Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Wen Jiabao flugis al Ĝakarto kun urĝsavaj materialoj bezonataj de Indonezio

Vespere de la 5-a de januaro, ĉina ĉefministro Wen Jiabao flugis al Ĝakarto, ĉefurbo de Indonezio, por ĉeesti la specialan kunvenon pri la problemo de la tertremo kaj cunamo ensudorienta kaj suda Azio, okazontan la 6-an.

Ĉi-foje ĉefministro Wen flugis per pasaĝera aviadilo Boeing 747-400 de CAAC kun 16 tunoj da urĝsavaj materialoj liveritaj de la ĉina registaro al Indonezio.

Liu Jianchao, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, kiu akompanis Wen Jiabao al la kunveno, diris, ke antaǔ ekflugo la ĉefministro ordonis al la Ministerio de Eksteraj Aferoj plene utiligi la spacon de la speciala aviadilo por kiel eble plej multe porti la urĝsavajn materialojn bezonatajn de la katastrofita najbaro.

Laǔ instrukcio de la ĉefministro la Ministerio de Eksteraj Aferoj postulis, ke ĉiuj membroj de la delegacio malpliigu siajn pakaĵojn por ke la aviadilo portu pli da urĝsavaj materialoj, kaj la Ministerio de Komerco senprokraste kolektis manĝaĵojn, medikamentojn, ĉiutagajn necesaĵojn kaj aliajn objektojn bezonatajn de la katastrofita lando kaj ĝustatempe enaviadiligis ilin.