Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Tri sistemoj kontraŭ katastrofoj en Ĉinio

Antaŭ nelonge la Ministerio de Civilaj Aferoj de Ĉinio informis, ke la centra registaro kaj ĉiuj provincoj kaj aŭtonomaj regionoj de Ĉinio jam starigis aŭ reguligis la urĝsavan projekton, traktan regulon kaj interkonsiliĝan sistemon kontraŭ katastrofoj, dank’ al kiuj la grave katastrofitaj lokoj povos ricevi la monon donitan de la centra registaro en 3 tagoj post apero de la katastrofoj kaj en 24 horoj ricevi la urĝe bezonatajn materialojn.

La Ministerio de Civilaj Aferoj amendis la “Laborregularon pri Naturaj Katastrofoj” kaj publikigis “Laborregularon kontraŭ Katastrofoj”, por ke la sistemo pri helpo al katastrofitaj lokoj kaj homoj estu pli detala, regula, efika kaj perfekta.

En la “Laborregularo pri Naturaj Katastrofoj” legiĝas detalaj difinoj pri la devoj kaj taskoj de la koncernaj departementoj kaj ilia laborregularo post apero de superakvo, trosekeco, tajfuno, sabloŝtormo, vulkana erupcio, tertremo, rokfalo, terŝoviĝo, kot-ŝtona fluo, ŝtorma tajdo, cunamo kaj aliaj geologiaj kaj biologiaj katastrofoj kaj abruptaj publikaj eventoj.

La interkonsiliĝa sistemo inkluzivas promptan interkonsiliĝon pri gravaj katastrofoj kaj monatan interkonsiliĝon pri landskalaj katastrofoj, kiujn kunvokos la Ministerio de Civilaj Aferoj kaj partoprenos la akvomastruma, metea, sisma, agrikultura, teritoria kaj aliaj departementoj. La monata kunveno resumas aferojn de la pasinta monato, decidas prognozadon, ellaboras kaj eldonas bultenon por ke la koncernaj departementoj tuj ricevu informojn kaj faru harmonian kunlaboron.

Nun la sistemo de konservado de materialoj bezonataj de katastrofitaj lokoj kaj homoj estas fundamente perfekta. En la tuta lando estas 10 tenejoj de la centra registaro, kie estas tendoj, akvo, greno, tujvermiĉeloj kaj hejtaĵoj bezonataj de katastrofitaj homoj en la tempo tuj post apero de la katastrofoj. En 2004 la Ministerio de Civilaj Aferoj akiris 200 milionojn da juanoj de la centra financo kaj per tiu sumo aĉetis 1105 aǔtojn speciale bezonataj por helpi la katastrofitajn guberniojn kaj subprovincojn. Dank’ al tio multe leviĝis la kapablo batali kontraŭ katastrofoj en la meza kaj okcidenta regionoj de Ĉinio.