Unua paĝo >> Forumo
 


Malferma parolado por Nitobe-Simpozio


Estas por mi honoro kaj plezuro diri kelkajn vortojn je la malfermo dela Simpozio, kiu portas la nomon de Nitobe Inazo.

Unue mi sentas la devon danki ĉiujn ĉeestantojn, kiuj bonvolis honorigi Universalan Esperanto-Asocion per sia veno ĉi tien, kaj mi volas danki la ĉinaj instancojn, la Lokan Kongresan Komitaton kaj la japanajn financajn subtenantojn, kaj registarajn kaj individuajn, kiuj ebligis la okazigon de ĉi tiu simpozio en la kadro de la 89-a Universala Kongreso de Esperanto en Pekino. En ĉi tiu kunteksto mi ne povas forgesila ĉefan organizanton de la tuto, la animon de niaj simpozioj honore al Nitobe Inazo, la vic-prezidanton kaj iaman prezidanton de Universala Esperanto-Asocio, Lee Chong-Yeong. Li, kiel iama funkciulo de internaciaj registaraj organizaĵoj de la UN-familio, evidente sentas sin tre proksima al Nitobe Inazo, same kiel li aziano kaj same kiel li laboranta en internacia organizaĵo.

Post ĉi tiuj tute enkondukaj vortoj, bonvolu permesi al mi iom daǔrigi pri la temo, pri kiu ni hodiaǔ kunvenis ĉi tie.

Ofte homoj demandas sin, kaj foje eĉ demandas parolantojn kaj favorantojn de la internacia lingvo Esperanto, kio finfine estas ĉi tiu lingvo kaj kial seriozaj kaj plenkreskaj homoj okupiĝas pri ĉi tiu ludo, pri neekzistanta lingvo?

Cetere, se la demandinto scius, ke pluraj el tiuj parolantoj de la internacia lingvo foje elspezas sian tutan tempon, energion kaj monon favore al ĝi, ke tra la historio pluraj suferis eĉ pli drastajn sekvojn kiel malliberiĝon kaj morton, tiu homo dubus eĉ pli.

Ekzistas pluraj respondoj, kompreneble, ĉar Esperanto estas lingvo kaj ĝi signifas malsamajn aferojn por malsamaj homoj, sed ekzistas unu kerna respondo: oni okupiĝas pri Esperanto, ĉar oni estas milda kaj paca okupiĝanto pri lingvoj kaj kulturoj sed kun tre forta, ostina, foje mania, sento pri justeco en internaciaj rilatoj.

Justeco kaj egaleco inter la homoj kaj la popoloj estas la rokoj, kiuj estas la bazo de nia tuta konstruaĵo.

Ne necesas, kompreneble, esti parolanto de Esperanto por favori justecon kaj egalecon. La doktoroNitobe Inazo estis konata ekzemplo de tia homo kaj ekzistas multaj aliaj, ekzemple la partoprenantoj en ĉi tiu simpozio.

Sed bedaǔrinde tiu mensostato ne ŝajnas esti generala en la mondo kaj eĉ ĝi ŝajnas iĝi pli kaj pli malmoda, en ĉi tiu periodo en kiu postmoderneco akiras pli kaj pli la konturojn de antaǔmoderneco, de la eǔropa mezepoko en kiu forto, perforto kaj fortaj regantoj havis ĉiujn rajtojn kaj la normalaj homoj rajtis nur obei. Nun, kontraste kun la Meza Epoko, oni rajtas ankaǔ rigardi la televidon.

Tio, la rego de forto,estas vera je pluraj niveloj kaj ankaǔ je la internacia nivelo. Neniam kiel nun la formoj de internacia organiziĝo, kiuj komenciĝis je la tempo de Nitobe Inazo, estas malfortaj kaj intence malfortigataj de ŝtatoj, kiuj sekvas sian imperian logikon je monda nivelo.

