo en la Ligo de Nacioj kaj NITOBE Inazo (1862-1933)

KOBAYASHI Tsukasa


La vic-ĝenerala sekretario de la Ligo de Nacioj, d-ro NITOBE Inazo naskiĝis en Morioka Urbo, kiu kuŝas en norda distrikto de Japanio, en la 1862, tri jaroj post la naskiĝo de d-ro Lazaro Ludoviko Zamenhof, la kreinto de internacia komuna lingvo Esperanto. Ambaǔ havis tre similan opinion pri la internacia komuna help-lingvo. Nitobe studis agrikultur-politikon, kaj poste fariĝis profesoro de Tokia Universitato (la plej famekonata universitato en Japanio), kaj Rektoro de Tokio Virina Kolegio kiun li fondis.

Li klopodis en la Ligo, por internacia amikiĝo kaj mond-paco. Kiam la Ligo de Nacioj estis fondita en la 1920, tiam li estis invitita kiel la vic-ĝenerala sekretario de la Ligo. La Ligo celis gardi la mond-pacon, sed Usono ne aliĝis kiu limigis la agadon de la Ligo. Sume 56 ŝtatoj aliĝis al la Ligo, kiu havis ge-oficistojn plu ol 500 en la oficejo en Genevo.

En la decembro de 1920, la unua kunveno de la Ligo, jena propono de rezolucio estis laǔtelegata: "La Ligo de Nacioj, konstatante la lingvajn malfacilaĵojn, kiuj malhelpas rektajn rilatojn inter la popoloj, kaj la urĝan necesecon forigi tiun baron por helpi al bona kompreniĝado inter nacioj, sekvas kun intereso la provojn je oficiala instruado de la internacia lingvo Esperanto en la publikaj lernejoj de kelkaj regnoj, anoj de la Ligo de Nacioj, esperas, ke tiu instruado ĝeneraliĝos en la tuta mondo, por ke la ĉiulandaj geknaboj sciu de nun almenaǔ du lingvojn, sian gepatran kaj facilan rimedon por internacia komunikado, petas la ĝeneralan sekretariaron prepari, por la venonta kunsido, detalan raporton pri la rezultatoj atingitaj en tiu fako." Franca delegito Gabriel Hanoutaǔ kontraǔbatalis kontraǔ la propono, dirinte ke la franca lingvo kaj ĝia literaturo "jam universala en la tuta mondo de l' penso". La prezidanto dekralis prokrasti la konkludon pri la propono per voĉdono.

En la 1921, la 13-a Universala Kongreso de Esperanto oficiale invitis reprezentanton de la Ligo kiel observanto por rigardi la kongreson en Praha, ĉeĥoslovakio, tie 2561 geesperantistoj ĉeestis. La Ligo sendis d-ron Nitobe al la13-a UK. Tie d-ro Nitobe salutis kiel jene: "La Ligo havas intereson pri problemoj de la gravaj aferoj internaciaj, kaj serĉado de la lingvo por internacia komunikado estas unu el la plej gravaj temoj de la Ligo. La plej grava celo de la Ligo estu forestigo de la milito, esperanto helpos tion..... Iam esperanto fariĝos ekzistanto simila al la oficiala lingvo de la Ligo. Tio estos la problemo de la tempo. Kvankam sekvanta estas ne oficiala parolo, mi certe kredas ke la homaro iam unuiĝos, tiam esperanto kontribuos grave. Ĉe esperanto, kompreni nur lingvon estus ne sufiĉe, tamen kompreni la internan ideon de la esperanto estus necesa por kompleta kompreno. Mi estis alogita tre forte per la interna ideo." La interna ideo signifas "la fratecon kaj justecon inter gentoj" laǔ d-ro Zamenhof. Kompreneble lingvo mem ne posedas ideon, sed disvastigantoj de Esperanto havas tian ideon. Tial la atmosfero de la UK ŝajnis tre harmonia, kiun kortuŝis ĉe d-ro Nitobe.

Li atestis tion ankoraǔfoje en sia esearo "Kontakto de la Oriento kun Okcidento" (1929). "La kialo de mia intereso pri Esperanto estas la idealo de d-ro L.L. Zamenhof, kreinto de Esperanto. Li intencis feliĉigon de popoloj tra reciproka komunikebleco per internacia komuna lingvo".

D-ro Nitobe elmetis tre afablan detalan raporton pri esperanto al la Ligo. En la 15 de sept. 1921, "Propono pri instruado de esperanto" estis legata de la prezidanto ĉe la ĝenerala kunveno de la Ligo, kiel jene: "La delegitoj proponas la enkondukon de la internacia helplingvo Esperanto en la publikaj lernejoj por faciligi rektan interkompreniĝon de ĉiuj popoloj en la mondo." Tiam la raporto "Esperanto and the Language Question at the League of Nations (30p.)" verkita de d-ro Nitobe estis disdonita al ĉiuj ĉeestantoj, tamen ĝi estis nur la kopio de la tria parto de lia raporto. Tiu ĉi propono estis akceptita ĉe la ĝenerala kunsido de la Ligo, sen kontraǔstaro.

En la Aprilo, 1922, "Internacia Konferenco pri Edukado de Esperanto" estis okazigita en la palaco de la Ligo, en Genevo. Post tio la afabla raporto pri Esperanto estis disdonita ĉe la ĝenerala kunsido de la Ligo. Tamen, franca delegito, senator Raynald kiu estis private simpatia al Esperanto, devis kontraǔstari laǔ la ordono de ministro de publika instruado, Francio, Leoxn Bexrnard. La delegito de svedio kaj norvegio subtenis anglan lingvon kiel la plej bona lingvo. Brazila ministro Rio Branko atakis Esperanton kiel "lingvon de mizeruloj kaj komunistoj". Tiam oni timis utiligon de Esperanto por klasbatalo. Malglaǔ akcepto de Finlando, Persio, Ĉinio, Japanio, Burgario, tiu ĉi propono estis transdonita senkonklude al la "Interekta Kooperada Komisiono" de la Ligo, pro timo al la grandaj potencoj.

Ĉe la Komisiono, Friburga poeto Gonzague de Reynold atakante Esperanton subtenis latinan lingvon. Franca instruinspektoro Luchaire kontraǔstaris kontraǔ Esperanto. Prezidanto franca filozofo Bergson deziris ne akcepton de Esperanto. D-ro Nitobe admonis al li ke ne akcepto estos malestimota post 20 jaroj. Tamen la Komisiono refuzis Esperanton ĉar ili deziris subteni la francan aǔ anglan lingvojn.

En la 1924, la Ligo akceptis Esperanton kiel "lingvon klaran" en la telegrafaj komunikoj. Tamen propono pri instruado de Esperanto en lernejo estis lasata ne konkludite.

Trarigardante tiun ĉi historion pri la lingvo-problemo en la Ligo, oni komprenus kia estis egoisma granda potenco kiel francio. Ili nur konsideris gardi la rajton de sia lingvo, tute ne zorgante aliajn nacianojn. Ili opiniis ke nur lernado de franca aǔ angla lingvoj kreskigus kulturon en la tutmondo. Nuntempe, la historio de la mondo atestas kia estas la situacio de la franca lingvo. Baldaǔ sorto de la angla lingvo kuros post la franca lingvo.

Certe, ideo de d-ro Nitobe kio estis favora al Esperanto kuris iom pli frue ol ĝenerala opinio, tamen la mondo ŝanĝis nun. Ĉu oni preferus malnovan vojon kiun francio aǔ britio marŝis en la Ligo antaǔ 82 jaroj? Aǔ oni preferus la vojon laǔ d-ro Nitobe?