Certe estas eble en la homa naturo provi regi aliajn kaj preni la maksimuman eblan profiton al si mem, sendepende de moralaj, etikaj, ideaj konsideroj. Sed mi kredas ke en la homa naturo estas ankaǔ samtempe aspiro al la belo, al la bono, al la justo.Hodiaǔ ni en ĉi tiu salono estas ĉi tie pro tiu aspiro. Kvankam la afero povus ŝajni al vi iom troa, nia kunveno estas nenio alia ol konkreta, eble malgranda, malgrava kaj neatentata, ero en la serio de bataloj, kiuj okazas en la mondo inter la volo aranĝi ĉion per forto kaj la klopodo aranĝi ĉion per justeco.

Tiu sama klopodo apartenas al ĉiuj internaciaj interŝtataj organizaĵoj, almenaǔ laǔ la statutoj, laǔ la solenaj fondo-deklaroj kaj laǔ la deziro de la fondintoj. Ni ne povas forgesi, ke ekzemple en Eǔropo, malantaǔ la eǔropaj interŝtataj interkonsentoj, kiuj laǔgrade portis al la nuna integriĝo, staris multaj gigantaj politikaj homoj, universale respektataj, kiuj provis krei ion, kiu reagu al la dua mondimilito, en kiu perforto produktis tiajn sekvojn en maniero, pri kiu homoj hontos dum jarcentoj.

Sed bedaǔrinde dum parto de la homaro hontos pri la sovaĝeco de tio, kio okazis dum la dua mondmilito, alia parto ŝajne jam forgesis ĝin kaj iras la saman vojon. Ĉi-foje la scenejo estas eĉ pli ol tiam vere la tuta mondo.

La parolantoj de la internacia lingvo Esperanto dum la tuta pasinta jarcento agis en la mezo de militoj kaj internaciaj streĉaj rilatoj per klopodo revenigi la homaron al sentoj de toleremo, de rekono de malsameco, de provo interkompreniĝi kaj kompreni la motivojn de la alia flanko.

Tia estas nia historio kaj pri ĝi ni fieras.

Armitaj per tiu fiero, ni kuraĝas ankaǔ en la nunaj malfacilaj kondiĉoj eniri la mondon kaj diri ke ni ne ŝatas la manieron postmodernan aǔ prefere prahistorian laǔ kiu oni provas aranĝi la internaciajn rilatojn.

Nia baza kredo estas, ke homoj naskiĝas egalaj.

Ĉu tio ne estas io, kio estas skribita en la bazaj leĝoj de multaj landoj, ankaǔ de tiuj, kiuj kredas havi la rajton deklari kiu alia lando estas bona kaj kiu “kanajla”? Ĉu tio ne estas skribita en la deklaracio de homaj rajtoj, kiu estas ĉiumomente tretita de la samaj, kiuj plej laute parolas pri ĝi?

Se homoj naskiĝas egalaj, ankaǔ homaj grupoj, gentoj, popoloj, nacioj, estas egalaj sendepende de ilia riĉeco, haǔt-koloro, kulturo aǔ lingvo. Ni estas la ĉampionoj de ĉio tia. Ni firme kredas ke en ĉiu kulturo estas almenaǔ io, kio havas universalan valoron. Ni firme kredas, ke kondamni kulturojn kaj popolojn al malapero, ĉar oni opinias ilin subevoluintaj, malsuperaj, maltaǔgaj por la moderna mondo, ktp. estas simpla krimo.

Estas vere, ke homoj, en la lastaj jarcentoj fakte ĉefe eǔropanoj, provis ĉiurimede “savi” malsuperajn popolojn kaj malsuperajn kulturojn tra la mondo. Sed tio ne estu preteksto por daǔrigi nun tiun eraran konduton, kiu portis kune kun iom da bono multajn suferojn.

En la kampo lingva kaj kultura, kiu estas nia kampo en ĉi tiu kunveno, okazas precize la samo, kio okazas en la pli ĝenerala kampo: oni forigas ĉion, kio ne kongruas kun la imperia modelo kaj oni laǔgrade forigas ĉiujn lingvojn favore al la lingvo de la monda imperio. Alivorte unu kulturo kaj unu lingvo estas la gravaj. Ĉio cetera pereu.

Kontraǔ ĉi tiu logiko mi mem persone sed la tuta movado por Esperanto agis, agas kaj agos. Ne temas pri tio, ke ni estas “kontraǔ la angla” aǔ “kontraǔ Usono”. Ni estis kontraǔ la franca en la tempo de Nitobe Inazo kaj ni estos kontraǔ la araba, kiam venos ĝia momento iĝi la imperia lingvo. Ni estas por egaleco de ĉiuj lingvoj kaj de ĉiuj kulturoj kaj, sekve, por la uzo de neǔtrala internacia lingvo.

Ni ne estas naivaj, kiaj ofte oni vidas nin. Ni scias ke la rilatoj kulturaj kaj lingvaj estas nur reflekto de la rilatoj ekonomiaj/politikaj/potencaj inter landoj kaj popoloj. Se Marks ne estus mortinta, mi dirus ke ni bone konscias pri la relativa graveco de strukturo kaj superstrukturo.

Pro tio ni estas grandaj favorantoj de internaciaj organizaĵoj, ĉar ni pensas ke nur el tiuj povas veni kontraǔstaro al la imperia logiko de la fortuloj de la momento. Tiu sama naiveco apartenis al Nitobe Inazo, kies tuta agado, ankaǔ preter la okupiĝo pri Esperanto en la Ligo de Nacioj, pivotis ĉirkaǔ la serĉo de bonaj, pacaj kaj egalecaj rilatoj inter la popoloj de la mondo.

Pro tio ni estas inter la plej fervoraj disvastigantoj de la iniciatoj de Unesko, inter la plej fervoraj subtenantoj de la unuiĝo de Eǔropo, inter la plej fervoraj subtenantoj de proponoj refortigi Unuiĝintajn Naciojn.

Ni kuraĝas pensi, ke nia propono en la kampo lingva-kultura, la uzo en internaciaj rilatoj de lingvo, kiu ne donas avantaĝon al iu ajn , estas propono atentinda ĉefe fare de internaciaj organizaĵoj, se ili volas savi sin mem de la destino, kiu atendas ilin, kaj kies komencajn antaǔsignojn oni jam povas vidi, iĝi ne organizaĵoj de popoloj liberaj kaj egalaj sed iloj por transdoni al la malfortaj ŝtatoj en jure akceptenda maniero la deziron de la fortuloj de la momento. Permesu al mi memorigi la destinon de la “Latina Ligo”, la ligo de la popoloj de la regiono ĉirkaǔ Romo, en kiu mi vivas. Ĝi akceptis Romon kaj ĝi akceptis ĝian logikon. La tiamaj membroj de tiu Ligo, kiel la nunaj ŝtatoj-membroj de UN, pensis, ke ili povos vivi kiel egaluloj kun pli potenca ŝtato “dum la cielo kaj la tero restos en siaj respektivaj lokoj”, kaj ĝuste tiun solenan formulon ili skribis en unu el la interkonsentoj. Sed malgraǔ la dsolena formulo, la akcepto de Romo kaj la laǔgrada agnosko, ke ĝi estas pli potenca kaj do ĝi rajtas decidi pli ol la aliaj, estis la fino de la ligo mem kaj de la popoloj reprezentataj en la Ligo. Pri tiuj popoloj restis eĉ ne la memoro.

Pro tio des pli ni kuraĝas pensi, ke la nunaj internaciaj organizaĵoj devus esti kuraĝaj kaj rifuzi la logikon de perforto. Ni pensas, ke ili devus akcepti la fakton, ke la internacia lingvo Esperanto kaj la parolantoj de tiu lingvo estas la plej sinceraj apogantoj de ilia agado, ke la uzo almenaǔ eksperimenta de Esperanto, montros, ke tiuj organizaĵoj estas sendependaj kaj pensas pri la bono de la tuta homaro.

En tiu spirito mi aparte bonvenigas la reprezentantojn de internaciaj organizaĵoj, kiuj estas hodiaǔ inter ni, kaj mi certas ke la kleraj parolantoj, kiuj parolos post mi, donos al ili kaj al ni ĉiuj multajn ideojn, kiuj povos esti bazo kaj por pliaj ideoj kaj por plua agado.

Renato Corsetti
Prezidanto de Universala Esperanto-Asocio